Loĝejo

El Vikicitaro
Loĝejo
Loĝejo
Loĝejo
Aliaj projektoj
Loĝejo en Vikipedio
Loĝejo en Komuneja kategorio
Loĝejo en Vikivortaro

Loĝejo estas loko, kie oni loĝas.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi konas la perfektajn lokojn, kie konstrui loĝejojn por la senhejmuloj: golfejojn. Estas perfekte. Sufiĉe da bona tero en bonaj kvartaloj; tero, kiu nun malŝpariĝas por la senpensa agado de blankaj, bonhavaj negociistaj krimuloj, kiuj uzas la ludon por kuniĝi kaj fari interkonsentojn distranĉi la landon iom pli precize inter si. [...] Tempas, ke realaj homoj reprenu la golfejojn de la riĉuloj kaj transdonu ilin al la senhejmuloj. Golfo estas aroganta, elitisma ludo, kiu plenigas tro da spaco entute en ĉi tiu lando. » « I know just the place to build housing for the homeless: golf courses. It’s perfect. Plenty of good land in nice neighborhoods; land that is currently being squandered on a mindless activity engaged in by white, well-to-do business criminals who use the game to get together so they can make deals to carve this country up a little finer among themselves. [...] It’s time for real people to reclaim the golf courses from the wealthy and turn them over to the homeless. Golf is an arrogant, elitist game that takes up entirely too much space in this country. »
— George Carlin
Citaĵo
« La rolo de arto estas fari mondon, kiu povas esti loĝata. » « (angle) The role of art is to make a world which can be inhabited. »
— William Saroyan
Citaĵo
« Ni loĝas en bela kaj orda mondo, ne en ĥaoso sen normoj, kiel foje ŝajnas al ni. »
— M. C. Escher
Citaĵo
« Viva korpo estas ne nur integriĝo de membroj kaj karno, sed ĝi estas la loĝejo de la animo, kiu potenciale havas perfektan percepton, perfektan scion, perfektan potencon kaj perfektan feliĉon»
— Mahavira

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Loĝejo kiel ŝirmejo estas larĝigo de niaj mekanismoj de kontrolo de la korpotemperaturo, do ni kolektiva haŭtovesto. Plua larĝigo de la fizikaj organoj al ekstera mondo, kontentiganta bezonojn de grandaj grupoj, estas la urboj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Por la tribaj kaj senskribaj socioj loĝejo estis bildo same de la korpo kaj de la universo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Mia loĝejo estas mia reĝejo»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]