Alexis de Tocqueville

El Vikicitaro
Alexis de Tocqueville
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Alexis de Tocqueville (naskiĝis la 29-an de julio 1805 en Verneuil-sur-Seine (Île-de-France) — mortis la 16-an de aprilo 1859 en Cannes) estis franca politika filozofo kaj historiisto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Oni povus kompari Usonon kun arbaro, tra kiu sekvas multe da rektaj vojoj, kuniĝantaj en unu punkto. Necesas nur trovi la centron kaj iĝos klare ekde la unua rigardo. En Anglio ja padoj zigzagas kaj interkruciĝas, kaj nur sekvinte ĉiun el ili de komenco ĝis la fino eblas konstrui kompletan bildon. »
Citaĵo
« Ĉiuj kiuj intencas detrui la liberecojn de demokratia nacio devus scii ke milito estas la plej efektiva kaj plej rapida rimedo por efektivigi tion. » « All those who seek to destroy the liberties of a democratic nation ought to know that war is the surest and shortest means to accomplish it. »
Citaĵo
« Usono estas grandioza ĉar ĝi estas bona. Se Usono ĉesas esti bona, Usono ĉesos esti grandioza. » « America is great because she is good. If America ceases to be good, America will cease to be great. »
Citaĵo
« Usonanoj estas tiom enamigita en egaleco ke ili preferus esti egala en sklaveco ol malegala en libereco. » « Americans are so enamored of equality that they would rather be equal in slavery than unequal in freedom. »
Citaĵo
« Kiam oni pli profunde ekzamenas la karakteron de usonanoj, oni konstatas ke ili serĉis la valoron de ĉio en tiu mondo nur en la respondo de tiu ununura demando: kiom da mono ĝi enspezos. » « As one digs deeper into the national character of the Americans, one sees that they have sought the value of everything in this world only in the answer to this single question: how much money will it bring in? »
Citaĵo
« Mi ne povas malhelpi mian timon ke homoj atingos punkton: en kiu ili vidos danĝeron en ĉiu nova teorio; en kiu ili rigardos ĉiun novigadon kiel laborplenan ĝenon; kaj vidos en ĉiu socia progreso la unuan paŝon de revolucio, tiel ke finfine ili absolute rifuzas fari ajnan paŝon. » « I cannot help fearing that men may reach a point where they look on every new theory as a danger, every innovation as a toilsome trouble, every social advance as a first step toward revolution, and that they may absolutely refuse to move at all. »
Citaĵo
« Mi konas nenian landon en kiu ekzistas tiom malmulte da mensa sendependeco kaj diskut-libereco kiel en Usono. » « I know of no country in which there is so little independence of mind and real freedom of discussion as in America. »
Citaĵo
« En Usono la plimulto starigas timigajn barierojn ĉirkaŭ la libereco de opinioj; ene de tiuj barieroj verkisto povas diri kion li volas, sed ve al tiu kiu transpaŝas ilin. » « In America the majority raises formidable barriers around the liberty of opinion; within these barriers an author may write what he pleases, but woe to him if he goes beyond them. »
Citaĵo
« Estas apenaŭ politika demando en Usono, kiu pli aŭ malpli frue ne fariĝas jura demando. » « There is hardly a political question in the United States which does not sooner or later turn into a judicial one. »
Citaĵo
« Kiam iu opinio estas jam disvastigita kaj enradikiĝita en la usona tero, tiam laŭdire neniu potenco aŭ aŭtoritato povas elradikigi ĝin. » « Lorsqu'une opinion s'est une fois étendue sur le sol américain et y a pris racine, on dirait que nul pouvoir sur la terre n'est en état de l'extirper. »
Citaĵo
« Ne estas nur la fido je la konsilo de certaj individuoj kiu febliĝas en demokratiaj nacioj,kiel mi diris aliloke, la ĝenerala ideo ke iu homo povas proprigi al si superecan intelekton kiu superas la aliajn,tiu ideo baldaŭ malklariĝas. » « Ce n'est pas seulement la confiance dans les lumières de certains individus qui s'affaiblit chez les nations démocratiques, ainsi que je l'ai dit ailleurs, l'idée générale de la supériorité intellectuelle qu'un homme quelconque peut acquérir sur tous les autres ne tarde pas à s'obscurcir. »
Citaĵo
« …la sperto montras ke la plej danĝera momento por malbona registaro venas kutime kiam ĝi komencas reformi sin. Nur geniulo povas savi reganton, kiu entreprenis provon plibonigi staton de siaj regatoj post longa subpremado. Malbono, kiun oni longe toleradis kiel neeviteblan, iĝas neeltenebla pro unusola penso ke oni povas ĝin eviti. Kaj ŝajnas ke forigataj malbonaĵoj nur pli forte substrekas tiujn restintajn kaj faras ilin eĉ pli dolorigaj: malbono efektive malkreskas, sed senteblas pli. »
— Alexis de Tocqueville, La malnova reĝimo kaj revolucio [1856]


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio