Socia sekso

El Vikicitaro
(Alidirektita el Sekso)
Socia sekso
Socia sekso
Socia sekso
Aliaj projektoj
Socia sekso en Vikipedio
Socia sekso en Komuneja kategorio
Socia sekso en Vikinovaĵoj

Socia sekso estas la gamo de trajtoj apartenantaj al, kaj diferencantaj inter, vireco kaj virineco.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Dum modiĝintaj ĉe ni kulturaj militoj ni donis al la virinoj kaj seksaj minoritatoj moralan superecon de “viktimoj”, samtempe malaltigante la fumantojn kaj aliajn homojn, kies vivmaniero estis haste deklarita malvirta, ĝis morala neniaĵo de “konsumantaj por sia malbono” (iam en pasinteco tiun ĉi niĉon estis okupantaj masturbantoj). »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Viroj timas ke virinoj mokridos ilin. Virinoj timas ke viroj mortigos ilin. » « Men are afraid women will laugh at them. Women are afraid men will kill them. »
— Margaret Atwood
Citaĵo
« La batalo de la seksoj neniam estos venkita dum ni daŭre dormos kun la malamiko. » « (angle) The battle of the sexes will never be won as long as we keep sleeping with the enemy. »
— Emo Phillips

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« La okazinta post la Unua mondmilito granda seksa emancipo estis despera provo anstataŭigi profundan amosenton per reciproka seksa plezuro. Kiam iĝis klara, ke tiu ĉi provo fiaskis, la erotika poluseco de la genroj estis minimumigita kaj ĝian lokon okupis amikeca partnereco — “eta unio”, kuniginta la fortojn de ĝiaj partoprenantoj por plia eltenemo en ĉiutaga vivolukto, kaj ankaŭ por liberiĝo de la propra al ĉiu sento de izoliteco kaj soleco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Se individuo ne prokrastas siajn dezirojn (kaj deziras nur atingeblan), do li havas nek konfliktojn, nek dubojn, nek neceson fari decidojn; li neniam restas sola kun si mem, ĉar li ĉiam estas okupita — li laborasdistriĝas. Li ne bezonas konscii sin mem, ĉar li konstante estas okupita je konsumado de plezuroj. Por li Mi estas sistemo de deziroj kaj ilia kontentigo; li devas labori por kontentigi siajn dezirojn kaj tiuj ĉi deziroj estas ĉiam pli varmigataj kaj direktataj per la ekonomia mekanismo. Plejparto da ili kreiĝas artefarite; eĉ la seksa logo estas tute ne tiom “natura” kiel oni bildigas ĝin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Sekso kaj morto estas tiuj du ĉefaj temoj, ĉe kiuj oni agnoskas kapablon provoki dusensecon kaj ridon»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Antaŭ ol malaperi ĉio en nia kulturo seksiĝas. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Laŭsence la pornografio diras: la vera sekso ie ekzistas, ĉar mi estas ĝia karikaturo. Kaj iu limigo ekzistas, ĉar mi estas ĝia eksceso. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La amo respondecas pri ĉiuj enigmoj de la mondo, sed al ĝi mem mankas enigmeco. Inverse, ĝi estas ŝarĝita je la senco kaj apartenas ne al vico de la enigmo, sed al la vico de la diveno. “La amo estas ŝlosilo al la diveno” aŭ eĉ tute brutale: “La tuta vero estas en la sekso”. (La vero, kiu mirakle malkovriĝis en la 20-a jarcento, sed kial ja? Ne kredu al ĝi: la enigmo restas nedivenita kaj plu konservas tutan sian forton de la tento). »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Kiam la sekso kaj amo airas laikan formon de la hejma ekonomio, ili povas iĝi objektoj de la interŝanĝo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Iel ajn, la sola afero kiun al vi neniam pardonos la virino estas ne tio, ke vi ne amas ŝin (pri la amo aŭ sekso ĉio ĉiam solviĝas), sed tio ke vi ne tentis ŝin aŭ ke ŝi ne tentis vin. Tio elaĉeteblas per nenio kaj kiun ajn amon kaj teneron vi ne donu al ŝi, finfine ŝi ĉiam uzos ilin por kruela venĝo. Ne sukcesinte tenti, ŝi strebos neniigi vin. Ĉiuj amaj kaj seksaj pekoj pardoneblas, ĉar ili ne estas ofendo. Nur la tento tuŝas la animon, kiu trovas la trankviliĝon nur en la murdo. El tio devenas tio, kion mi nomas malica spirito de la pasio»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La viro ĉiam alfrontas danĝeron perdi la vizaĝon: se li tuj riskos fari seksan proponon, li ĉiam ricevos rifuzon; se li aplikos pli fajnan ludon, li iĝos viktimo de pli fajna rifuzo. Inverse ne okazas. Ja la virino troviĝas en la pozicio de ne deziro, sed en la pozicio de oble pli altaj — tiu de objekto de la deziro. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La eterna vireco ne ekzistas, ĉar ne ekzistas malpermeso, kiu barus la viron de seksa deziro de la virino. La virinon, se ŝi tion deziras, nun ne necesas tenti. Sed la viro, se tion deziras la virino, plu devas tenti.
Kaj se deviga postulo de virineco de la objekto ĉesis por la virino, do la deviga postulo de la vireco ne ĉesis por la viro. Do por ne perdi la vizaĝon li devas respondi al seksa deziro de la virino — ŝi neniam trafis tian situacion, ĉar ŝi ĉiam havis eblecon dekliniĝi en la tento kaj interalie en la rifuzo, kie ŝi ne riskis perdi la vizaĝon, kaj eĉ inverse. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Pri Esperanto[redakti]

Citaĵo
« En Esperanto sekso ne estas tiel ligita al la biologia sekso kiel la angla sex, sed povas esti aŭ biologia sekso aŭ socia sekso. Kaj la oficialaj, vaste uzataj kaj vortare registritaj signifoj de genro ne inkluzivas la signifon 'socia sekso' (kaj ĝendro estas neoficiala kaj tute malkutima vorto). Se oni intencas esprimi specife unu el tiuj du signifoj, oni devas klarigi tion per aldona adjektivo biologia aŭ socia, kaj ne povas kiel en la angla supozi, ke baza vorto sen klariga adjektivo esprimas tian signifon. »
— Marcos CramerEsperanto kaj sekso

Vidu ankaŭ[redakti]