Karlo MARKSO, germane: Karl Heinrich Marx [karl HAJNriĥ marks] (naskiĝis la 5-an de majo 1818, mortis la 14-an de marto 1883) estis filozofo el Germanio. Li fondis la skolon de marksismo per sia hegela analizo kaj kritiko de kapitalismo.
«Pensado de Markso havas klare esprimitan mesio-religian karakteron, kvankam ĝi estas prezentita en laika lingvaĵo. Ĝi estas pli difinita ol ĉe iu alia filozofo-kleriganto. La tuta pasinta historio estas nura “antaŭhistorio”, tio estas historio de sinfremdiĝo; kun socialismo venas regno de la homa historio, homa libereco. Senklasa socio de justeco, frateco kaj racio estos komenco de la nova mondo, al kies kreiĝo iris la tuta antaŭa historio. »
« Malgraŭ tio, ke la verkojn de Markso kaj aliaj teoretiistoj de socialismo povas legi ĉiu, plejparto de la homoj, tiom furioze reagantaj al socialismo kaj marksismo, legis eĉ ne unu frazon de Markso, kaj multaj havas tre supraĵajn sciojn en tiu ĉi sfero. »
« [Pensoj de Markso pri “kruda komunismo”] Tio iĝas speciale klara ĉe analizado fare de li de la tiel nomata “kruda komunismo”, tio estas komunismo, en kiu la ĉefan signifon oni donas al nuligo de la privata posedo pri la produktorimedoj. “Senpera fizika posedado estas imagata de ĝi kiel la sola celo de la vivo kaj de la ekzistado; kategorio de laboristo ne nuliĝas, sed disvastiĝas al ĉiuj homoj… Tiu komunismo, neanta ĉie homan personon, estas nura sinsekva esprimo de la privata posedaĵo, kiu estas tiu neado… Kruda komunismo estas nur la fino de tiu ĉi envio kaj de tiu ĉi niveligado, eliranta el imago pri iu minimumo… Ke tiu nuligo de la privata posedo tute ne estas ĝia ekproprigo videblas ĝuste el abstrakta neado de la tuta mondo de kulturo kaj civilizo, le reveno al nenatura simpleco de malriĉa, kruda kaj ne havanta bezonojn homo, kiu ne nur ne altiĝis super la nivelo de la privata posedo, sed eĉ ankoraŭ ne atingis ĝin”. Karlo Markso. Letero al Jules Michelet. januaro 1860. »
« Markso pretervidis malraciajn fortojn en la homo, kiuj igas lin timi la liberecon kaj estigas en li soifon de la potenco kaj strebon al la detruado. Kontraŭe en la fundamento de la Marksa kompreno de la homo kuŝas supozo, ke laŭ sia naturo la homo estas bona kaj ke tiu boneco ekregos tuj post kiam falos kripligantaj lin ekonomiaj katenoj. La fama frazo fine de la Manifesto de la Komunista Partio pri tio, ke laboristoj povas “perdi nenion, krom siaj katenoj” enhavas profundan psikologianeraron. Kune kun la katenoj laborista klaso perdas ankaŭ ĉiujn malraciajn bezonojn kaj ilian kontentiĝon, aperintajn en tiu periodo dum ĝi portis sur si la katenojn. Tiurilate Markso kaj Engelso ne sukcesis super naivanoptimismon de la 18-a jarcento. »
« En kariero de preskaŭ ĉiu, eĉ ne skrupulema “homo de la vorto” aperas momento, kiam estima aŭ paciga gesto fare de la potenculoj povas allogi lin al ilia flanko. En certan periodon de sia vivo multaj “homoj de la vorto” pretas iĝi oportunistoj kaj korteganoj. Jesuo mem eble ne edifus sian instruon se la fariseoj akceptus lin, nomus sia instruisto kaj aŭskultus kun estimo. Se Luteron ĝustatempe oni farus episkopo, tre verŝajnas ke tio malvarmigus ardon ankaŭ de Lutero kaj de la tuta Reformacio. La junan Karolon Markson verŝajne oni povus allogi al la flanko de Prusio, se oni donus al li titolon kaj respondecan postenon en la registaro; same pri Lasalo, se li ricevus titolon kaj korteganan uniformon. Sed aliflanke tuj post kiam la “homo de la vorto” formulos sian filozofion kaj sian programon, li komencas defendi ilin pli firme kaj li mem iĝas malpli influebla de flatado kaj allogado. »
« La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortiumas iun filozofion aŭ doktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Markso — marksisto. »
« Kiam ĉio, inkluzive la socialan, iĝas konsumakosto, la mondo iĝas inercia kaj en ĝi okazas io rekte kontraŭa al tio, pri kio revis Markso. Li revis pri absorbado de la ekonomia per la plibonigita sociala. Ni ja alfrontas absorbadon de la sociala per la malbonigita politika ekonomio — fakte per la administrado. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« Sendube se la kapitalo evoluus laŭe al sia kontraŭdira logiko, ĝi estus neniigita de la proletaro. Analizo de Markso restas absolute senriproĉa. Li simple ne antaŭvidis, ke antaŭ vizaĝo de neevitebla minaco la kapitalo povos iugrade transpolitikiĝi, transiri al alia orbito — ekster la produktadajn rilatojn kaj politikajn antagonismojn, aŭtonomiĝi kiel hazarda, cirkula kaj ekstaza formo, kaj samtempe reprezenti la tutan mondon en ĝia tuta diverseco laŭ siaj imago kaj tipo… La unua manifestiĝo de tiu ĉi mutacio iĝis sendube la krizo de la 1929-a jaro; la katastrofo de la 1987-a jaro estis nur sekva epizodo de la sama procezo. »
« Eĉ la bolŝevismo, kies radikalismo estis ekstrema, balzamis Leninon kaj el Karolo Markso faris la Savinton. La idealo de individuo estas la neelradikigebla bezono de la homa animo, kiu protektas ĝin kun fanatikeco kies grandeco kreskas kun ĝia malgracio. »