Abnegacio

El Vikicitaro
Abnegacio
Aliaj projektoj
Abnegacio en Vikipedio
Abnegacio en Vikivortaro

Abnegacio estas volonta forlaso de propraj komfortaĵojplezuroj, por la bono de aliuloj aŭ pro religiaj motivoj.

Citaĵo
« Al ekstremaj egoistoj speciale propras sento de malkontento. Ju pli egoisma estas la homo, des pli forte li sentas elreviĝon. Nome pro tio la ekstremaj egoistoj estas kutime plej konvinkaj adeptoj de abnegacio. La plej fervoraj fanatikuloj ofte estas egoistoj, perdintaj kredon je si pro denaskaj mankoj aŭ pro eksteraj cirkonstancoj. Ilia egoismo per si mem estas bonega instrumento: ili ĉesas uzi ĝin por sia malsukcesa “mi” kaj sin dediĉas al servado al iu “sankta afero”. Kaj kvankam akirita de ili kredo povas esti la kredo de amo kaj abnegacio, ili mem ne kapablas esti amantaj, nek abnegaciaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Efektive la abnegacio kaj sinhumiligo naskas fieron kaj orgojlon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Mi povas imagi ke la vera tragedio de malriĉuloj estas ke ili povas permesi al si nenion krom abnegacio. Belaj pekoj, kiel belaj aĵoj estas la privilegio de riĉuloj» « I should fancy that the real tragedy of the poor is that they can afford nothing but self-denial. Beautiful sins, like beautiful things, are the privilege of the rich. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey