Antikva Egiptio

El Vikicitaro
Antikva Egiptio
Antikva Egiptio
Antikva Egiptio
Aliaj projektoj
Antikva Egiptio en Vikipedio
Antikva Egiptio en Komuneja kategorio

Antikva Egiptio estas estis longdaŭra civilizo en norda-orienta Afriko.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« En Egiptio monoteismo aperis, laŭ nia kompreno, kiel flanka produkto de imperiismo, dio estis spegulaĵo de faraono, nelimigita reganto de la granda mondpotenco»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Stabileco de la Ĉina imperio, same kiel de la Antikva Egiptio, klariĝas per proksima unio inter la reganta burokrataro kakj la sciencistoj. Estas interese, ke la Tajpinga ribelo — la sola serioza amasa movado en Ĉinio en la imperia periodo — estis levita de juna sciencisto, kelkfoje malsukcesinta ĉe la ŝtata ekzameno pri la supera titolo de la mandareno. Longan ekzistadon la Romia imperio ŝuldas al proksima kunlaboro de la romiaj regantoj kun la grekaj “homoj de la vorto”. La venkitaj grekoj sentis ke ili transdonis la leĝojn kaj la civilizon al siaj konkerintoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

La eltrovitaj tekstoj, kelkaj kun nomoj de aŭtoro aliaj sennomaj, ĉefe de la multaj "Saĝeco" libroj, elde antikva Egipto entenas multajn valorajn citaĵojn.

  • Mi aŭdis sentencojn de Imuthes kaj Hardefef, kiuj citiĝas kiel proverboj, kaj daŭras pli ol ĉio ajn.
    • Aŭtoro nekonata
  • Tiuj saĝuloj antaŭparolis la estontecon, kiu eliris el ties buŝoj. Oni konstatis, ke tio estis diro, kiu kuŝis en iliaj libroj. La infanoj de aliaj personoj donitas al ili kiel heredantojn, anstataŭ siaj propraj.
    • Aŭtoro nekonata

Vidu ankaŭ[redakti]