Gepatroj

El Vikicitaro
Gepatroj
Gepatroj
Gepatroj
Aliaj projektoj
Gepatroj en Vikipedio
Gepatroj en Komuneja kategorio
Gepatroj en Vikivortaro

Gepatroj estas patro kaj patrino.

Citaĵoj[redakti]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« [...] sonĝoj pri morto de gepatroj en granda plimulto koncernas personon de la sama genro kiel la dormanto — do viro plej ofte sonĝas morton de la patro kaj virino — morton de la patrino»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [...] reĝo kaj reĝino bildigas plejparte gepatrojn de la dormanto [...] »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Ĉar karaktero de plejparto de la gepatroj servas kiel manifestiĝo de la sociala karaktero, ili tiamaniere transdonas al la bebo ĉefajn trajtojn de la dezirinda de la socia vidpunkto karaktero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Afablan penson pri tio ke la infanoj “amas” siajn gepatrojn antaŭ ol illi ekamos iun alian necesas konsideri kiel unu el sennombraj iluzioj, kaŭzataj de akceptado de dezirata kiel reala. Por infano en tia aĝo la patro kaj patrino estas objektoj pli de dependeco kaj timo ol de la amo, kiu laŭ sia naturo baziĝas sur egaleco kaj sendependeco. La amo al gepatroj (se ni disdividas la amon unuflanke kaj fortan, sed pasivan ligitecon, incestan fiksiĝon, bonkondutan kaj estiman obeemon aliflanke) evoluas — se tio entute okazas — plej verŝajne ne en infanaĝo, sed pli malfrue, kvankam ĉe bonaj kondiĉoj ĝiaj unuaj burĝonoj povas esti trovataj ankaŭ en pli frua aĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« Kutime la tuta vivo, kiun ne sukcesis travivi la gepatroj, pro iuj cirkonstancoj, transdoniĝas herede al infanoj, do tiuj lastaj devas ekmarŝi la vivovojon, kiu devos rekompenci la neplenumiton en la vivo de la gepatroj. Pro tio okazas, ke la supermoralaj gepatroj havas, tiel dirite, malmoralajn idojn, ke senrespondeca kaj mallaborema patro havas ekstreme ambician filon ktp. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
Citaĵo
« Oni senĉese gurdas ke el infano necesas eduki individuon. Kompreneble mi genuiĝas antaŭ tiu ĉi alta eduka idealo. Tamen kiu devas fari tion? Unuavice kaj precipe tio estas la plej ordinaraj nekompetentaj gepatroj, kiuj mem tre ofte dum duono aŭ eĉ dum tuta sia vivo restas grandparte la infanoj»
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
Citaĵo
« ...la gepatroj estas obseditaj je la vera fanatikeco provizi al la infanoj ĉiam kaj ĉion “plej bonan” kaj “vivi nur por ili”. Tiu sufiĉe populara stereotipo plej multe malhelpas al la gepatroj mem evolui kaj ĝi ankaŭ donas al ili rajton trudi al la infanoj sian “plej bonan”. Tamen efektive tiu “plej bona” estas tio, kion la gepatroj mem neglektas rilate sin mem. La infanoj estas orientitaj atingi tion, kion ne atingis la gepatroj, al ili estas trudataj la ambicioj, kiujn la gepatroj ne sukcesis realigi. Tiaj metodoj kaj idealoj naskas pedagogiajn monstrojn»
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« La plej multo da infanoj foje minacas forkuri el la hejmo. Estas nur tio kio fortikigas la gepatrojn. » « Most children threaten at times to run away from home. This is the only thing that keeps some parents going. »
— Phyllis Diller
Citaĵo
« Juda viro kun vivantaj gepatroj estas dek kvin jaraĝa knabo, kaj restos dek kvin jaraĝa knabo ĝis ili mortos! » « A Jewish man with parents alive is a fifteen-year old boy, and will remain a fifteen-year old boy until they die! »
— Philip Roth, Portnoy's Complaint (1967)

Vidu ankaŭ[redakti]