Satano estas anĝelo, akuzanta la homojn kaj denuncanta iliajn kulpojn, ĉefo de la ribelintaj anĝeloj.
«Se limigi la mondon per la homo, Satano estas ĝia ne okupanto, sed mastro, plenrajta suvereno, superinta la Plejaltulon. Do ni kuraĝu agnoski en kies manoj ni estas.»
«Provi starigi surtere novan regnon, totalan utopion aŭ mondan imperion signifas partopreni ludon de Satano, engaĝiĝi je la diabla plano kaj plenumi ĝin: kion li volas plej multe, estas engaĝi nin kaj per tio forkonduki de la lumo, de la bedaŭro pri la feliĉo, perdita por ĉiam.»