Skribo

El Vikicitaro
Skribo
Skribo
Skribo
Aliaj projektoj
Skribo en Vikipedio
Skribo en Komuneja kategorio
Skribo en Vikivortaro

Skribo estas kolekto de literoj kaj aliaj skribaj signojsimboloj uzataj por grafike reprezenti tekstajn informojn en unu aŭ pli da skribosistemoj.

Citaĵo
« Diron oni neas, skribo ne pereas»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« La plej antikva skribo kiun la homo sukcesis tralegi estis la spuroj — speco de ritma nota skribo, donita origine; ĝi mem enpremiĝadis je molan grundon kaj la homo, legante ĝin, ligis kun ĝi la sonon de ĝia apero. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Elektra lumo estas pura informo. Ĝi estas, tiel diri, komunikilo sen mesaĝo, se nur oni ne uzas ĝin por anonci iun vortan sciigon aŭ nomon. Tiu fakto, karakterizanta ĉiujn komunikilojn, signifas ke “enhavo” de iu ajn komunikilo ĉiam estas alia komunikilo. Enhavo de letero estas parolo, same kiel skriba vorto servas kiel enhavo de presado kaj presado estas enhavo de telegrafo. Se oni demandos: “Kio estas enhavo de parolo?”, al tio necesas respondi: “Tio estas efektiva pensoprocezo, kiu mem estas neparola”. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …ni konfuzis racion kaj skribon, kaj raciismon — kun unusola teknologio. Do al la laika Okcidento en la elektra epoko ŝajnas ke homo iĝas neracia. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …en la skriba kaj homogenigita socio homo ĉesas esti sentema rilate diversan kaj interrompan vivon de la formoj. Kiel parton de sia narcisisma fiksiĝo li akiras iluzion de tria dimensio kaj “privatan vidpunkton”, kaj tiel komplete fortranĉiĝas de la propra al [William] Blake kaj la Psalmisto [reĝo Davido] konsciiĝo: ni estas tio, al kio alkroĉiĝis nia rigardo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Donaco de fonetika skribo, doninta al homo okulon anstataŭ orelo, en socia kaj politika rilatoj estas evidente la plej radikala eksplodo, kiu nur povas okazi en socia strukturo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Skribo kreas oble pli simplajn tipojn de homoj kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj parolaj socioj. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan okcidentan mondon, dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Parola vorto drame kaptas ĉiujn homajn sensojn dum alte edukitaj skribaj homoj emas paroli laŭeble plej laŭorde kaj ordinare. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Legopova homo kaj skriba socio evoluigas en si teruran kapablon konduti en ĉiuj aferoj mirinde distanciĝante de tiuj sentoj kaj de tiu emocia engaĝiĝo, kiujn nepre sentus nelegopova homo kaj neskriba socio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Imagu ke anstataŭ elpendigi stelo-strian flagon, ni devus skribi la vortojn “usona flago” trans ŝtofopeco kaj elpendigi ĝin… Eble tiu ilustraĵo helpos al ni imagi kian ŝanĝon travivas triba homo, alpropriganta skribon. El liaj rilatoj kun socia grupo preskaŭ komplete estas ekskludataj emocia kaj korporacia familia sentoj. Li akiras emocian liberon, ebligantan al li apartiĝi de la tribo kaj iĝi civilizita individuo, homo de vida organizado, havanta homogenajn imagojn, kutimojn kaj rajtojn same kiel ĉiuj aliaj civilizitaj individuoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La fonetika alfabeto estas unika teknologio. Ekzistis pluraj tipoj da skriboj, la piktograma kaj silaba, sed nur en la fonetika alfabeto semantike sensencaj literoj estas uzataj por transdonado de semantike sensencaj sonoj. Tiu kompleta apartigo kaj disigo de la vida kaj aŭda mondoj estis, de la kultura vidpunkto, kruela kaj senkompata. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …la fonetika alfabeto (kaj jam ĝi sola) kreis “civilizitan homon”, do apartiĝintajn unu de alia individuojn, egalajn antaŭ skriba jura kodekso. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …ideogramo estas la esprimiva geŝtalto, malsame ol analiza disocio de la sentoj kaj funkcioj, kia estas la fonetika skribo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En tribaj kulturoj ordigo de sperto okazas danke al dominado de aŭda senta vivo, subpremanta vidajn valorojn. Aŭdo, malsame ol la malvarma kaj neŭtrala okulo, estas supersensiva, preciza kaj ĉioninkluziva. En parolaj kulturoj ago kaj reago estas samtempaj. La fonetika kulturo ja donas al la homoj rimedojn de subpremado de iliaj sentoj kaj emocioj ĉe ekpartopreno en agado. Agi sen reagi al io ajn kaj sen engaĝiĝi — tio estas specifa atingo de la okcidenta skriba homo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ĝis aperis telegrafo, mesaĝoj ne povis vojaĝi pli rapide ol mesaĝisto. Antaŭe la vojoj kaj skriba vorto estis forte interligitaj. Nur post alveno de telegrafo informo apartiĝis de tiaj firmaj portiloj kiel ŝtono kaj papiruso, grandparte same kiel antaŭe mono apartiĝis de ledo, valorbriko kaj metaloj, iĝinte finfine papera»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kiel skribo estas larĝigo kaj apartiĝo de la plej neŭtrala kaj objektiva nia senso, nome de vidkapablo, ankaŭ la nombro estas larĝigo kaj apartiĝo de la plej intima kaj interliganta nia aktivado — nia tuŝsenso»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Por la tribaj kaj senskribaj socioj loĝejo estis bildo same de la korpo kaj de la universo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En senskriba mondolaboro” ne ekzistas. Primitiva ĉasistofiŝkaptisto estis okupita je laboro ne pli ol nuntempa poeto, pentristopensanto. Tie, kiel homo per sia tuta estaĵo engaĝiĝas je agado, ekzistas neniu laboro. Laboro aperas en malnomadaj agrikulturaj socioj kune kun apartigo de laboroj kaj specialigo de la funkcioj kaj taskoj. En la komputika epoko ni denove komplete engaĝiĝas je niaj roloj. En la elektra epoko “laboro” cedas lokon al engaĝiĝo kaj absorbiĝo, kiaj ekzistis en tribo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Homoj lasis ferman mondon de tribo por “malferma socio”, interŝanĝinte helpe de skriba teknologio orelon kontraŭ okulo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Nome el farata de ni dividado de tempo je unuformaj, videbligitaj pecoj naskiĝas nia agadosento, kaj ankaŭ tiu propra al ni senpacienco, kiam ni ne povas elteni prokraston inter la eventoj. La senskribaj kulturoj ne konas tian senton de senpacienco kaj percepton de tempo kiel daŭro. Same kiel “laboro” naskiĝas kun apartigado de laboro, ankaŭ daŭro aperas kun apartigado de tempo, speciale per tiuj ĝiaj pecoj, per kiuj la mekanika horloĝo enigas en travivadon de tempo unuforman sinsekvon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Tamen nome kapablo apartigi pensadon kaj sentadon, ebliginte al la skriba homo agi senreage al io ajn, elŝiris lin el la triba mondo de proksimaj familiaj ligoj, ligintaj liajn privatan kaj socian vivojn»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ĉeeste de filmofoto skriba homo ne nur ŝtoniĝas kaj konfuziĝas, sed ankaŭ grandigas sian mallertecon per defendema orgojlo kaj pardonemo rilate al la “pop-kulturo” kaj “amasaj amuziĝoj”. Nome en tia atmosfero de buldoga stulteco ne povis digne alfronti defion de la presita libro en la 16-a jarcento la filozofoj-skolastoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La rusa kaj eŭropa gazetisto, malsame ol la usona, estas literaturisto. Paradokse, sed en la skriba Usono la gazetaro havas intense parolan karakteron dum en la parola Rusio kaj Eŭropo — strikte literaturajn naturon kaj funkcion. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …skribaj socioj havas sian specifan iluzion: ili opinias ke en ili ekzistas alta grado de memkonscio kaj individuismo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La tajpilo kunfandas verkadon kaj publikigadon, naskante tute novan rilaton al la skriba kaj tajpita vorto. Verkado per tajpilo ŝanĝis formojn de la lingvo kaj literaturo… »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Legante, ni aŭskultas sonregistraĵon de la skribita vorto; aŭskultante radion, ni produktas vidan akompanadon. Kial ni ne kapablas bildigi dum paroli per telefono? …Malsame ol la skriba kaj presita paĝo, la telefono postulas plenan partoprenon. Ĉiu skriba homo kun indigno traktas tian insistan postuladon de la tuta atento, ĉar li delonge alkutimiĝis al fragmenta atento. Analogie la skriba homo nur kun granda peno povas lerni paroli aliajn lingvojn, ĉar alproprigado de la lingvo postulas partoprenon de ĉiuj sensoj samtempe. »
Citaĵo
« Neskribaj kaj nevidaj kulturoj interesiĝas ĉefe pri internaj ol pri eksteraj kaŭzoj. Pro tio la skriba Okcidento vidas la tutan restan mondon kiel ĉenitan per dense plektita araneaĵo de superstiĉoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Rasa integriĝo, plenumata surbaze de vida unueco, estas larĝigo de la sama kultura strategio de la skriba homo, al kiu diferencoj ĉiam ŝajnas forigendaj, ĉu temas pri diferencoj de raso aŭ genro, spacotempo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Aplikado de pulvo por lanĉado de ĵetaĵoj laŭ trajektorio atendis aperon de perspektivo en la arto. Tiu eventa ligo inter teknologio kaj la arto povas klarigi problemon, pri kiu longatempe cerbumis antropologoj. Ili ĉiam denove klopodis klarigi la fakton, ke la neskribaj homoj kutime estas malbonaj fusilpafistoj, sin apogante sur tio ke kaze de pafarko kaj sago pli gravis proksimeco al ludo, ne distanca precizeco, atingi kiun estis preskaŭ neeble; el tio, asertas iuj antropologoj, sekvas kutimo imiti dum ĉasado bestojn, transvestante je iliaj feloj por pli proksime kaŝiri al la grego. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Facile plenumata de ni apartigado de specifa, izolita celo en la spaco, helpe de fusilo kiel larĝigo de okulo, — ĉio ĉi malkonvenas por la neskriba homo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Skribo eĉ nun restas fundamento kaj ekzemplo de ĉiuj programoj de industria mekanizado, sed samtempe ĝi fermas la cerbojn kaj sensojn de siaj uzantoj en la mekanika kaj fragmenta matrico, kiu tiom necesas por subtenado de la mekanizita socio. Pro tio transiro de la mekanika teknologio al la elektra estas por ni ĉiuj tiom traŭma kaj severa. Dum longa tempo ni uzis la mekanikajn metodojn kun iliaj limigitaj eblecoj kiel fusilon. La elektraj metodoj ne povas esti uzataj agrese krom por mortigi sin tuj, kvazaŭ malŝalti la lumon. Vivi samtempe kun ambaŭ tiuj teknologioj estas la specifa dramo de la 20-a jarcento»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]