Kaŭzo

El Vikicitaro
Kaŭzo
Aliaj projektoj
Kaŭzo en Vikipedio
Kaŭzo en Vikivortaro

Kaŭzo estas tio, pro kio io estas aŭ iĝas tia, kia ĝi estas: la unua kaŭzo (antaŭ kiu oni ne povas koncepti iun alian).

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La gajno de mono kiel sola fokuso de onia vivo demonstras certan mankon de ambicio. Ĝi postulas tro malmulte de vi. Estas nur kiam oni aliĝas al pli granda kaŭzo ke oni plenumas sian veran kapablon. »
— Barack Obama
Citaĵo
« La nepopulareco ne estas ĉiam bona indikilo por decidi la justecon de iu kaŭzo. »
— Mario Vargas Llosa
Citaĵo
« Mi ne estas inteligenta. Mi provas observi. Milionoj vidis la pomon fali sed Newton estis tiu, kiu demandis kial. » « (angle) I'm not smart. I try to observe. Millions saw the apple fall but Newton was the one who asked why. »
— Bernard Baruch
Citaĵo
« Ĉiu evento havis sian kaŭzon, kaj nenio, ne la plej malgranda vento, kiu blovas, estas hazardasenkaŭza. » « (angle) Every event has had its cause, and nothing, not the least wind that blows, is accident or causeless. »
— Pearl S. Buck
Citaĵo
« Ĉiu evento havis sian kaŭzon, kaj nenio, ne la plej malgranda vento, kiu blovas, estas hazardasenkaŭza. » « (angle) Every event has had its cause, and nothing, not the least wind that blows, is accident or causeless. »
— Pearl S. Buck
Citaĵo
« Memoru ĉiam, ke la kaŭzo de Usono estas la kaŭzo de la homa naturo. » « (angle) Remember always that the cause of the United States is the cause of human nature. »
— William H. Seward
Citaĵo
« Feliĉo neniam venos, se ĝi estas celo en si mem; feliĉo estas kromprodukto de engaĝiĝo al indaj kaŭzoj. » « (angle) Happiness will never come if it's a goal in itself; happiness is a by-product of a commitment to worthy causes. »
— Norman Vincent Peale
Citaĵo
« La origino de la tuta scienco estas en la deziro koni kaŭzojn; kaj la origino de ĉiuj falsaj sciencoj kaj trompoj estas en la deziro akcepti falsajn kaŭzojn anstataŭ neniujn; aŭ, kio estas la sama afero, en la malemo agnoski nian propran nescion. » « (angle) The origin of all science is in the desire to know causes; and the origin of all false science and imposture is in the desire to accept false causes rather than none; or, which is the same thing, in the unwillingness to acknowledge our own ignorance. »
— William Hazlitt
Citaĵo
« Kvankam penetri en la intimajn misterojn de la naturo kaj de tie lerni la verajn kaŭzojn de fenomenoj ne estas permesite al ni, tamen povas okazi, ke certa fikcia hipotezo sufiĉas por klarigi multajn fenomenojn. »
— Leonhard Euler
Citaĵo
« En mia muziko, mi provas ludi la veron de tio, kio mi estas. La kialo estas malfacila, ĉar mi ŝanĝas la tutan tempon. » « (angle) In my music, I'm trying to play the truth of what I am. The reason it's difficult is because I'm changing all the time. »
— Charles Mingus
Citaĵo
« Ni akceptu, ke la mondo estas mistero. Naturo estas nek nur materia nek tute spirita. La homo, ankaŭ estas pli ol karno kaj sango; alie, neniuj religioj estus eblaj. Malantaŭ ĉiu kaŭzo estas ankoraŭ alia kaŭzo; la fino aŭ la komenco de ĉiuj kaŭzoj ankoraŭ ne troviĝis. »
— Albert Einstein
Citaĵo
« La signo de la nematura viro estas, ke li volas morti noble pro kaŭzo, dum la signo de matura viro estas, ke li volas vivi humile por kaŭzo. »
— Wilhelm Stekel
Citaĵo
« Granda kaŭzoj kaj etaj viroj malbone iras kune. »
— Jawaharlal Nehru

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« [pri la arandoj, indiĝenoj de Aŭstralio] Tion, kion ni nomus kaŭzo, ili konsideras kulpo. Ĉiuj morto estas la murdo kaj la murdo devas esti venĝita»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri kaŭzeco en paranojo] Ĉi tie necesas indiki je la manio de kaŭzeco, kiam kaŭzeco iĝas celo en si mem, kion en tia skalo oni povas observi nur ĉe la filozofoj. Nenio okazas senkaŭze, necesas nur ĝuste starigi la demandon. Kaŭzo ĉiam troviĝos. Ĉio nekonata resumiĝos je la konata. Kiam venos io stranga, ĝi estos senmaskita kiel inspirita de iu. Malantaŭ masko de la nova tempo ĉiam malfermiĝos la malnova, necesas nur scii deŝiri ĝin per neŝancelebla mano. Bazado iĝas la pasio, trovanta sian esprimon pro iu ajn preteksto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Procezo de deŝirado de la maskoj kaj senmaskigado por la paranojulo — kaj ne nur por li — estas unu el bazaj procezoj. Sur ĝia bazo estiĝas ankaŭ la kaŭza manio, ĉar ĉiuj kaŭzoj resumiĝas finfine je personoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« …la nuntempa analizo jam delonge rivelis mankojn de la determinisma klarigo de la mondo kaj naskis aleatoran mondon danke al objektiva kaŭzeco, do ĝi ĉion traktas de la vidpunkto de hazardeco kaj samtempe ĝi vekis atenton al aliaj tipoj de ligo — ne kaŭzaj kaj pli kaŝitaj (ekzemple psikanalizo kaj ĝia traktado de nekonscio forigis hazardecon de misparolo, eraro, sonĝo, frenezo). »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …efektive ni anstataŭigis dominadon de intelektaj kaŭzoj per tute ne hazardeco, sed per mekanismo de pli kaŝitaj interligoj. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Ankoraŭ en la 18-a jarcento David Hume pruvis, ke neniu sinsekvo, ĉu natura aŭ logika, atestas iun ajn kaŭzecon. La sekva simple aldoniĝas al la antaŭa, sed ne estas kaŭzata de ĝi. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Neskribaj kaj nevidaj kulturoj interesiĝas ĉefe pri internaj ol pri eksteraj kaŭzoj. Pro tio la skriba Okcidento vidas la tutan restan mondon kiel ĉenitan per dense plektita araneaĵo de superstiĉoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]