« …la nuntempa analizo jam delonge rivelis mankojn de la determinisma klarigo de la mondo kaj naskis aleatoran mondon danke al objektiva kaŭzeco, do ĝi ĉion traktas de la vidpunkto de hazardeco kaj samtempe ĝi vekis atenton al aliaj tipoj de ligo — ne kaŭzaj kaj pli kaŝitaj (ekzemple psikanalizo kaj ĝia traktado de nekonscio forigis hazardecon de misparolo, eraro, sonĝo, frenezo). »
« Hazardo donas al ni paŭzon por ripozi: neniu deziris tion — kia malpeziĝo! Do nome Dio en sia nemezurebla kompato donas al ni la hazardon. Pri evento, de kiu oni deziris seniĝi, oni ofte diras tiel: “Tia estis volo de Dio” (do de neniu). »
« En tio estas la tuta diferenco inter la sorto kaj la hazardo. Ja pura hazardo, eĉ se imagi ke ĝi ekzistas, por ni estas tute neinteresa, en la pura hazardo haveblas nenio, kio povus nin tenti, ĝi estas objektiva kaj ne pli. »
« …de morala vidpunkto ni povas deziri bari nin per diversaj alibioj (inkluzive de hazardo) de la fatala ligiteco de la eventoj, sed de la simbola vidpunkto ni profunde abomenas neŭtralan mondon, kie regas la hazardo, kaj do sekuran kaj senan je senco, same kiel la mondon kie ĉion regas la objektivaj kaŭzoj: kvankam en tiu kaj en alia pli facilas vivi, sed neniu el ili kostas ion kontraŭ kapturniga mondo, kiun regas dia aŭ diabla ligiteco de necesaj koincidoj, do de la mondo, kie ni tentas la eventojn, elvokas ilin kaj devigas okazi per ĉionpoveco de la penso — la kruela mondo, kie nenio estas senkulpa, speciale ni, la mondo en kiu dissolviĝas nia subjektiveco (sed ni akceptas tion kun ĝojo), ĉar ĝi dissolviĝas en aŭtomateco de la eventoj, en ilia objektiva disvolviĝo. Ĝi iĝas iusence la mondo. »
« En la krea ago la homo eliras la limojn, destinitajn por li kiel estaĵo, leviĝas super la pasiveco kaj hazardeco de sia ekzistado, eniras reĝlandon de celkonscio kaj libereco. »