« Bedaŭrinde nuntempe la vortoj “socialismo” kaj “marksismo” ekhavis tian emocian ŝarĝon, ke malfacilas pridiskuti tiujn problemojn kviete. Ĉe plejparto de la homoj tiuj vortoj asociiĝas kun “materialeco”, “sendieco”, “sangoverŝado” kaj ĉia malbono. Tian reagon oni povas kompreni nur se taksi, ĝis kia grado la vortoj povas ekhavi magian sencon, kaj se ekkonsideri karakteran por nia tempo ĝeneralan degeneradon de la raciapensado.
Tiu malracia reago, kaŭzata de la vortoj “socialismo” kaj “marksismo”, fortiĝas pro mirinda malklereco de ĉiuj, kiuj ekhisterias post aŭdi ilin. Malgraŭ tio, ke la verkojn de Markso kaj aliaj teoretiistoj de socialismo povas legi ĉiu, plejparto de la homoj, tiom furioze reagantaj al socialismo kaj marksismo, legis eĉ ne unu frazon de Markso, kaj multaj havas tre supraĵajn sciojn en tiu ĉi sfero. »
«Stalinisma sistemo, malgraŭ tio ke en ĝi ekzistas la ŝtataposedaĵo pri produktorimedoj, verŝajne oble pli proksimas al la frua, pure ekspluata formo de la okcidentakapitalismo ol al iu ajn pensebla ideo de la socialismasocio. Obseda strebo evoluigi industrion, senkompata neglektado de la homo kaj soifo de la persona potenco — tiaj estas ĝiaj ĉefaj movfortoj. Akceptante la tezon, ke socialismo kaj marksismo estas pli aŭ malpli identaj kun stalinismo, ni faras por la stalinistoj la plej grandan servon en la sfero de propagando, la servon pri kiu ili povus nur revi. »
« Kiom paradokse tio ne estus, laborista partio, ne baziĝanta sur la marksisma teorio, en siaj praktikaj agoj ezakte sekvis la Marksanpenson pri tio, ke socialismo baziĝas sur ŝtatigo de la industrio… Tamen la brita eksperimento estis same embarasa, kvankam ĝia fiasko ne estis tiom drameca, kiel fiasko de la rusa eksperimento. Unuflanke ĝi naskis en Anglio rimarkeblan reglamentadon kaj burokratigon, kio ne estigis simpatiojn ĉe tiuj, kiuj strebis al larĝigo de la homaj libereco kaj sendependeco. Aliflanke ĝi pravigis eĉ ne unu el la ĉefaj esperoj de socialsmo. »
« La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortiumas iun filozofion aŭ doktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Markso — marksisto. »
« Venko de marksismo en Rusio, kie mankas industrio, estus plej grandega kontraŭdiro kiun iam ajn alfrontis marksismo. Sed tiu kontraŭdiro mankas, ĉar mankas ankaŭ la venko. En Rusio haveblas ne pli da marksisma ol estis da romia en la ĝermanoj de la Sankta Romia imperio. »
« …nenio povis iĝi por la marksisma dialektiko pli detrua ol ideo ke lingvakomunikilo determinas formon de socia evoluo ne malpli ol produktiloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Fino de la politiko, de ĝia propra energio, komenciĝas post la apero kaj disvastiĝo de marksismo. Komenciĝas epoko de la kompleta hegemonio de la sociala kaj ekonomia, kaj la politika restas nur kiel spegulo… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]