NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« …oni komencas kompreni, nur post travivi fiaskon, kompreninte neeblecon de sukceso en iu ajn homa entrepreno: fiasko malfermas la okulojn, nur nun vi iĝas mastro de vi mem, rompinte kun haŭtdikeco de aliuloj. »
« Por aliaj, erari estas fonto de honto; por mi, rekoni miajn erarojn estas fonto de fiero. Post kiam ni rimarkas, ke neperfekta kompreno estas la homa kondiĉo, ne estas honto malpravi, nur en malsukceso korekti niajn erarojn. »
« (angle) To others, being wrong is a source of shame; to me, recognizing my mistakes is a source of pride. Once we realize that imperfect understanding is the human condition, there is no shame in being wrong, only in failing to correct our mistakes. »
« Realigo de la strebo al subiĝado (masoĥisma tendenco) aŭ de strebo al dominado (sadisma tendenco) neniam alportas kontentiĝon… Finfine tiaj streboj kondukas al fiasko. »
« Se homo ne sukcesis profite “investi” sin, li havas tian senton, kvazaŭ li mem estas kompleta malsukceso, se li sukcesis tion fari, do li mem estas la sukceso. »
« En la kapo de la nuntempahomo aperis nova demando: “Ĉu la vivo kostas por travivi ĝin?” kaj kune kun ĝi respektive ankaŭ la sento, ke la vivo de la individuo estas “malsukceso” aŭ “sukceso”. En la bazo de tia vidpunkto kuŝas imago pri la vivo kiel entrepreno, kiu devas pruvi sian profitecon. Malsukceso similas al bankroto de la firmao, ĉe kiu perdoj grave superas la profiton. Tia imago estas sensencaĵo. Ni povas estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj, povas atingi iujn celojn kaj ne atingi aliajn, sed ne ekzistas kongrua al la racio bilanco, kiu povus montri, ĉu la vivo kostas por travivi ĝin. Se eliri el tia bilanco, do eble vivi tute ne decas: ja la vivo neeviteble finiĝas per la morto, la vivo estas akompanata de streĉiĝo kaj suferoj. Do se eliri el tia bilanco, plej verŝajne ŝajnos ke prefere estus tute ne naskiĝi aŭ morti en la frua infanaĝo. »
« Kiam la malkontentuloj babilas pri neelradikigebla malnobleco kaj fieco de sia tempo, ili per tio kvazaŭ mildigas siajn sentojn de fiasko kaj izoliteco. Ili kvazaŭ diras: “Ne nur niaj vivoj, sed vivoj de ĉiuj nuntempuloj — eĉ de plej sukcesaj kaj ŝajne feliĉaj — estas malŝparitaj vane kaj nenion efektive kostas”. Tiel kalumniante nuntempon ili ricevas malklaran senton de egaleco. »
« La malsukcesintoj pri ĉiutagaj aferoj kutime estas allogataj de la neebla — tio estas rimedo maski sian neplenvalorecon, ĉar kiam ni fiaskas dum provo atingi la eblan, la kulpo estas nur nia, sed kiam ni fiaskas ĉe la neeba, ni povas klarigi tion per komplikeco kaj malfacileco de la tasko. Ĉe provo atingi la neeblan estas malpli da ŝancoj diskreditigi sin ol ĉe la provo atingi la eblan. El tio sekvas unu el konkludoj: fiasko pri ĉiutagaj aferoj ofte naskas senliman kuraĝon. »
« Malsukceso pri praktikaj aferoj evidente estas kondiĉo de sukceso pri sociaj aferoj. Eble estas bone, ke iuj malobeemaj naturoj, fiaskinte en la komercamondo, ne sentas sin dispremitaj, sed inverse ekflamas per — unuarigarde absurda — certeco, ke ili estas speciale kompetentaj pri regado de urbo aŭ eĉ lando. »