Partio

El Vikicitaro
Partio
Partio
Partio
Aliaj projektoj
Partio en Vikipedio
Partio en Komuneja kategorio
Partio en Vikivortaro
Partio en Vikinovaĵoj

Partio estas grupo de homoj, havantaj samajn socialajn celojn kaj similajn politikajn opiniojn, kaj klopodantaj efektivigi tiujn celojn per partopreno en la ŝtata regado.

Citaĵoj[redakti]

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Disfalo de la persekutanta amaso, eksterminta sian viktimon, okazas speciale rapide. Tion bone konas regantoj, kies potenco estas minacata. Ili ĵetas al la amaso viktimon por haltigi ĝian kreskon. Multaj politikaj ekzekutoj estis faritaj sole por tiu ĉi celo. Aliflanke gvidantoj de la radikalaj partioj ofte ne komprenas, ke, atinginte sian celon, publike ekzekutinte danĝeran malamikon, ili ofte damaĝas pli sin mem ol la malamkian partion. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Sed Hitlero neniam atingus tiun ĉi celon, se la Versajla traktato ne likvidus la germanan armeon. Malpermeso de la konskripcio forprenis de la germanoj ilian plej gravan fermitan amason. La manovroj, ekde nun malpermesitaj, la marŝado, ricevado kaj transdonado de la ordonoj — ĉio ĉi transformiĝis je io, kion nun nececis kontraŭ iu ajn prezo revenigi. La malpermeso de la konskripcio estis la naskiĝo de nacional-socialismo. Ĉia fermita amaso, perforte likvidita, transiras je la malferma, al kiu ĝi donas ĉiujn siajn specifajn atributojn. Anstataŭ la armeo aperis la partio kaj por ĝi ene de la nacio ne ekzistis la limoj. Ĉiu germano — virovirino, infanomaljunulo, soldatocivilulo — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri Usono] En la dupartia sistemo de la nuntempa parlamentismo estas vaste uzata psikologia strukturo de la batalantaj armeoj… La parlamenta voĉdonado konsistas en nenio alia kiel en eltrovado ĉi tie, surloke de la rilatumo de la fortoj de ambaŭ grupoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Gvidantoj de la komunistaj partioj ekster Rusio kun sia servileco antaŭ Stalin kaj Politburoo ne povas esti alkalkulataj al la veraj gvidantoj: ili estas kapablaj asistantoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homo obeema kaj subiĝema. Novkonvertitaj kristanoj, atakintaj la universitaton en Aleksandrio kaj linĉintaj tie profesorojn, suspektitajn pri herezo, estis obeemaj anoj de la unueca eklezio. Komunisto — aktiva partoprenanto de strataj tumultoj — estas servila ano de la partio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kolektiva unueco estas ne rezulto de la frateca amo de la kredantoj unu al alia. La homo kredanta estas fidela al la unueca tuto — eklezio, partio, nacio, sed ne al alia kredanto. La vera fideleco inter la homoj eblas nur en libera, eĉ relative libera socio»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« La anarkistoj ne agnoskas partian disciplinon; ili obeeme ne sekvas “estrojn”. »
— Vortoj de Kamarado E. Lanti
Citaĵo
« Kio karakterizas politikiston ne estas ke li agas por iu partio, sed ke li povus agi por iu ajn partio. » « Das Charakteristische des Politikers ist nicht, daß er für eine Partei agitiert, sondern daß er für jede agitieren könnte. »
— Karlheinz Deschner

Vidu ankaŭ[redakti]