Doktrino

El Vikicitaro
Doktrino
Doktrino
Doktrino
Aliaj projektoj
Doktrino en Vikipedio
Doktrino en Komuneja kategorio
Doktrino en Vikivortaro

Doktrino estas aro de la principoj kaj sistemaj teorioj, kiujn instruas iu religio, filozofio, scienco, politika partio kaj simile aŭ fiksita principaro pri iu difinita punkto.

Citaĵoj[redakti]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Ĉia kredo estas senpova, se ĝi ne inkludas kredon je estonteco, se ĝi ne aŭguras helan estontecon. Same pri doktrino: por esti efika, ĝi devas esti ne nur fonto de la povo, sed ankaŭ ŝlosilo al la libro de estonteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Se popolo maturiĝis por la amasaj movadoj, tio kutime signifas ke ĝi pretas al iu ajn el ili, kaj ne nur al unu movado kun difinitaj doktrino aŭ programo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Juĝi pri vivkapablo de aperinta movado laŭ kvalito de ĝia doktrino aŭ plenumebleco de ĝia programo estas senutila tasko. Juĝi necesas laŭ ĝia kapablo rapide kaj komplete absorbi la malkontentulojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tekniko de ellaborado de preteco al lukto kaj morto konsistas en apartigi personon de lia interna “mi”, tio estas ne permesi al la persono esti si mem. Tio estas atingata per kompleta unuiĝo de la persono kun kolektivo aŭ trudado al li imagita de la dua “mi”, aŭ instigado ĉe li de malestimo al la ekzistanta nuntempo kaj per direktado de li al la neekzistanta estonteco, poste per kreado de ŝirmo, apartiganta la personon de la realo (doktrino) nepenetrebla por la faktoj, aŭ per rompo de interna ekvilibro de la individuo, bruligante en li diversajn pasiojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Preteco al sinofero en la homo estas des pli alta, ol pli for li estas de realo. La faranta konkludojn surbaze de sia persona sperto kaj siaj observoj, kutime estas neakceptema al la ideo de martireco. Sinofero estas ago malracia. Kaj ĝi ne povas esti rezulto de meditoj kaj pripensado. Ĉiuj amasaj movadoj pro tio klopodas bari siajn adeptojn de la realo per nepenetrebla por la faktoj ŝirmo. Ili faras tion kutime per aserto, ke la fina kaj absoluta vero estas esprimita en ilia doktrino, ke ekster ĝi ne ekzistas la ĝusteco, nek la vero. La faktoj, sur kiuj bazas siajn konkludojn la homo kredanta, estas prenataj ne el liaj persona sperto kaj observoj, sed el la sankta skribo de la movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tute evidentas: por doktrino por esti efika gravas ne ke oni komprenu ĝin, sed ke oni kredu je ĝi. Ni povas esti absolute certaj nur pri tiuj aferoj, kiujn ni ne komprenas. La komprenita doktrino perdas sian povon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam la movado komencas perfektigi sian doktrinon, fari ĝin pli komprenebla — tio estas klara signo de tio, ke periodo de ĝia aktiva evoluo finiĝis. Nun ĝi plej interesiĝas pri sia stabiliĝo… por stabileco de la reĝimo ĝi bezonas fidelecon de la intelektularo, por kio doktrinon oni faras komprenebla — ne por tio kompreneble por kaŭzi sinoferon en la amasoj, sed por allogi al si intelektularon. Kiam doktrino ĉesas esti nekomprenebla, ĝi devas esti almenaŭ malklara: se ĝi iĝas kaj komprenebla kaj klara, ĝi devas esti almenaŭ nekontrolebla. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Al tiu, kiu opinias ke li havas absolutan veron, ŝajnas ke por li alireblas eterneco. En la mondo ne ekzistas hazardoj, nek nekonataĵoj. Al ĉiuj demandoj estas trovitaj respondoj, ĉiuj decidoj faritaj, ĉiuj eblaj kazoj prognozitaj. La homo kredanta ne miras kaj ne ŝanceliĝas. “Kiu konas Jesuon, tiu konas la sencon de ĉiuj aĵoj[1]. La vera doktrino estas ŝlosilo al ĉiuj mondaj problemoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortiumas iun filozofion aŭ doktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Marksomarksisto»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Kaj la malbonaj konsekvencoj de doktrino povos pruvi, kiel maksimume, ke tiu doktrino estas malboniga, sed ja ne ke ĝi estas malvera. »
— Miguel de UNAMUNO

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Citaĵo el: Blaise Pascal. La pensoj.