« [pri mezepoko] Kvankam tiutempe ne ekzistis individuismo en la nuna senco de nelimigita elekto de vivovojoj (tiu libereco de elekto grandparte estas abstrakta), tamen havevblis sufiĉe multe da manifestiĝoj de konkreta individuismo en reala vivo. »
« La Renesanco estis kulturo de riĉa kaj pova klaso, kiu trafis pinton de la ondo, levita je ŝtormo de novaj ekonomiaj fortoj. Ordinara popolo, ricevinta nek novan riĉaĵon, nek novan potencon, transformiĝis je senvizaĝa amaso, perdinta certecon de sia antaŭa stato; al tiu amaso oni flatis aŭ minacis, sed potenculoj ĉiam manipulis kaj ekspluatis ĝin. Flanko ĉe flanke kun nova individuismo leviĝis ankaŭ nova despotismo. »
«Estonteco de demokratio dependas de realigo de individuismo, kiu estis ideologia celo de la tuta spirita evoluo de la Moderna tempo ekde la epoko de la Renesanco. Kultura kaj politika krizo de niaj tagoj klarigeblas ne per tio, ke iĝis tro multe da individuismo, sed per tio ke nia tiel nomata individuismo transformiĝis je malplena ŝelo. »
« Dum neniu el antaŭaj historiaj periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera individuismo. Kapitalismo kreis tiun premison. Problemo de produktado jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan socion de la komuna abundo, en kiu lukto pri ekonomiajprivilegioj ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la homo — ano de la organizita socio, iĝu mastro de tiuj ĉi fortoj, ne ilia sklavo. »
« La nuntempa arto estas individuisma en procezo de sia kreado, kaj en la procezo de konsumado. La “kolektivaarto” estas kuna: ĝi ebligas al la homokonscie senti sian unuecon kun aliaj homoj, tiel riĉigante lin kaj farante pli produktiva. »
«Trockij estis la brila “homo de la vorto” — vanta, brila individuisto ĝis medolo. Katastrofa falo de la Rusia imperio kaj pova volo de Lenin venigis Trockij-on al tendaro de fanatikuloj. Dum la enlanda milito li montris neordinarajn talentojn de la organizanto kaj militestro. Sed kiam fine de la enlanda milito streĉiĝo malkreskis, Trockij denove iĝis la “homo de la vorto” — sen kruelo, sen suspektemo, kalkulanta pri la vorto, ne pri la kruda forto, kaj li ebligis al la ruza fanatikulo Stalin forigi sin. »