Cionismo

El Vikicitaro
Cionismo
Cionismo
Cionismo
Aliaj projektoj
Cionismo en Vikipedio
Cionismo en Komuneja kategorio
Cionismo en Vikivortaro

Cionismo estas movado, kiu celis la starigon de juda regno en Palestino, efektiviĝintan en 1948.

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Cionismo estas kaj la nacia movado, kaj la sociala revolucio. Por la ortodoksa judo tamen cionismo estas ankaŭ la religia movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉiu amasa movado en certa senco estas migrado, transloĝiĝo — strebo al la “Promesita Lando”; kaj se ĝi estas ebla kaj racia, do transloĝiĝo efektive okazas. Tiel okazis al puritanoj, anabaptistoj, mormonoj, duĥoboroj[1] kaj cionistoj. La amasa migrado fortigas spiriton kaj unuecon de la movado; en iu ajn formo okazu transloĝiĝo — ĉu forme de konkero, krucmilito, pilgrimado aŭ transloĝiĝo al nova tero — tio estas farata kiel la vera aktiva amasa movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Judo per ardaj klopodoj penis pruvi valorecon de sia persono kaj en materialaj atingoj, kaj en la krea laboro. Cetere per siaj propraj klopodoj li povis krei unu etan similaĵon de kolektiveco, nome la familion — kaj li uzis tiun ĉi eblecon kiom ebligis la fortoj. Sed tiun ĉi solan rifuĝejon de la eŭropa judo forbruligis Hitlero en la koncentrejoj kaj gaskameraoj. Jen kial hodiaŭ pli ol iam ajn la judo, speciale en Eŭropo, prezentas la idealon de potenciala novkonvertito. Kaj ŝajnas simple providenca, ke cionismo okazis esti submane ĉe la judo en lia nigra horo por preni lin je siaj kolektivaj brakumoj kaj kuraci de individua izoliteco. Israelo estas efektive malofta rifuĝejo: tio estas domo kaj familio, sinagogo kaj kongregacio, nacio kaj revolucia partio — ĉio kune. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo speciale videblas en tiuj, kiuj okupiĝas pri nacia liberigado. Adeptoj de Ghandi en Hindio kaj cionistoj en Palestino volus resurekti grandegan pasintecon kaj samtempe krei la neviditan Utopion. La profetoj ankaŭ estis miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo. Ili edifis revenon al la malnova kredo kaj revis pri la nova mondo kaj nova vivo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Eble cionismon necesas trakti, same kiel multajn aliajn movadojn, kiel kolektivan neadon fare de la judoj de ilia rolo de pekokapro, simile al tio kiel konvertiĝo al kristanismo povis esti ĝia individua neado. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Referencoj[redakti]

  1. Rusa ortodoksa sekto.