«Homoj, kiujn hontas la dormanto, plejparte estas fremduloj. Neniam en tiuj tipaj sonĝoj observeblas ke defektoj de la vestoj, kaŭzantaj tian hontosenton, estas rimarkataj de iu aŭ kaŭzas iujn sekvojn. Homoj inverse faras tute indiferentajn vizaĝmienojn aŭ, kiel mi rimarkis en unu tre klara sonĝo, ili surportas kvazaŭ solene orgojlajn maskojn. »
«Infanaĝo, sena je honto, ŝajnas al ni poste siaspeca paradizo, ja paradizo mem estas nenio alia ol amasa fantazio pri infanaĝo de la homo. Pro tio la homoj marŝas nudaj kaj ne hontas unu la alian ĝis momento, kiam en ili vekiĝas la timo esti forpelitaj el paradizo — komenciĝas seksa vivo kaj kutima laboro. Al tiu paradizo la sonĝo povas nin transporti ĉiunokte. »