|
 | | « Sendube la juda popolo formiĝis el sufiĉe malsamaj elirintaj elementoj, tamen plej grandan diferencon inter tiuj ĉi elementoj kreis tio, ĉu ili spertis restadon en Egiptio kaj ĉion sekvintan aŭ ne. Konsiderinte tiun cirkonstancon, oni povas diri ke la nacio estiĝis danke al kuniĝo de la du elementoj, kaj ne hazarde post mallonga periodo de politika unueco ĝi disfalis je du partoj, reĝlando Israelo kaj reĝlando Judeo. » | | — Sigmund Freud, La homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939] |
|
|
 | | « La amasa movado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. Eliro de la judoj el Egiptio estis kaj sklavribelo, kaj religia movado, kaj la nacia. » | | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
 | | « Tiuj, kiuj ne havas esperon, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema egoismo. Komuna suferado per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. Judoj en la egipta sklaveco estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi Moseo devis doni al ili esperon pri la Promesita Lando. » | | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|