Saltu al enhavo

Eterno

El Vikicitaro
(Alidirektita el Eterneco)
Eterno
Eterno
Eterno
Aliaj projektoj
Eterno en Vikipedio
Eterno en Komuneja kategorio
Eterno en Vikivortaro
Citaĵo
« Vivu kvazaŭ vi mortus morgaŭ. Lernu kvazaŭ vi vivus eterne. »
— Mohandas Karamchand Gandhi
Citaĵo
« Opinioj ŝanĝiĝas, moroj ŝanĝiĝas, kredoj leviĝas kaj malleviĝas, sed la moralaj leĝoj estas skribitaj sur la tabuloj de la eterneco.[1] » « (angle) Opinions alter, manners change, creeds rise and fall, but the moral laws are written on the tablets of eternity. »
— James Anthony Froude
Citaĵo
« Amu min pro amo, por ke ĉiam vi amu tra la eterneco de amo. » « (angle) Love me for love's sake, that evermore thou may'st love on, through love's eternity. »
— Elizabeth Barrett Browning
Citaĵo
« Tiel longe kiel la mondo daŭros, estos maljustaĵoj, kaj se neniu homo obĵetus kaj neniu ribelus, tiuj maljustaĵoj daŭrus eterne. » « (angle) As long as the world shall last there will be wrongs, and if no man objected and no man rebelled, those wrongs would last forever. »
— Clarence Darrow
Citaĵo
« Filozofo estas amanto de saĝo, ne de scio, kiu malgraŭ ĉiuj siaj grandaj uzoj finfine suferas pro la kripliga efiko de efemereco. Ĉiu scio estas pasema, ligita al la mondo ĉirkaŭ ĝi kaj submetata al ŝanĝo dum la mondo ŝanĝiĝas, dum saĝo, vera saĝo estas eterna, neŝanĝebla. »
— Shashi Tharoor
Citaĵo
« Instruisto influas eternecon; li neniam povas diri, kie lia influo haltas. » « (angle) A teacher affects eternity; he can never tell where his influence stops. »
— Henry Adams
Citaĵo
« Vekemo estas la vojo al vivo. La malsaĝulo dormas. Kvazaŭ li estus jam mortinta, sed la Majstro estas maldorma. Kaj li vivas eterne. »
— Gautama Buddha
Citaĵo
« Ĉio, kio ne estas eterna, estas eterne malmoderna. » « (angle) All that is not eternal is eternally out of date. »
— C. S. Lewis

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno. »
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

  1. Ofte kreditita al Lordo Acton, kiu citis Froude en adreso "The Study Of History" (11-a de junio 1895)

Vidu ankaŭ

[redakti]