Flago

El Vikicitaro
Flago
Flago
Flago
Aliaj projektoj
Flago en Vikipedio
Flago en Komunejo
Flago en Komuneja kategorio
Flago en Vikivortaro

Flago estas peco de stamino, de kiu unu flanko estas fiksita al ŝnuro, kaj kiun oni povas hisi kaj malhisi.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La standardoj estas la videbliĝinta vento. Ili estas eltranĉitaj nubopecoj, nur pli proksimaj kaj buntkoloraj, firme alkroĉitaj kaj konservantaj la formon. Sed ili vere disvolviĝas nur dum movado. La popoloj, kvazaŭ dezirante dividi la venton, ekuzas la standardojn por marki per ili aeron super si kiel sian posedaĵon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Neceso de teatro en makabraj cirkonstancoj de la morto kaj murdoj speciale videblas en la armeo. Uniformoj, flagoj, emblemoj, paradoj, muziko, skrupule ellaborita ordo de la rangoj kaj rito — ĉio ĉi ekzistas por bari la soldaton el karno kaj sango de lia propra “mi”, por kaŝi de li senkompatan realon de la vivo kaj morto. Ni ja eĉ diras: “teatro de batalado” aŭ “batalscenejo”. En batalaj ordonoj militestroj ĉiam memorigas al la soldatoj ke rigardoj de la tuta mondo estas direktitaj al ili, ke iliaj prauloj observas ilin, kaj la posteuloj aŭdos pri ili. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ne tiom absurdas, kiel ŝajnas, ke homoj pretas morti por butono, por flago, por vorto, por opinio, por mito ktp. Inverse, la plej senracie estas fordoni la vivon por ion, kion indas havi. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Imagu ke anstataŭ elpendigi stelo-strian flagon, ni devus skribi la vortojnusona flago” trans ŝtofopeco kaj elpendigi ĝin… Eble tiu ilustraĵo helpos al ni imagi kian ŝanĝon travivas triba homo, alpropriganta skribon. El liaj rilatoj kun socia grupo preskaŭ komplete estas ekskludataj emocia kaj korporacia familia sentoj. Li akiras emocian liberon, ebligantan al li apartiĝi de la tribo kaj iĝi civilizita individuo, homo de vida organizado, havanta homogenajn imagojn, kutimojn kaj rajtojn same kiel ĉiuj aliaj civilizitaj individuoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« [pri milito ]: "La mirindaĵo de tiu infera entrepreno, tio estas ke ĉiu estro de la murdistoj benigas siajn flagojn kaj solene alpreĝas dion antaŭ ol iri ekstermi sian proksimulon. » « Le merveilleŭx de cette entreprise infernale, c'est que chaque chef des meurtriers fait bénir ses drapeaŭx et invoque dieu solennellement avant d'aller exterminer son prochain. »
— Voltaire
Citaĵo
« Ĉiuj flagoj estis tiel makulitaj per sango kaj merdo, ke estas tempo tute ne plu havi da ili. » « Tous les drapeaŭx ont été tellement souillés de sang et de merde qu'il est temps de n'en plus avoir, du tout. »
— Gustave Flaubert, Letero al George Sand, la 5-an de julio 1869.

Vidu ankaŭ[redakti]