Rasismo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Rasisto)
Rasismo
Rasismo
Rasismo
Aliaj projektoj
Rasismo en Vikipedio
Rasismo en Komuneja kategorio
Rasismo en Vikivortaro
Rasismo en Vikinovaĵoj

Rasismo estas doktrino, bazita sur la kredo, ke unu rasogento havas historianmistikan mision, kaj kiu, por certigi ties plenumadon, celas konservi tiun rason aŭ genton pura i.a. per malpermeso de miksedziĝoj kaj ĉia pens- kaj ag-maniero, bazita sur la ideo, ke la diferencoj inter la homoj estas klarigeblaj per ilia aparteno al difinitaj kaj stabilaj rasoj aŭ gentoj; el tia ideo nepre rezultas la kredo je (mal)supereco de iuj homgrupoj.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Tamen samtempe kun evoluo de la pozitiva enhavo de la patrina komplekso ni trovas en la eŭropa evoluo ankaŭ konservadon de ĝiaj negativaj flankoj — fiksiĝon je la ligoj de la sango kaj tero — eĉ pli, revenon al ili… Plej forte tio manifestiĝas en naciismo kaj rasismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Faŝismo, rasismo kaj stalinismo estas la plej brilaj manifestiĝoj de tia kombino de la kultoj de la ŝtato kaj klano, enkorpiĝintaj je unu figuro de la gvidanto, führer»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Mirindas, ke kun estingiĝo de la kreaj fortoj ĉe persono observiĝas klare videbla inklino aligi sin al la amasa movado. Interligo inter fuĝo de sia senfrukta “mi” kaj altigita sentiveco al la amasaj movadoj estas tute klara. Verkisto, pentristosciencisto kun alveno de krea degenero, kiam sekiĝas fonto de la kreaj fortoj, pli aŭ malpli frue trafas la vicojn de ardaj patriotoj, rasistoj, foiraj predikistoj, adeptoj de iu “sankta afero”. Eble ankaŭ seksaj impotentoj estas instigataj de la samaj impulsoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homo obeema kaj subiĝema. Novkonvertitaj kristanoj, atakintaj la universitaton en Aleksandrio kaj linĉintaj tie profesorojn, suspektitajn pri herezo, estis obeemaj anoj de la unueca eklezio. Komunisto — aktiva partoprenanto de strataj tumultoj — estas servila ano de la partio. Japanaj kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la mondo. Ĉe ni, en Usono, dunganto ofte trovas en fanatikulo-rasisto, inklina al amasa perforto, obeeman kaj kvietan laboriston, en armeo tia homo estas speciale disciplinema soldato»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Martin Luther King[redakti]

Citaĵo
« La malbonoj kapitalismaj estas same realaj kiel la malbonoj militismaj kaj la malbonoj rasismaj. » « The evils of capitalism are as real as the evils of militarism and evils of racism. »
— Martin Luther King, –Parolo al SCLC-estraro la 30-an de marto 1967
Citaĵo
« Ni devas nun vidi, ke la malbonoj rasismo, ekonomia ekspluato kaj militismo ĉiuj estas ligitaj... oni ne vere povas forigi unu sen forigi la aliajn... la tuta strukturo de la usona vivo devas ŝanĝiĝi. » « We must see now that the evils of racism, economic exploitation and militarism are all tied together… you can’t really get rid of one without getting rid of the others… the whole structure of American life must be changed. »
— Martin Luther King, Raporto al SCLC-estraro en majo 1967

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« Skalo kaj vasteco de disvastiĝo de “rasaj superstiĉoj” atestas ke ilia fonto estas ne faŝismo. Inverse, faŝismo aperas surbaze de rasa malamo kaj servas kiel ĝia politike organizita esprimo. De tio sekvas ke ekzistas germana, itala, hispana, anglasaksa, juda kaj araba faŝismoj. Rasa ideologio estas pure biopatologia esprimo de karakterologia strukturo de orgasme impotenta personeco»
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]
Citaĵo
« Malantaŭ ideo de miksiĝo kun fremdaj rasoj sin kaŝas ideo de seksaj rilatoj kun reprezentantoj de subpremita klaso»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Eble ni neniam elradikigos rasismon kaj seksismon kaj malamon. Sed ni ja batalos kontraŭ ili. Kaj ne aŭskultu iun ajn, kiu diras al vi, ke muziko kaj danco kaj arto kaj seksumo kaj ĝojo estas distroj de la batalo. Ili estas partoj de la batalo. » « We may never eradicate racism and sexism and hatred. But fight it we will. And don't listen to anyone who tells you that music and dance and art and sex and joy are a distraction from the fight. They are a part of the fight. »
— Dan Savage

Vidu ankaŭ[redakti]