Ekzaltiĝo estas ekstato de iu ekzaltita, do tre ekscitita, levante la sentojn ĝis alta grado de intenseco.
« Ekzaltiĝo — ekscitiĝo de la homo kredanta — venas ne el rezervoj de la fortoj kaj saĝo, sed de la sento de liberiĝo: li estis liberigita de la sensenca pezo de la memstara ekzistado. “Ni, germanoj, estas tiom feliĉaj: ni estas liberaj je libereco”[1]. Feliĉo tiu kaj kuraĝo venis el tio, ke li ĉesis esti si mem. Atakoj ne plu zorgigas lin. La forto de lia eltenemo, kiam li trafas la manojn de la senkompata malamiko aŭ alvizaĝas netolereblajn cirkonstancojn, superas eltenemon de la memstara persono. Sed tiu ĉi eltenemo dependas de viveco de la ligoj inter li kaj la kolektivo. »