« Serioza esplorado de la kialoj de la detruemo povas dubigi fundamentojn de la plej grandaj ideologiaj sistemoj. Ĉi tie ne eblas eviti analizon de la problemo de senracieco de nia socia ordo, ĉi tie necesos rompi certajn tabuojn, kiuj sin kaŝas malantaŭ sanktaj nocioj kiel “sekureco”, “honoro”, “patriotismo” ktp. »
« [pri agreso] La unua tipo, komuna ankaŭ por la homo, kaj por ĉiuj animaloj estas filogeneze bazita impulso de atako (aŭ fuĝo) en situacio, kiam aperas la vivminaco. Tiu ĉi defenda, “bonspeca” agreso asistas postvivadon de la individuo kaj la gento; ĝi havas biologiajn formojn de manifestiĝo kaj estingiĝas tuj post kiam malaperas la minaco. La alia tipo estas “malbonspeca” agreso — tio estas detruemo kaj krueleco, kiuj propras nur al la homo kaj praktike mankas al la aliaj mamuloj; ĝi ne havas filogenezan programon, nek servas al biologia adaptiĝo kaj havas neniun celon. »
« La afero konsistas ĝuste en tio ke la homo diferencas de la aliaj animaloj ĝuste per tio ke li estas murdisto. Tio estas la sola reprezentanto de la primatoj, kiu sen biologiaj kaj ekonomiaj kialoj turmentas kaj mortigas siajn samgentanojn kaj eĉ trovas en tio plezuron. »
« Influo de Freud sur artan pensadon plej klare manifestiĝis en superrealismo. Kontraŭe al la klasikaj formoj de la arto, superrealismo rezignis je la antaŭa kompreno de “realo”, rigardinte ĝin kiel ion neplenvaloran (malkongruan); reprezentantojn de superrealismo ne plu interesis rimedoj de konduto — valora povis esti nur subjektiva sperto; pro tio estas tute nature, ke freudisma sonĝointerpretado iĝis unu el plej gravaj faktoroj de evoluo de tiu ĉi branĉo. »
«Instinkto estas pure biologia kategorio dum la pasioj kaj inklinoj, kiuj radikas en karaktero, estas biosociaj, historiaj kategorioj. Kaj kvankam ili ne servas al la fizika postvivado, ili havas la saman (kaj foje eĉ pli grandan) potencon kiel la instinktoj. Ili konsistigas bazon de la homa intereso pri la vivo (kapablo al ĝojo kaj admiro); ili estas samtempe materialo, el kiu kreiĝas ne nur revoj kaj sonĝoj, sed ankaŭ la arto kaj religio, mitoj kaj legendoj, literaturo kaj teatro — mallonge dirite, ĉio por kio indas vivi (kio faras la vivon vivinda). La homo ne povas ekzisti kiel nura “aĵo”, kiel ĵetkubo saltanta el glaso; li ege suferas se oni reduktas lin ĝis nivelo de aŭtomato, kapabla nur manĝi kaj multiĝi, eĉ se ĉe tio al li estas garantiata la plej alta nivelo de sekureco. La homo bezonas dramecon de la vivo kaj travivaĵojn; kaj se en la plej alta nivelo de siaj atingoj li ne trovas kontentigon, li mem kreas por si dramon de detruado. »
« La pasioj gravas por ni ne post kiam estas kontentigitaj niaj fiziologiaj bezonoj. Ne. Iliaj radikoj iras al la pleja bazo de la homa ekzistado, ili tute ne apartenas al lukso, kiun oni povas permesi al si post kiam oni kontentigis siajn normalajn “malaltajn” bezonojn. »
«Krueleco detruas la animon kaj la korpon kaj la vivon mem; ĝi frakasas ne nur la viktimon, sed ankaŭ la turmentanton mem. En tiu ĉi malvirto manifestiĝas paradokso: serĉante sian sencon la vivo turniĝas kontraŭ sin mem. En tiu ĉi malvirto konsistas la sola vera perverso. Kaj kompreni ĝin tute ne signifas pardoni. »
« La angla vorto salvation (graco, savo) devenas de la latina radiko sal — salo (hispane — salud — sano). Tiu ĉi signifo aperis pro tio ke la salo protektas la viandon kontraŭ putrado; salvation — “protektas la homon kontraŭ degrado” (konservas liajn sanon kaj bonfarton). Nome en tiu ĉi senco (kaj tute ne en la teologia) ĉiu homo bezonas savon. »
« Estas fama la aserto: de amo ĝis malamo estas nur unu paŝo. Tamen tio estas dirite ne tute korekte; efektive ne amo konas tian transformiĝon, sed detruita narcisismo de amantoj, tio estas, pli ĝuste dirite, kialo de malamo estas ne-amo (manko de amo). »
«Freud estis la lasta reprezentanto de la filozofio de Klerismo. Li sincere kredis je racio kiel la sola forto, kapabla savi la homon de mensa kaj spirita kolapso. Li postulis veran sinekkonon de la homo per malkovro de liaj nekonsciaj inklinoj. Sin turninte al racio li spertis perdon de dio — kaj ĉe tio li dolorige klare estis konscianta siajn mankojn. Sed li ne ekserĉis novajn diojn. »
« Ja aksiomo de freudismo diras: ĉio negativa en evoluo de paciento estas rezulto de malbonaj influoj sur lin en frua infanaĝo. Kaj pro tio la gepatroj jen kaj jen okupiĝas pri vana sin akuzado, opiniante ke ĉiu maldezirinda trajto de karaktero dela infano, trovita post lia naskiĝo, estas kondiĉita de tiu aŭ alia gepatra influo. Dume pacientoj mem dum analizo montras emon forigi de si ĉian respondecon pri sia konduto kaj pri ĉio akuzi la gepatrojn. »
«Konduto de la rabobesto estas ne konfuzinda kun militema konduto: ĝi ne montras koleregon, sed precize kaj klare estas direktita al sia predo, kaj ĝia streĉiteco pasas post kiam la celo — nutraĵo — estas atingita. »
« Koncerne interspecian agresemon, plejparto de esploristoj asertas ke la bestoj tre malofte mortigas reprezentantojn de alia specio, escepte de kazoj de sindefendo ĉe neebleco saviĝi per fuĝo. »
« [...] niaj datumoj pri la vivo de la mamuloj ĝenerale (kaj la primatoj interalie) ne ebligas trovi iujn ajn spurojn de denaska “detruemo”, kiujn la homo povus heredi. Kaj se la homa gento efektive estus dotita je “denaska agresemo” nur en la skalo, kiu manifestiĝas ĉe ĉimpanzoj (en ili natura medio), ni vivus sur la relative paca Tero. »
«Observoj montras ke la primatoj en natura medio estas malmulte agresemaj, kvankam en zoo ilia konduto ofte estas detruema. Tiu ĉi cirkonstanco havas grandegan signifon por kompreno de la homa agresemo, ĉar dum tuta sia historio, inkluzive nuntempon, oni apenaŭ povus konsideri la homon vivanta en “natura medio”. Escepto estas eble nur prahistoriaj ĉasantoj kaj fruktokolektantoj, kaj la unuaj terkultivistoj ĝis la 5-a jarmilo a.K. La “civilizita” homo ĉiam loĝis en “zoo”, tio estas en kondiĉoj de mallibereco aŭ eĉ de malliberigo diversgrade severa. »
« La elstara etologoPaul Leyhausen indikas ke ĉe la katoj komplete rompiĝas relativa hierarĥio, se ili estas en malvasta ejo. Ju pli malvasta estas kaĝo, des malpli funkcias hierarĥio. Fine unu kato transformiĝas je despoto, la aliaj iĝas objektoj de senkompata mistraktado kaj finfine ĉe ĉiuj manifestiĝas diversaj simptomoj de neŭrozoj. La kaĝuloj transformiĝas je kolerega amaso: streĉiteco en ĝi neniam malfortiĝas, neniu kaj neniam aspektas kontenta, ĉiam aŭdiĝas siblado, rorado kaj eĉ okazas interbatiĝoj. »
« Kiu opinias ke por sento de bonfarto al la besto (aŭ la homo) sufiĉas kontentigi ĉiujn fiziologiajn bezonojn, tiu povas konsideri la vivon en zoofeliĉo. Sed parazita maniero de la vivo senigas ĝin je ĉia allogeco, ĉar malaperas ebleco por manifestiĝo de fizika kaj psika aktivado — kaj sekve de tio aperas enuo, indiferenteco kaj apatio. »
« La homo bezonas socian sistemon, en kiu li havas sian lokon, relative stabilajn ligojn, ideojn kaj valorojn, kundividatajn de la aliaj membroj de la grupo. “Atingo” de la nuntempa industria socio konsistas je tio, ke ĝi venis al grava perdo de la tradiciaj rilatoj, komunaj valoroj kaj celoj. En la amasa socio la homo sentas sin izolita kaj soleca eĉ estante parto de la amaso; li ne havas konvinkojn, kiujn li povus kundividi kun la aliaj homoj, ilin anstataŭas sloganoj kaj ideologiaj kliŝoj, kiujn li ĉerpas el amaskomunikiloj. Li transformiĝis je A-tom (greka ekvivalento de latina vorto “in-dividuum”, kio signifas “nedividebla”). La sola fadeno, kiu interligas apartajn individuojn unu kun alia, estas komunaj monaj interesoj (kiuj samtempe estas antagonismaj). »
« Do haveblas multe da ekzemploj pruvantaj ke ne alta denseco de loĝantaro per si mem estas kialo de la homa agresemo, sed neplenvaloreco de la socia strukturo, perdo de la veraj homaj ligoj kaj vivaj interesoj. »
« Estas evidente ankaŭ alia afero: tiu troloĝiĝo (aŭ denseco de loĝantaro), kiu estas akompanata de mizero, ne nur povas, sed ankaŭ kaŭzas stresajn situaciojn kaj agresemon. »
« De anomio de la industria socio oni povus liberiĝi nur kaze de radikala ŝanĝo de la tuta socia kaj spirita strukturo de la socio: tio estas kiam individuo ne nur ricevos eblecon loĝi en bona loĝejo kaj normale nutri sin, sed kiam liaj interesoj kongruos kun la interesoj de la socio, tio estas kiam la ĉefaj principoj de niaj socia kaj persona vivoj iĝos ne konsumismo kaj malamikeco, sed amikeco kaj krea sinrealigo. Kaj tio eblas ankaŭ en kondiĉoj de alta denseco de loĝantaro, sed ĉe tio necesas alia ideologio kaj alia socia psikologio. »
«Lakto kaj laktaĵoj estas simbolo de la vivo, viva besto. Do malpermeso manĝi samtempe viandon kaj lakton indikas tendencon strikte diferencigi la vivan beston kaj tiun mortan, destinitan por manĝado. Tia disdivido en iuj lingvoj esprimiĝas je tio, ke ekzistas malsamaj vortoj por nocio “viando” (karno de viva besto — flesh, tiu por manĝado — meat). En la angla ekzemple estas malsamaj vortoj por la viva kaj morta besto: pri la vivaj bovinoj kaj bovoj oni diras cows kaj bulls, pri iliaj kadavroj — beef, pri la vivaj porkoj — pigs, pri la porkaĵo — pork ktp. »
« Laŭe al prahistoria labordivido, la viroj foriradis ĉasi, kaj la virinoj kolektadis radikojn kaj fruktojn. Do malkovro de terkultivado apartenas al la virino kaj hejmigo de la bestoj verŝajne estis farita de la viroj (konsiderante kiel grandan rolon ludis terkultivado en ĉiuj etapoj de civilizacia evoluo de la homaro, oni povas senhezite aserti ke la moderna civilizacio estis fondita de la virinoj). »
« Estonte mi uzos la vorton “matricentrismo” anstataŭ “matriarkeco”, ĉar la unua termino inkluzivas implicite faktoron de dominado de la virinoj super la viroj. Efektive en kelkaj kazoj tia dominado okazis (ekzemple laŭ atesto de James Mellaart en Hacilar). Sed en Çatal Höyük virino-patrino kvankam estis ludanta gvidan rolon, tamen tute ne estis sinjorino. »
« Kiam en la arto ni trovas akcentadon de erotiko, tio ĉiam estas ligita kun transigo je la arto de seksaj instinktoj kaj inklinoj, propraj al la viro. »
« Hipotezo ke neolitikasocio (almenaŭ en Anatolio) estis en sia bazo pacema, iĝas eĉ pli kredinda pro la fakto ke anatoliaj setlejoj havis matriarkecajn (matricentrismajn) strukturojn. Kaj kialon de tio necesas serĉi en vivaserta psikologio, kiu laŭ opinio de Bachofen propras al ĉiuj matriarkecaj socioj. »
«Kaŭzo de kamparanaj ribeloj en la 16-a jarcento estis ne tio, ke kamparanoj strebis altigi konsumadon, sed tio ke ili deziris vivi en kondiĉoj, ne humiligantaj ilian homan dignon. »
« La militon kiel institucion oni povas konsideri malkovro de la 3-a jarmilo a.K. Samtempuloj de tiu ĉi malkovro estis la institucioj kiel reĝa povo kaj burokratio. »
« [pri transiro de matriarkeco al patriarkeco] Ekde nun fekundeco de tero ĉesis esti la ĉefa fonto de la vivo kaj de ĉia kreado; tiun ĉi lokon nun okupis racio, abstrakta pensado, ebliginta diversajn inventojn, teknikajn malkovrojn, kaj la ŝtaton mem kun ĝiaj leĝoj kaj vivonormoj. Ne patrina sino, sed racia pensado (spirito) iĝis simboloj de kreema substanco — kaj per tio la dominanta pozicio en la socio transiris al la viro. »
« [...] la viro superas sian malkapablon al natura kreado (kiun havas nur virino-patrino kaj patrino-tero), inventante alian tipon de kreado, nome kreadon helpe de la vorto (aŭ penso). Fino de la babilona himno [pri mondokreo] estas komenco de la biblia historio: dio-patro kreas la mondon helpe de Vorto. »
« Unu el plej gravaj trajtoj de socia vivo de la urbo estas apogado sur patriarkecan (viran) dominadon. Esenca signo de la dominado estas principo de kontrolo — kontrolo super la tero, super la sklavoj, super la virinoj kaj infanoj. »
« Nova sistemo (patriarkeco) ekde komence estis ekspluata kaj la potenco sin apogis sole sur la forton, timon kaj subigadon. Tio estis “senracia aŭtoritato”. »
« Mi opinias ke agresemon ne indas pritrakti izolita, ke tio estas ne aparta karakterizo, sed parto de la tuto, komponanto de iu sindromo, ĉar agresemo troveblas ĉiam apud la tuta aro da sufiĉe difinitaj signoj de sistemo kiel strikta hierarĥio, gvidanteco, klasaj kontraŭdiroj ktp. Alivorte, mi konsideras agresemon komponanto de la tuteca karakterizo de la socio, ne aparta trajto de konduto de izolita individuo. »
« Seksan obsedon ĉe homoj malmulte emociaj kaj mornaj oni povas observi ankaŭ en la moderna okcidenta socio, ekzemple ĉe la partnerŝanĝistoj, kiuj okupiĝas pri grupa seksumado, kaj je ĉio alia ili estas ekzemplo de angoro kaj enuo. Por ili seksumado estas la sola diverseco en ilia malfeliĉa vivo kaj soleco. Kaj verŝajne ili malmulte diferencas de tiu parto de la konsumisma socio, por kiu ne ekzistas limigoj en la seksa konsumado, ĉar por ili sekso (kiel narkotikaĵo) estas la sola diversaeco en ilia morna humoro kaj preskaŭ ĉiama depresio. »
« [...] vira hormono plenumas rolon de stimulilo de agresema konduto, sed ĝi tute ne estas la sola kondiĉo, premiso, ĉe kies manko agreso estas komplete ekskludita. »
« Ĉe homoj en la stato de kolerego ne aperas seksa deziro, kaj eĉ al rektaj seksaj incitiloj ili reagas malforte. Mi parolas ĉi-foje pri kolerego kaj malamikeco kiel pri humoro, pri spirita stato de normala homo; tute alia afero estas sadismo, kiu estas komplete trasorbita de seksaj impulsoj. »
« [...] estas pruvite ke tiu kiu povos senobstakle realigi sian agreson por firmigi sian memfidon, ĝenerale kondutas oble malpli agreseme ol tiu, al kiu mankas tiu ĉi trajto de laŭcela avancemo. »
«Sadisto iĝas sadisto, ĉar li suferas mensan impotentecon; al li mankas kapablo veki alian homon kaj igi lin ami sin; kaj tiam li kompensas tiun ĉi malkapablon per strebo al potenco super la aliaj homoj. »
« Verŝajne la ĉefa faktoro, malaltiganta en individuo “memfido-firmigan agresemon”, estas aŭtoritata atmosfero en familio kaj socio, kie bezono je plifirmigo de memfido estas identigata kun peko de malobeo kaj ribelemo. Ĉiu absoluta aŭtoritato traktas provon de alia individuo realigi proprajn celojn kiel mortopekon, ĉar tio minacas lian aŭtoritaton. Kaj pro tio al la subuloj estas sugestata penso, ke la aŭtoritata potenco reprezentas interesojn de la popolo, ke ĝi havas la samajn celojn kiujn strebas ankaŭ “simplaj homoj”. Kaj pro tio obeado estas kvazaŭ la plej bona ŝanco realigi sin mem. »
«Celo de defenda agreso konsistas ne en detruado, sed en konservado de la vivo. Se tiu ĉi celo estas atingita, do malaperas ankaŭ agresemo de la besto kun ĉiuj ĝiaj emociaj ekvivalentoj. Same filogeneze estas programita ankaŭ la homo: al minaco de siaj vivaj interesoj li reagas per atako aŭ fuĝo. Kvankam tiu ĉi denaska tendenco ĉe la homo manifestiĝas malpli grave ol ĉe la bestoj, tamen multaj faktoj konvinkas ke ĉe la homo ankaŭ haveblas tendenco al defenda agreso. Ĝi manifestiĝas kiam aperas minaco al la vivo, sano, libereco aŭ posedaĵoj (tiu lasta se li vivas en socio, kie privata posedo estas grava valoro). »
« “Kalkulado de minacanta danĝero” estas unu el la ĉefaj taskoj de politikistoj kaj militestroj. Do mekanismo de defenda agreso ĉe la homo mobiliziĝas ne nur kiam li sentas rektan minacon, sed ankaŭ kiam evidenta minaco mankas. Do plej ofte la homo montras agreseman reagon al sia propra prognozo. »
« Malmultaj konsentus partopreni la militon se ĝia neceso estus motivata per celoj kiel merkatoj aŭ profito. Sed kiam registaro sugestas al sia popolo ke al ĝi minacas danĝero, mobiliziĝas normalaj biologiaj mekanismoj direktitaj al defendo kontraŭ minaco. Krome tre ofte tiuj ĉi avertoj pri danĝero realiĝas per si mem: kiam ŝtato-agresanto komencas preparadon de milito, tio devigas atakotan ŝtaton siavice armi sin, per kio ĝi kvazaŭ prezentas “pruvojn” de siaj agresemaj intencoj. »
« Nur ĉe la homo eblas elvoki defendan reagon per “cerbolavado”. Por sugesti al la homo ke lin minacas danĝero necesas unuavice tia rimedo kiel lingvo; sen lingvo tia sugesto plej ofte ne eblas. Krome necesas ke socia sistemo garantiu grundon por la cerbolavado. »
« La homo, same kiel la besto, defendas sin kiam io minacas liajn vivajn interesojn. Tamen sfero de la vivaj interesoj ĉe la homo estas oble pli granda ol ĉe la besto. La homo por postvivado bezonas ne nur fizikajn, sed ankaŭ psikajn kondiĉojn. Li devas subteni certan psikan ekvilibron por konservi kapablon plenumi siajn funkciojn. Por la homo ĉio, kio asistas psikan komforton, estas same grava en la viva senco kiel tio kio servas al la korpa komforto. Kaj la unua viva intereso konsistas en konservado de sia koordina sistemo, valora orientiĝo. De ĝi dependas kapablo agi kaj finfine ankaŭ konsciado de si mem kiel personeco. Se la homo trovas ideojn, kiuj pridubas liajn proprajn valorajn orientiĝojn, li reagos al tiuj ĉi ideoj, li traktos ilin kiel minacon al siaj vive gravaj interesoj. Li rifuzos tiujn ĉi ideojn kaj ĉe tio provos doni al tio racian traktadon por klarigi sian malakcepton de tiuj ĉi ideoj. Li povas ekzemple diri ke novaj ideoj laŭ sia esenco estas “senmoralaj”, “nekulturaj”, “frenezaj” ktp. Sed ĉio ĉi estas nuraj raciigoj. Efektive antagonismo havas nur unu bazon — tio estas simpla sento de ekstera minaco. »
« La timo povas esti kondiĉita ne nur per reala danĝero, sed preskaŭ same ofte ĝi povas estiĝi sekve de interna stato de individuo kaj tiam sufiĉas plej eta ekstera puŝo — kaj reago estas garantiita. »
« La timo same kiel la doloro estas tre malagrabla sento kaj la homo penas kontraŭ iu ajn prezo seniĝi de ĝi. Ekzistas multaj rimedoj superi la timon. Ekzemple kuraciloj, sekso, sonĝo aŭ komunikado kun aliaj homoj. Sed unu el plej efikaj manieroj de repuŝado de la timo estas agresemo. Se la homo trovas fortojn transiri de pasiva stato al atako, tuj malaperas la turmenta timosento. »
« Inter diversaj vivaj interesoj de la homo, minacataj de danĝero, estas unu sfero, kiun oni povas nomi la plej grava — tio estas sfero de libereco de la personeco kaj socio. Malgraŭ populara opinio, ke bezono je libereco estas atingo de kulturo kaj formiĝas dum edukado, ni havas grandan materialon, kiu atestas ke bezono je libereco estas biologia reago de la homa organismo. »
« Hipotezo pri ĉeesto ĉe la homo de denaska impulso de lukto por libereco estas konfirmata per tio ke libereco estas premiso de evoluo de ĉiuj homaj kapabloj de personeco, de ĝia fizika kaj psika sano kaj ekvilibro. Se oni senigas lin de libereco, li iĝas malsanulo, kriplulo, handikapulo. Kiel libereco estas komprenata ne manko de iuj ajn limigoj, ĉar ĉia evoluo eblas nur kadre de iu strukturo, kaj ĉia strukturo postulas limigojn. La afero konsistas en tio kiu profitas de tiuj limigoj — unu persono aŭ institucio, aŭ ĝi necesas por kresko kaj evoluo de la strukturo de personeco mem. »
« Oni povas supozi ke sendepende de denaskaj dotoj ĉiu homo infanaĝe akiras certan revolucian potencialon, kiu kviete bruletas, sed ĉe certaj kondiĉoj povas ekflami kaj kaŭzi mobilizadon de ĉiuj fortoj. »
« Ĉu mirindas ke en la mondo, en kiu la homoj estas limigitaj, en kiu plejparto suferas pro manko de libereco (speciale kolora loĝantaro), jen kaj jen okazas eksplodoj de perforto kaj agreso. La potenculoj (tio estas blankuloj) estus verŝajne malpli mirigitaj kaj indignitaj de tio se ili ne alkutimiĝus ke la kolorulojn oni povas ne konsideri homoj kaj pro tio de nigruloj, flavuloj kaj rughaŭtuloj ili tute ne atendas homajn reagojn. »
«Blankuloj, malgraŭ sia tuta povego, ankaŭ perdis sian liberecon, ilin al tio devigis ilia propra sistemo (kvankam eble ne tiom evidente kaj malkaŝe). Kaj pro tio eble ili eĉ pli malamegas tiujn, kiuj hodiaŭ batalas por libereco, ĉar tio memorigas al ili pri ilia propra kapitulaco. »
« Sed ne indas eŭforii rilate permeseblon de la vere revolucia, ataka aktivado; el la fakto ke ĉia aktivado, kaŭzita de bezono de defendo de la vivo, libereco aŭ honoro, apartenas al normalaj mekanismoj de funkciado de organismo, tute ne sekvas ke oni povas pravigi detruadon de la vivo. Tio estas persona afero de ĉiu, afero de religiaj, etikaj aŭ politikaj konvinkoj, afero de konscienco — ĉu pravigi tian pozicion aŭ ne. Kaj kiel ajn aspektu tiukaze niaj propraj principoj, ni devas esti komprenantaj ke pure defenda agresemo tre facile intermiksiĝas kun nefedenda detruemo kaj sadisma deziro domini anstataŭ ol subiĝi. Kaj kiam tio okazas, revolucia atakemo transformiĝas je sia kontraŭo kaj denove reproduktas la saman situacion, kiun ĝi devis likvidi. »
« [pri rasismo] Haŭtkoloro kaŭzas tian impreson nur kombine kun senpoveco kaj manko de potenco. Kiam komence de la [20]-a jarcento japanoj transformiĝis je povega nacio, ili tuj iĝis personecoj. Ĉi tie kriterio de homa naturo iĝis posedo de progresaj teknologioj. »
« Plejparto de la homoj eĉ ne supozas ekzistadon de narcisismo kaj trovas nur ĝiajn malrektajn signojn. Ekzemple homoj kutime troigite admiras proprajn gepatrojn aŭ proprajn infanojn kaj ne konsideras necesa kaŝi tiujn ĉi sentojn, ĉar honorado de la gepatroj kaj amo al la infanoj en la socio estas taksataj pozitive. »
« En la nuntempa okcidenta socio klare videblas siaspeca interna ligo inter narcisismo de famuloj kaj bezonoj de publiko. La publiko pro tio strebas ekscii pli pri la “steluloj”, ke la vivo de ordinaraj homoj estas malplena kaj teda. »
« Karesma gvidanto (narcisulo) uzas sian influon ne nur kiel rimedon por atingi politikan sukceson. Li bezonas aplaŭdojn kaj agnoskon simple por subteno de interna ekvilibro. Tamen konvinkiteco en sia praveco kaj senpekeco plejparte sin bazas sur ne realaj atingoj, sed sur narcisismo. Li laŭvorte ne povas vivi sen konstanta konfirmado de sia narcisismo, ĉar lia homa esenco (nukleo de la personeco: konvinkoj, kredoj, konscienco, amo) estas malsufiĉe evoluintaj. Homoj kun alta grado de narcisismo laŭvorte bezonas gloron, alikaze ilin povas trafi depresio aŭ eĉ frenezo. »
« Ĉe Stalin en la unuaj semajnoj de la milito de 1941 klare komenciĝis psika krizo kaj en la lastaj vivojaroj, kiam li kreis ĉirkaŭ si multe da malamikoj, kaj verŝajne ne plu sentis sin “patro de la popoloj”, ĉe li manifestiĝis evidenta paranoja sindromo. »
« [pri narcisulo] Kiam ili defendas siajn celojn, efektive ili luktas por sia mensa sano. Se temas pri ne individua, sed grupa narcisismo, do individuo plenforte konscias sian apartenon al kolektiva ideologio kaj malkaŝe esprimas siajn opiniojn. Kiam iu asertas: “Mia patrujo estas la plej bela en la mondo” (aŭ: mia nacio estas la plej inteligenta, mia religio estas la plej evoluinta, mia popolo estas la plej pacema ktp), tio al neniu ŝajnas frenezo. Inverse tio nomiĝas patriotismo, konvinkiteco, lojaleco. »
« [...] ĉe plejparto de la homoj imago pri realo sin apgas ne sur pensadon aŭ kritikan racion, sed sur ĝeneralan interkonsenton, sur unuecan mondrigardon de la grupo. »
« Grado de grupa narcisismo respondecas al reala malkontenteco pri la vivo. Sociaj klasoj, kiuj havas pli da vivoĝojoj, estas malpli influemaj de fanatikeco. (Fanatikeco estas karaktera trajto de grupa narcisismo). Dume eta burĝaro, limigita je multaj sferoj de materiala kaj spirita vivo, suferas pro neeltenebla malpleno kaj enuo. »
« Tiuj kies narcisismo koncernas pli grupon ol ilin mem, estas sufiĉe sentemaj kaj al ĉiu evidenta aŭ imagita ofendo de sia grupo ili furioze reagas. Tiu reago ofte estas pli intensa ol ĉe narcisuloj-individuistoj. Individuo povas foje ekdubi, rigardante sin mem je spegulo. Membro de la grupo ne konas tiajn dubojn, ĉar plejparto de lia ĉirkaŭaĵo kundividas lian narcisismon. Kaj kaze de konflikto kun alia grupo, kiu ankaŭ spertas kolektivan narcisismon, estiĝas terura malamego. »
« Grupa narcisismo estas unu el la ĉefaj fontoj de la homa agresemo, tamen tio estas nura reago al limigo de la vivaj interesoj. Tiu ĉi formo de defenda agresemo diferencas de la aliaj formoj nur per grandega intenseco kaj tre akraj manifestiĝoj, kiuj limas kun patologio. »
« Plia serioza fonto de defenda agresemo estas reago de la homo al provo senigi lin je iluzioj; tio okazas kiam iu provas “almondigi” repuŝitajn inklinojn kaj fantaziojn. Freud nomis tian reagon defendo (rezisto) kaj psikanalizo faris tiun ĉi fenomenon objekto de sistemaj observoj. »
« Fakte demando pri motiva sfero de la aliaj homoj kondukas al rompo de unu tre grava malpermeso de ĝentileco. (Kaj ĝentileco havas funkcion de preventado de agreso). »
« Al plejparto de la homoj de nia kultura areo (kaj de loĝantaj en similaj historiaj kondiĉoj) propras avideco: kolektemo, malmodereco en manĝado kaj drinkado, senbrideco je seksumado, sopiro de potenco kaj gloro ktp. Ĉe tio kutime ne ĉiuj, sed unu el la menciitaj sferoj iĝis objekto de ies pasio. Sed ĉe tiaj homoj haveblas io komuna: tio ke ili estas nesatigeblaj kaj pro tio eterne malkontentaj. »
«Avideco estas la plej forta el ĉiuj neinstinktaj homaj pasioj. Ĉi-kaze klare temas pri simptomo de psika patologio, pri misfunkcio, ligita al konstanta sento de malpleno kaj manko de interna akso en strukturo de personeco. Avideco estas patologia manifestiĝo de malsukcesa evoluo de personeco kaj samtempe unu el la ĉefaj pekoj de la vidpunkto de budhismo, same kiel de juda kaj kristana etikoj. »
« Sed avidulo, kiu ne havas rimedojn sufiĉajn por kontentigi siajn dezirojn, iĝas atakanto. Bona ekzemplo de tio estas homo, konsumanta kuracilojn aŭ narkotikaĵojn. [...] Kvankam ilia konduto foje estas sufiĉe detruema, ilia agresemo estas ĝuste ilo, ne celo. »
«Homoj trovis manieron pravigi avidecon (laŭ Freud tio estas raciigo), nominte ĝin strebo al kontentigo de persona intereso. El tio sekvas jena silogismo: — kontentigo de persona intereso estas biologie kondiĉita strebo, propra al la homa naturo mem; — kontentigo de persona intereso egalas al avideco; do — avideco radikas en la homa naturo mem kaj ne estas iu pasio, kondiĉita de karaktero. »
« Se en burĝa realo trovbelus spaco por tiaj fenomenoj kiel aventuremo, strebo al solidareco, egaleco kaj aliaj idealaj celoj (kaj ĉio ĉi renkonteblas dum la milito), do devigi iun militi estus preskaŭ ne eble. »
« Aserto ke la homo ne povas vivi sen kontrolantaj lin estroj estas pura mito, kontestita de ĉiuj sociaj sistemoj, kiuj bonege funkcias je kondiĉoj de manko de hierarĥio. »
« Devas okazi transiro al alia sistemo de koordinatoj: lokon de valoroj kiel “potenco — posedo — kontrolo” devas okupi koordinatoj “kresko — vivo”. Principo posedi — kolekti devas esti anstataŭigita per principo esti kaj kundividi kun aliaj. »
« Tamen nur la homo estas trafata de inklino turmenti kaj mortigi kaj ĉe tio povas senti plezuron. Tio estas la sola viva estaĵo, kapabla ekstermi similulojn sen iu ajn utilo aŭ profito. »
« La homo estas la sola viva estaĵo, kiu ne nur konas objektojn, sed ankaŭ komprenas ke li konas ilin. La homo estas la sola viva estaĵo, dotita ne nur je objekta pensado, sed ankaŭ je racio, tio estas je kapablo direkti sian racion al objektiva kompreno, al konsciado de esenco de la aĵoj per si mem, ne nur kiel rimedoj de kontentigo de iuj bezonoj. »
« [...] karaktero estas relative konstanta sistemo de ĉiuj neinstinktaj inklinoj (streboj kaj interesoj), kiuj ligas la homon al la socia kaj natura mondoj. Oni povas kompreni la karakteron kiel homan ekvivalenton de la animala instinkto; kiel la duan naturon de la homo. »
« Konsciinte sian izolitecon, la homo devas trovi novajn ligojn kun siaj apuduloj; de tio dependas lia mensa kaj spirita sano. Sen fortaj emociaj ligoj kun la mondo li neelteneble suferos pro sia soleco kaj perditeco. Sed li havas fortojn por starigi diversajn formojn de ligoj kun aliaj homoj. Li povas ami aliajn homojn — por tio li mem devas esti sendependa kaj krea personeco, aŭ li povas starigi iujn simbiozajn ligojn, tio estas iĝi parto de iu grupo aŭ fari grupon de homoj parto de sia Mio. En tiu simbioza unio li strebas aŭ al dominado super aliaj (sadismo) aŭ al subiĝo (masoĥismo). Se al la homo estas fermitaj samtempe vojo de amo kaj vojo de simbiozo, li solvas la problemon alie: li starigas rilaton kun si mem (narcisismo). Rezulte de tio li iĝas por si la mondo kaj “amas” la tutan mondon en si mem. [...] La lasta kaj danĝera formo de solvo de tiu ĉi problemo (kombine kun ekstrema narcisismo) estas detruemo, deziro ekstermi ĉiujn aliajn homojn. Se neniu krom mi ekzistas, do ne indas timi la aliajn kaj mi ne bezonas starigi rilatojn kun ili. Detruante la mondon, mi savas min de minaco esti detruita. »
«Unueco atingeblas nur sur la vojo de ĉiuflanka evoluo de racio, kaj de kapablo ami. Kiel ajn grandaj estus diferencoj inter taosismo, budhismo, profeta judismo kaj evangelia kristanismo, ĉiuj ĉi religioj havas komunan celon: doni al la homosenton de unueco, kaj ĉe tio ne koste de reveno al la animala ekzistado, sed per propre homa sinesprimo — je unueco kun la naturo, kun siaj apuduloj kaj kun si mem. Dum 2,5 jarmiloj la homo ŝajne ne tro progresis pri atingo de tiu ĉi celo. »
« Se esplori depresion kaj enuon, oni povas trovi riĉan materialon, pruvantan ke ne ekzistas turmento pli terura ol stato de la homo, kondamnita al nenifarado. Ja nenifarado signifas kompletan impotentecon, en kiu seksa impotenteco konsistigas nur etan parton. Savante sin de tiuj neelteneblaj sentoj, la homo pretas provi iujn ajn rimedojn — de freneza laborego ĝis narkotikoj, krueleco kaj murdo. »
« Estas pruvite ke ni pasigas grandan parton de nia dormo (ĉirkaŭ 25%) en sonĝoj. Ĉe tio individuaj diferencoj konsistas ne en tio, ĉu la homo sonĝas aŭ ne, sed en tio ĉu li memoras ilin post vekiĝo. Estas pruvite ankaŭ ke la homoj kun perturboj je tiu ĉi sfero nemalofte estas ne tute normalaj. »
« Estiĝas demando: kial la cerbo, kiu konsistigas nur 2% de la korpopezo, estas organo (same kiel la koro kaj pulmoj), konservanta sian aktivecon dum la dormo, kvankam la aliaj organoj kaj korpopartoj dum tiu ĉi tempo troviĝas en la stato de kvieto; aŭ, se paroli per lingvo de neŭrofiziologoj, kial la cerbo konsumas 20% de la tuta konsumata volumeno de oksigeno kaj tage kaj nokte. »
« Simpla stimulo elvokas inklinon, tio estas oni povas diri “mi sentas inklinon”, dum la inspira stimulo mobilizas strebon, tio estas tian reagon dum kiu la homo aktive strebas al certa celo. »
« Diferenco tre rimarkeblas ĉe infanoj. Ĝis certa aĝo (ĉirkaŭ la kvina vivojaro) la infanoj estas tiel aktivaj kaj produktemaj, ke ili mem konstante trovas por si “stimulojn”, ili mem ilin “kreas”. Ili povas krei la tutan mondon el paperaj rompaĵoj, lignopecoj, ŝtonetoj, seĝoj kaj iuj ajn aliaj aĵoj. Sed jam en la sesa vivojaro, kiam ilin trafas muelŝtonoj de eduka muelejo, ili komencas adaptiĝi, perdas sian senperecon, iĝas pasivaj kaj bezonas tian stimuladon kiu ebligas al ili reagi pasive. Infano ekzemple deziras havi iun komplikan ludilon, li ricevas ĝin, sed ĝi rapide lin tedas. Mallonge dirite, li traktas la ludilojn same kiel tion faras plenkreskuloj rilate aŭtojn, vestojn kaj seksajn partnerojn. »
« Ekzistas ankaŭ alia grava diferenco inter la simplaj kaj komplikaj stimuloj (incitiloj). La homo, instigata de iu simpla stimulo, spertas miksitan senton de deziro (sopiro, juko), kontentiĝo kaj liberiĝo; kiam venas kontentiĝo “li ne plu bezonas ion”. Rilate la komplikajn stimulojn, ili neniam kaŭzas senton de supersatiĝo, ili neniam povas esti “tro multaj” (kompreneble escepte de fizika laceco). »
« Al la homoj kun malalta spirita nivelo ĉiam helpas “simplaj incitiloj”; ili ĉiam abundas: pri la militoj kaj katastrofoj, incendioj, krimoj oni povas legi en gazetoj, spekti ilin sur ekrano aŭ aŭdi pri ili per radio. Eblas ankaŭ krei analogiajn “incitilojn” por si mem: ja ĉiam troveblas kialo iun malami, iun regi kaj iun damaĝi. »
« Rilate problemon de enuo kaj ekscitiĝo necesas distingi tri kategoriojn de personoj: 1. Homoj kapablaj produktive reagi al stimula incito; ili ne konas enuon. 2. Homoj kiuj konstante bezonas aldonan stimuladon kaj ankaŭ konstantan ŝanĝon de incitiloj; tiuj ĉi homoj estas kondamnitaj al kronika enuo, sed ĉar ili scias kompensi ĝin, ili ĝin ne konscias. 3. Homoj, kiujn ne eblas enigi je a stato de ekscitiĝo per normala incitilo. Tio estas homoj malsanaj; de tempo al tempo ili akre konscias sian mensan staton, sed ofte ili eĉ ne komprenas ke ili estas malsanaj. »
«Sociologoj, esplorintaj grupojn de tiel nomataj partnerŝanĝantoj, eksciis ke antaŭe tiuj homoj estis trafitaj de tia enuo, ke jam nenio helpis al ili (eĉ ne multnombraj televidserioj). Nun ili lernis superi sian depresion helpe de konstanta ŝanĝo de seksaj stimuloj. »
« Speciale danĝera sekvo de “nekompensita enuo” estas perforto kaj detruemo. Plej ofte tio manifestiĝas en pasiva formo: kiam al homo plaĉas ekscii pri krimoj, katastrofoj, spekti kruelajn sangajn scenojn, per kiuj nin “nutras” gazetaro kaj televido. Multaj pro tio kun tioma intereso konsumas tiun informon, ke ĝi tuj estigas ekscitiĝon kaj per tio senigas ilin je enuo. Sed de pasiva plezuro rilate kruelajn scenojn kaj perforton estas nur unu paŝo al multnombraj formoj de aktiva eksitiĝo, atingata koste de sadisma kaj detruema konduto. »
« Estas nature supozi ke la homo, kiu ankoraŭ en malpli alta grado ol ĉimpanzo estas determinita de instinktoj, simple ne postvivus se ĉe li ne evoluus kompensaj kapabloj, plenumantaj funkcion de la instinktoj. Tian kompensan rolon ĉe la homo plenumas karaktero. Kataktero estas specifa strukturo, en kiu estas organizita homa energio, direktita al atingo de starigitaj celoj, per ĝi estas difinata elekto de konduto kongrua al la ĉefaj celoj. »
« Por normala funkciado de la socio ĝiaj membroj devas deziri fari tion, kio necesas al la socio. Tiu procezo de transformiĝo de komuna psika energio je speciala psikosocia energio okazas danke al fenomeno de socia karaktero. »
« Necesas memori, ke kiam ni parolas pri la pasioj, temas ne pri apartaj trajtoj (elementoj), sed pri certa sindromo. Amo, solidareco, justeco kaj raciemo manifestiĝas en konkretaj homoj en diversaj kombinoj kaj proporcioj. Ĉiuj ili estas manifestiĝo de la sama produktiva orientiĝo de la personeco, kiun mi ŝatus nomi “vivstimula sindromo”. Koncerne sadomasoĥismo, detruemo, avideco, envio kaj narcisismo, ili ĉiuj ankaŭ havas komunajn radikojn kaj estas ligitaj kun unu principa orientiĝo de la personeco, kiu nomiĝas “sindromo de malamo de la vivo”. Kie haveblas unu komponanto de la sindromo, troveblas preskaŭ ĉiam ankaŭ la aliaj komponantoj (en diversaj proporcioj). Tio ne signifas ke ĉiu homo nepre estas enkorpigo de unu aŭ la alia sindromo. Tio okazas nur kiel escepto. Efektive averaĝa homo estas miksaĵo de ambaŭ sindromoj. »
« La homon oni povas difini kiel estaĵon, troviĝantan en aktiva serĉado de optimumaj vojoj de sia disvolviĝo, ĉe tio la serĉado nemalofte fiaskas pro manko de favoraj eksteraj kondiĉoj. »
« La mondo ne estas kreita por la homo, inverse la homo estas en ĝin “ĵetita” kaj devigita per siaj racio kaj agado konstrui sian homan mondon, sian patrujon, en kiu li estos feliĉa, ĉar li povos komplete realigi sin. »
« Tamen en ĉiuj tempoj ekzistis profetoj, kiuj klare vidis celojn de individua kaj socia evoluo de la homo. Iliaj “utopioj” estis “utopiaj” ne tiel ke ili estis vanaj revoj; cetere ili “nenie” estis realigitaj, sed “nenie” ne signifas “neniam”. »
« Koncepto de socialismo de Markso nenie ankoraŭ estis efektivigita (kaj certe ne en la “socialismaj landoj”). Markso mem tamen ne konsideris ĝin utopio, ĉar li kredis ke en tiu momento de la historio jam maturiĝis necesaj materialaj premisoj por ĝia realigo. »
« La detrueman homon oni povas nomi pekulo, ĉar detruemo estas peko, sed li ja tamen estas homo. Li ja ne degradis ĝis la stato de animala ekzistado kaj nek gvidas sin per animalaj instinktoj. »
« La homo neniam estas determinita tiom ke en iu periodo de lia vivo estus komplete ekskludenda ebleco de radikala ŝanĝo, kaŭzita de vico da eventoj aŭ travivaĵoj. Lia vivstimula potencialo neniam komplete perdiĝas kaj neniam eblas antaŭdiri, ĉu ĝi manifestiĝos aŭ ne. Jen kial povas okazi vera konvertiĝo (pento). »
« Se ni pli atente rigardos individuan kaj amasan kondutojn, ni trovos ke seksaj bezonoj kaj malsato konsistigas relative etan parton inter la aliaj motivoj de la konduto. Akso de la motiva sfero de la homo estas pasioj — je racia kaj senracia niveloj: bezono je amo, tenero kaj solidareco, je libereco kaj vero, je konservado de honoro kaj konscienco. La homon regas pasioj kiel sopiro de potenco, subigo kaj detruado; malfortecoj kiel narcisismo, avideco, envio kaj vanteco. Tiuj ĉi pasioj trenas lin laŭ la vivo, iĝas kialoj de malkvietoj kaj angoroj; ili nutras ne nur sonĝojn, sed ankaŭ estas fonto kiu nutras ĉiujn religiojn de la mondo, ĉiujn mitojn kaj legendojn, arton kaj literaturon — mallonge dirite, ĉion kio donas al la vivo guston kaj koloron, kio faras ĝin interesa kaj grava, por kio indas vivi. »
« Klopodante forlasi katenojn de trivialeco, la homo serĉas aventurojn, kiuj ebligos al li transpaŝi limojn de simpla ekzistado. Kaj pro tio tiel tentas kaj emociigas perspektivoj de sinesprimo en iu ajn formo: ĉu temas pri bonfaro, terura peko, krea agado aŭ detrua vandalismo. Heroo iĝas tiu, al kiu sufiĉis kuraĝo transpaŝi limon “sen timo kaj duboj”. Filistron oni povas konsideri heroo jam pro tio, ke li provas almenaŭ iel esprimi sin kaj meriti laŭdon. Lin puŝas antaŭen bezono doni sencon al propra vivo kaj laŭ eblecoj de sia kompreno liberigi siajn pasiojn (kvankam ne forlasante limojn de la permesita). »
«Individuo vivas en socio, kiu provizas lin per pretaj modeloj de pensado kaj konduto, tiuj stereotipoj kreas ĉe la homoiluzion de la vivosenco. Tiel ekzemple en nia socio estas konsiderate, ke se homo “memstare provizas al si panon”, nutras la familion, estas bona civitano, konsumanto de varoj kaj amuzaĵoj, do lia vivo plenas je senco. Kaj kvankam tiaj imagoj en konscio de plejparto de la homoj sidas tre forte, ili tamen ne havas por ili veran signifon kaj nek povas kompensi mankon de interna akso. Sugestitaj stereotipoj laŭgrade perdas sian forton kaj ĉiam pli ofte ne funkcias. Pri tio atestas kresko de narkomanio, malkresko de interesoj, de intelekta kaj krea aktiveco de loĝantaro, kaj ankaŭ kresko de krimeco, perforto kaj detruemo. »
« La sango delonge estas konsiderata unu el la tri bazaj substancoj de la viva korpo, dum la aliaj du substancoj estas lakto kaj semo. Semo estas esprimo de la vira forto, lakto estas simbolo de virineco, “patrineco” kaj kreado. En multaj kultoj kaj ritoj lakto kaj semo estis konsiderataj sanktaj. En la sango diferenco inter la vira kaj virina originoj malaperas. En la plej profundaj tavoloj de travivaĵoj la homo per iu magia maniero estas kaptata de la viva forto mem, se li verŝas sangon. »
«Revoluciulon karakterizas ne nur deziro renversi malnovan ordon. Se ene de lia motivo mankas amo al la vivo kaj libereco, tio estas ne revoluciulo, sed simple detrua ribelulo. (Tio koncernas ĉiujn kiuj partoprenante en la vera revolucia movado, estas puŝataj nur de pasio al detruado). »
«Seksa deziro, eĉ se ĝi ne estas akompanata de amo, en iu ajn kazo estas esprimo de la vivo, reciproka ĝojo kaj sinfordono. Diference de ĝi, seksaj agoj, karakterizataj de tio ke unu homo strebas humiligi partneron, suferigi lin, estas perverso kaj ne pro tio, ke tiuj ĉi agoj ne servas al reproduktado, sed pro tio ke anstataŭ impulso de la vivo ili portas impulson de sufokado de la vivo. »
« [...] homo, kiu farante sadismajn agojn atingas seksan ekscitiĝon, nepre estas posedanto de la sadisma karaktero, tio estas li estas vera sadisto, la homo obsedita je pasio regi, turmenti kaj humiligi la aliajn homojn. »
« Unu el la plej disvastiĝintaj manifestiĝoj de neseksa sadismo estas kruela traktado de infanoj. [...] en la plej intensa formo la sadismo manifestiĝas kiam infano ankoraŭ estas sendefenda, sed jam komencas montri sian volon kaj kontraŭas deziron de plenkreskulo komplete subigi lin. »
« Unu el la plej bonaj historiaj ekzemploj de same psika kaj fizika sadismo estis Stalin. Lia konduto estas vera lernilo por esplorado de neseksa sadismo (kiel romanoj de markizo de Sade estis lernolibroj de la seksa sadismo). »
« [...] mi opinias ke kernon de sadismo, propran al ĉiuj ĝiaj manifestiĝoj, konsistigas pasio aŭ sopiro de potenco, absoluta kaj nelimigita potenco super viva estaĵo, ĉu tio estas besto, infano, viro aŭ virino. Igi iun senti doloron aŭ humiligon, kiam li ne povas defendi sin — tio estas manifestiĝo de absoluta dominado (unu el la manifestiĝoj, kvankam ne sola). »
«Sadismo estas unu el eblaj respondoj al demando, kiel iĝi homo (se mankas aliaj manieroj de sinrealigo). Sento de absoluta potenco super alia estaĵo, sento de sia ĉiopovo rilate tiun ĉi estaĵon kreas iluzion de superado de ĉiuj ekzistadaj obstakloj (limaj situacioj), speciale se en reala vivo la homo ne havas ĝojon kaj kreadon. Laŭ sia esenco sadismo ne havas praktikan celon: ĝi estas ne “triviala”, sed “modesta”. Ĝi estas transformado de malforto je iluzio de ĉiopovo. Do tio estas religio de spiritaj kripluloj. »
« Estas multe da homoj, en kies karaktero oni povas trovi sadismajn elementojn, sed kiuj rezulte de fortaj vivstimulaj tendencoj restas ekvilibraj; tiajn homojn ne eblas konsideri sadisma tipo. Nemalofte interna konflikto inter ambaŭ orientiĝoj kaŭzas speciale akran malakcepton de sadismo, formiĝon de “alergia” pozicio kontraŭ ĉiuj specoj de humiligo kaj perforto. »
«Sadisto deziras iĝi mastro de la vivo kaj pro tio por li gravas ke lia viktimo restu viva. Ĝuste tio diferencigas lin de nekrofilia-detruaj homoj. Tiuj ĉi strebas ekstermi sian viktimon, distreti la vivon mem, sadisto ja strebas eksenti sian superecon super la vivo, kiu dependas de li. »
« Alia karaktera trajto de sadisto konsistas je tio ke por li stimulo estas ĉiam nur malforta estaĵo kaj neniam forta. Ekzemple sadisto ne ricevos plezuron se en batalo kontraŭ forta kontraŭulo li vundos malamikon, ĉar tiu situacio ne donos al li senton de supereco super la malamiko. Por la sadisma karaktero estas nur unu fervora pasio kaj unu afero admirinda — potenco. Li adoras la povulon kaj subiĝas al li, kaj samtempe li malestimas la malfortulon, ne kapablan defendi sin, kaj postulas de li absolutan subiĝon. »
« Sadisma karaktero timas ĉion kio estas malfidinda kaj neprognozebla, kio ebligas neatenditaĵojn kiuj postulos de li nekutimajn decidojn kaj agojn. Kaj pro tio li timas la vivon mem. La vivo timigas lin pro tio ke ĝi defaŭlte estas neprognozebla... Ĝi estas bone aranĝita, sed ĝin malfacilas plani, en la vivo klara estas nur unu afero: ke ĉiuj homoj estas mortontaj. La amo ankaŭ estas neprognozebla. Esti amata supozigas eblecon ami: ami sin mem, ami alian, provi elvoki ĉe alia amosenton ktp. Ĉe la vorto “amo” ĉiam supozeblas risko: danĝero esti rifuzita, miskalkuli... Pro tio sadisto kapablas “ami” nur kaze de sia dominado super alia homo, tio estas konante sian potencon super objekto de sia “amo”. »
« Sadisma karaktero ĉiam estas ligita al ksenofobio kaj novfobio — ĉio fremda, nova prezentas certan intereson, sed samtempe elvokas timon, suspekton kaj neadon, ĉar ĝi postulas malkutimajn decidojn, vivajn homajn reagojn. »
« Alia grava elemento de sadismo estas preteco subiĝi kaj malkuraĝo. Tio sonas kiel paradokso, kiam oni diras ke sadisto estas facile subiĝema homo; tamen tiu ĉi fenomeno de la dialektika vidpunkto estas sufiĉe logika. Ja homo iĝas sadisto pro tio ke li sentas sin impotentulo, malkapabla al la vivo. »
« Bezono je subiĝo radikas en masoĥismo. Interligo de sadismo kaj masoĥismo estas evidenta, sed de la vidpunkto de kondutismo ili estas kontraŭoj. Efektive tio estas du malsamaj aspektoj de la sama situacio: sento de ekzistada kaj viva impotenteco. Sadisto kaj masoĥisto same bezonas alian estaĵon, kiu povas, tiel diri, ilin “kompletigi”. Sadisto kompletigas sin mem per alia estaĵo, masoĥisto sin mem faras kompletigaĵo de alia estaĵo. Ambaŭ serĉas simbolajn ligojn, ĉar ĉiu el ili ne havas akson interne de si. Kvankam sadisto ŝajne ne dependas de sia viktimo, efektive li bezonas ĝin; li bezonas ĝin, sed li sentas tiun bezonon je perversa formo. »
« Pro proksima ligo inter sadismo kaj masoĥismo estus pli korekte paroli pri sadisma-masoĥisma karaktero, kvankam estas klare, ke ĉe ĉiu konkreta persono dominanta estas unu aŭ alia aspekto. La sadisma-masoĥisman karakteron oni povus nomi ankaŭ aŭtoritata, se transiri de psikologia karakterizo al la politika, ĉar kutime aŭtoritataj gvidantoj montras trajtojn de sadisma-masoĥisma karaktero: subpremadon de la subuloj kaj humiliĝon antaŭ la superuloj. »
« “Aŭtoritata karaktero” unuafoje iĝis objekto de esplorado en germana eksperimenta esploro en 1936. La esploro montris ke 78% de la respondintoj posedis nek aŭtoritatan, nek kontraŭaŭtoritatan karakteron kaj pro tio kaze de la venko de Hitlero ili ne devus iĝi konvinkitaj faŝistoj, nek kontraŭfaŝistoj. Nur 12% de la demanditoj havis kontraŭaŭtoritatan karakteron kaj estis konvinkitaj kontraŭuloj de naziismo kaj 10% estis agorditaj aŭtoritate kaj povus iĝi fervoraj nazioj. De la unua rigardo tiu ĉi rezulto kongruas al situacio, kiu formiĝis en realo post 1933. »
«Akumulema karaktero povas manifestiĝi rilate aĵojn, pensojn kaj sentojn. Sed troa ordemo faras ĝin senviva. [...] Se li trovas malsufiĉon de pureco, li estas ŝokita, la mondo ŝajnas al li malpura kaj malamikema, kaj li devas tuj ĉion purigi ĝis brilo por restarigi sian ekvilibron. [...] La akumulema homo sentas sin kiel sieĝita fortikaĵo: li ne devas ebligi ke io eliru eksteren, li devas deteni ĉion kio estas ene de la fortikaĵo. [...] Al akumulema persono ofte ŝajnas ke li tute ne havas fortojn, fizikan kaj spiritan energiojn kaj ke tiu rezervo tre rapide elĉerpiĝas, ke ĝi estas ne renovigebla. Tia homo ne komprenas ke ĉiu viva substanco estas konstante renovigata. »
« [pri la akumulema karaktero] Por li morto kaj detruo havas pli da realo ol la vivo kaj kresko. Krea ago por li estas miraklo, pri kiu li aŭdis sed kiun li ne kredas. Liaj plejaj valoroj estas ordo kaj fidindeco. Lia slogano tektsas: “Nenio novas sub la suno”. En la homaj rilatoj li traktas proksimecon kiel minacon: fidindeco estas garantiata nur koste de seniĝo de ĉiuj ligoj kun la homoj. La akumulemulo estas suspektema, li plendas pri “justeco”, kiun li komprenas sufiĉe klare kiel: “La mia estas mia kaj la via estas via”. »
« Kiam mi parolas pri burokrato, mi celas klasikan malnovtipan malvarman indiferentan oficiston, kiu ĉiam abundis en lernejoj, hospitaloj, malliberejoj, transporto kaj poŝto. Granda industrio, kiu ankaŭ estas sufiĉe burokrateca organismo, kreis tamen tute alian tipon de burokrato — rideteman, bonvoleman kaj “kompreneman” (studintan kurson de “homaj rilatoj”). Kialoj de tiuj ĉi ŝanĝoj radikas en la senco mem de la moderna industria mondo: je neceso de dungita laborforto, je deziro eviti iujn ajn komplikaĵojn kaj krei favoran psikologian klimaton en laborejoj ktp. Tio tute ne signifas ke la nova burokrato kaŝas sub bonvolema masko sian sadisman naturon. Li simple sentas sin mem aĵo kaj la aliajn homojn traktas kiel senvivajn aĵojn. Li simple sentas nenion kaj pro tio lin ne eblas akuzi eĉ pri hipokriteco, por tio li estas tro supraĵa. »
« Pro tio sadismo (escepte de specialaj kazoj) povas malaperi nur tiam, kiam estos forigita ebleco de dominado de unu klaso super alia, de unu grupo super alia, apartenanta al rasa, religia aŭ seksa minoritato. Se ne konsideri prahistorian periodon (kaj kelkajn etajn sociajn sistemojn) oni povas aserti ke la mondo ankoraŭ ne konas tian staton. »
« Por socio de kontraŭsadisma tipo personeco de unu sadisto ne estas grava danĝero. Oni konsideros lin malsana. Li neniam estos populara kaj apenaŭ ricevos aliron al socie gravaj pozicioj. »
« [pri Heinrich Himmler] Li apartenis al tiu tipo de la homoj, kiuj subiĝas ne pro tio ke en iu konkreta momento homo timigas ilin, sed pro tio ke en ili mem sidas timo (kaj tio estas timo ne de aŭtoritato, sed de la vivo), kaj pro tio ili eĉ serĉas aŭtoritaton al kiu ili pretas subiĝi, ĉar ili sentas tian bezonon. »
« [...] ĉe Heinrich Himmler (kiel ĉe multaj aliaj) bezono je forta patro estis bazita sur propra senpovo, kiu siavice estis kaŭzita de tio ke la filo tro longe estis infano kaj bezonis patrinan amon, defendon kaj konsolon. Li longe ne deziris iĝi viro, li ŝatis esti infano — malforta, senpova, malmulte iniciatema. Kaj pro tio li serĉas fortan gvidanton, kiu donos al li senton de memfido, ĉar proksimeco al führer kompensis al li mankantajn personajn trajtojn. »
«Heinrich Himmler estis pigra, kiel ofte okazas al “panjaj filetoj”, sian fizikan kaj spiritan pigrecon li provis superi, “ekzercante sian volon”, tamen tiu ĉi ekzerco kutime limiĝis je ellaborado de krueleco kaj senemociemo vide al senhomaj agoj. »
« Ekde la 15-a vivojaro Heinrich Himmler komencis plendi pri digestado, kiu turmentis lin ĝis la vivofino. Konsiderante ĝeneralan bildon de la malsano, verŝajne tio estis ligita al nervoj. »
« [pri Heinrich Himmler] Sed li mem estis tute senvola kaj pro tio ne mirindas ke, konsiderane voloforton kaj firmecon de spirito la ĉefaj meritoj de la homo, li mem neniam akiris ilin. Mankon de la volo li kompensis per subigado de aliaj homoj. »
« [pri Heinrich Himmler] [...] patro iun tempon estis privata instruisto de la princoHeinrich de Bavario kaj poste konservadis kun li tiom proksimajn rilatojn, ke li povis peti la princon aŭspicii sian pli junan filon. Nome omaĝe al la princo la gepatroj nomis la filon Heinrich. »
« [pri Heinrich Himmler dum la Unua mondmilito] Almenaŭ ion li faris: li lernadis la rusan ĉar li planis transloĝiĝi al la Oriento kaj iĝi tie farmisto. Evidente li opiniis ke armeo konkeros iujn orientajn terojn kaj tiam ankaŭ li ricevos ion. [...] Kiam evidentiĝis ke perspektivoj enloĝiĝi en Rusio estas nerealaj, li komencis lerni la hispanan kaj plani farmistan vivon en Sudameriko. »
« [pri Heinrich Himmler] Lia konduto estas tipa por pedanta karaktero. Li lernas la lingvon, sen havi eĉ etan imagon pri praktikaj eblecoj atingi la celon por kiu li lernas la lingvon. Sed finfine la lingvokono neniam malhelpas kaj li ĉiam povas ŝajnigi ke li laboras por longdaŭraj planoj, kvankam efektive li simple flosas laŭ fluo kaj faras ion ajn. »
«Karl Wolf sciigas ke fine de somero 1941 Heinrich Himmler ĉeestis amasan pafekzekuton en Minsko kaj estis grave ŝokita. Sed li diris: “Mi tamen opinias ke ni ĝuste faris, rigardinte ĉion ĉi. Kiu regas la vivon kaj morton, tiu devas scii kiel aspektas la morto. Kaj je kio konsistas laboro de tiuj, kiuj plenumas ordonon pri pafekzekuto”. Multaj el liaj SS-anoj ne eltenis la amasajn pafekzekutojn: iuj svenis, aliaj freneziĝis, la triaj sin mortigis. »
« Estas konata “agrabla” aŭ bonvolema tipo de sadismo, ĉe kiu subigado de alia homo ne celas damaĝi lin. Eble en la karaktero de Heinrich Himmler estis elementoj de la bonvolema sadismo, kiu kreis iluzion de bonkoreco. »
« [pri Heinrich Himmler] La homo, kiu edifis fidelecon, honestecon kaj respondecon rilate sian aferon, montris — laŭe al sia vera karaktero — grandegan perfidemon kaj senrespondecon. Li fuĝis kun falsa pasporto, je suboficira uniformo, forrazinte la lipharojn kaj kovrinte unu okulon per bendo. Kiam oni kaptis lin kaj metis al militkaptitejo, li certe pro sia narcisismo ne povis elteni, ke oni traktis lin same kiel milojn da nekonataj soldatoj. Li postulis ke oni venigu lin al komandanto de la tendaro kaj diris: “Mi estas Heinrich Himmler”. Baldaŭ post tio li rompis per dento kapsulon kun kalia cianido, kiu estis enmuntita je lia artefarita dento. »
« [pri Heinrich Himmler] Tiel finiĝis lia vivocirklo. Li devis atingi absolutan potencon por superi en si senton de malforteco kaj totala viva impotenteco. Post kiam li atingis tiun ĉi celon, li provis kroĉiĝi al tiu ĉi potenco kaj perfidis sian idolon. Kiam li mem okazis en la loko de ordinara soldato en militkaptitejo, li malsukcesis elteni fiaskon kaj transformiĝi je unu el centmiloj, je senpova kaj senrajta sablero... Li decidis ke preferindas morti ol reveni al la stato de la homo sen potenco, do denove iĝi malfortulo. »
«Heinrich Himmler estis absoluta konformisto. Eĉ sadistajn emojn li sciis regi, depende de tio kio profitis lin. Li estis malhonesta kaj malfidela kaj ĉiam mensogis — ne nur al la aliaj, ses ankaŭ al si mem. Iuj ajn virto, kiun li laŭdegis, estis nealirebla por li mem. Li perfidis Hitleron, kvankam li mem elpensis la ĉefan sloganon de SS: “Fideleco estas nia honoro”. Li edifis fortecon, firmecon kaj kuraĝon, dum li mem estis malforta kaj malkuraĝa. La “fidela Heirich” estas komplete falsa bildo. La solan vorton de la vero pri si mem li skribis en letero al la patro dum sia mallonga militservo: “Ne zorgu pri mi, ja mi estas ruza kiel vulpo”. »
« [pri Hitlero en imagita paca tempo] Ĉar li havis sufiĉe malaltan intelektan potencialon kaj tre altan gradon de akurateco, verŝajne li trovus por si lokon en burokrata strukturo. Li povus esti instruisto, poŝtoficisto aŭ kunlaboranto de iu granda entrepreno. »
« Inter ni vivas miloj da Himmleroj. De socia vidpunkto en ordinara vivo ili ne kaŭzas grandan damaĝon, kvankam ne eblas subtaksi nombron de tiuj, kiujn ili damaĝas kaj faras ege malfeliĉaj. Sed kiam fortoj de detruo kaj malamo minacas engluti la tutan socion, tiaj homoj iĝas speciale danĝeraj. Ja ili ĉiam pretas esti por registaro ilo de teruro, turmentoj kaj murdoj. Multaj faras seriozan eraron, opiniante ke potenciala Himmlero videblas de granda distanco. Unu el celoj de la karakterologiaj esploroj ĝuste estas montri ke por ĉiuj, kiuj ne lernis la arton de rekonado de la personeco, potenciala Himmlero aspektas same kiel ĉiuj aliaj. Kaj pro tio necesas lerni legi la libron de karakteroj kaj ne atendi kiam cirkonstancoj ebligos al “monstro” montri sian veran vizaĝon. »
« Tamen la ĉefa patologia faktoro de formiĝo de la personeco de Heinrich Himmler verŝajne estas sufoke fermita atmosfero de la Himmler-familio, en kiu estis nek sincereco, nek varmeco, nek bonkoreco; kie regis leĝobeemo, pedantismo, ŝajna patriotismo kaj karierismaj ambicioj. [...] Himmleroj apartenis al la socia klaso, kiu troviĝis en la plej malsupra ŝtupo de la kaisera sistemo kaj suferis pro malamo, senpovo kaj ĝojomanko. Tio estis grundo, sur kiu kreskis Himmler kaj pro tio ju pli revolucio detruadis lian socian statuson, normojn kaj valorojn de lia rondo, des pli forte kreskis en li kolerego kaj konscia karierismo. »
« Greka vorto nekros signifas kadavro, io morta, malviva kaj loĝantoj de transa mondo. En la latina lingvo nex, necs signifas perfortan morton aŭ murdon. La vorto nekros tute certe rilatas ne al la morto, sed al la morta, mortaĵo kaj murdito (kies morto evidente diferencas de tiu natura). »
«Hans von Hentig skribas ke la celo de la nekrofilia detruemo estas “perforta ĉesigo de vivaj ligoj”. Tiu pasio plej klare manifestiĝas je strebo al dispartigo de la korpoj. »
« Ĉe murdisto-nekrofiliulo la vera motivo estas ne morto de viktimo (kvankam tio certe estas necesa premiso), sed la ago de dispartigo de la korpo. Mi mem en mia klinika praktiko kolektis sufiĉe multe da datumoj, konfirmantaj ke emo al la dispartigo estas sufiĉe karaktera trajto de la nekrofilia personeco. Mi renkontis ekzemple nemalmulte da homoj, ĉe kiuj tiu ĉi emo manifestiĝis je tre milda formo: ili ŝatis pentri sur papero figuron de nuda virino kaj poste forŝiri ĉe la pentraĵobrakojn, krurojn, kapon ktp kaj ludi kun tiuj apartaj korpopartoj. Tia sendanĝera “ludo” efektive plenumadis tre seriozan funkcion, kontentigante la pasion al la dispartigo de la korpoj. Alia disvastiĝinta speco de nekrofilio, kiun mi sukcesis observi, konsistas je tio ke homoj sonĝis certajn partojn de dispartigita korpo, kiuj kuŝis, flugis aŭ malrapide flosis preter ili en fluo de malpura akvo miksita kun sango kaj malpuraĵoj. Se tiaj bildoj ofte aperas en fantazioj kaj sonĝoj, tio estas unu el plej fidindaj simptomoj de la nekrofilia karaktero. »
« Por eviti miskomprenojn mi deziras tuj substreki, ke per mia priskribo de la evoluinta “nekrofilia karaktero” mi tute ne celas ke la homoj divideblas je nekrofiliuloj kaj ne-nekrofiliuloj. La nekrofilia personeco estas ekstrema formo, tio estas karaktero en kiu dominanta trajto estas nekrofilio. En realo multaj homoj estas miksaĵo de nekrofiliaj kaj biofiliaj inklinoj kaj lukto inter ili estas fonto de produktiva evoluo de la personeco. »
« Do nekrofilio en la karakterologia senco difineblas kiel pasia emo al ĉio morta, malsana, putra, putranta; samtempe tio estas pasia deziro transformi ĉion vivan je malviva, pasio al detruado por detruado; ankaŭ escepta intereso pri ĉio pure mekanika (nebiologia). Aldonendas pasio al perforta rompo de naturaj biologiaj ligoj. »
«Nekrofiliulo reale perceptas nur pasintecon, sed ne estantecon kaj nek estontecon. En lia vivo dominas tio kio okazis (tio estas kio jam ne ekzistas, kio mortis): institucioj, leĝoj, posedo, tradicioj, bienoj. Mallonge dirite, aĵoj regas la homon; “havi” dominas super “esti”, posedado — super ekzistado, la morta — super la viva. En persona, filozofia kaj politika konscio de la nekrofiliulo konserviĝas sankta adorado de pasinteco, nenio nova havas valoron, kaj drastaj ŝanĝoj estas konsiderataj krimo kontraŭ “natura” fluo de la aferoj. »
« Kiel montras materialo de klinikaj esploroj, plejparto de la nekrofiliuloj havas emon al odoraĉoj similaj al tiu de “sufokiĝinta” aŭ jam putranta viando. Tio manifestiĝas en du variantoj. La unua konsistas en tio ke la homo malkaŝe ŝatas odorojn de urino, fekaĵoj, stagnantaj kloakaĵoj... kaj kun plezuro vizitas odoraĉajn publikajn necesejojn. Tamen pli disvastiĝinta estas alia varianto de la emo, ĉe kiu deziro ricevi plezuron de odoraĉoj estas repuŝata. Tio kaŭzas specifan reagon, kiun eblas observi: la homo penas forigi ĉiun ajn eblecon de odoraĉo, sed li kondutas tiel eĉ kiam efektive apud li haveblas nenio simila. »
« Tamen iel aŭ tiel ĉiuj nekrofiliuloj reagas al la odoraĉoj. Kiel estis rimarkite, tiu intereso nemalofte manifestiĝas je specifa mimiko, simila al grimaco de “atenta flarado”. Do la nekrofiliulon oni povas rekoni ankaŭ laŭ vizaĝesprimo. Kaj kvankvam tia grimaco ne estas nepra por ĉiuj, sed se ĝi haveblas, tio estas verŝajne la plej fidinda signo de nekrofiliulo. Kaj ekzistas unu plia karaktera trajto de la mimiko: nekrofiliulo praktike ne scias ridi. Lia vizaĝo estas kiel masko. Por li ne alireblas normala, libera, malpeziganta la animonrido, lia rideto estas artefarita, senviva, ĝi pli similas al malestima grimaco. »
«Nekrofiliulon nemalofte perfidas haŭto: ĝia koloro kaj aspekto impresas kiel iu “sekigita”, malviva, “papera” surfaco kaj kiam ni renkontas homon, pri kiu oni dezirus diri ke li havas grizan vizaĝon, ni celas ne ke li ne lavis ĝin, sed tio estas nia percepto de nekrofiliulo... »
« En nia industria mondo ĉie ajn renkontiĝas viroj, kiuj al sia aŭto havas pli tenerajn sentojn ol al la edzino. [...] Kompreneble la aŭton ne eblas nomi objekto de la seksa intereso, sed oni povas aserti ke tio estas objekto de amo: la vivo sen la aŭto ŝajnas al la homo foje oble pli neeltenebla ol la vivo sen edzino. Ĉu tia “amo” al la aŭto ne estas konvinka signo de perverso? »
« [pri emo foti ĉion] [...] fotado transformiĝis je surogato de vida perceptado. [...] Ĉe tio al la fotanto mem sufiĉas ekrigardi kaj ne nepre necesas vidi. [...] la procezo de vidado estas reduktita ĝis ricevado de objekto — foto, kiu poste estos prezentita al konatoj kiel pruvo de tio ke “ĝia posedanto estis tie”. »
« Moderna aermilito sekvas principojn de la nuntempa aŭtomatizita produktado, en kiu laboristoj kaj inĝenieroj estas komplete fremdigitaj de sia laboro. [...] Oni povas diri ke ankaŭ piloto gvidas siajn agojn per tradicioj de militista devo, sento de patriotismo ktp. Sed tamen tio estas ne la ĉefaj motivoj de sendiskuta plenumado de la ordonoj. Pilotoj estas bonege instruitaj teknikaj fakuloj, kiuj por klara kaj senprokrasta plenumo de siaj profesiaj funkcioj tute ne bezonas iun ajn aldonan motivadon. »
« En la milito “utilas” tio kio servas al ekstermado de la malamiko kaj decidojn pri kio tiurilate estas utila ofte oni faras surbaze de sufiĉe proksimumaj datumoj. »
« Certe “normalan” anusa-akumuleman karakteron ne eblas nomi vivoĝoja, sed tamen ĝi ne nepre estas nekrofilia. Freud kaj liaj kunlaborantoj progresis je esplorado de tiu ĉi problemo je unu plia paŝo: ili trovis ke ofte anuslan karakteron (nemalofte, sed ne ĉiam) akompanas sadismo. Tia kombino renkonteblas plej ofte ĉe personoj de ne simple akumulema tipo, sed ĉe tiuj kiujn distingas specifa narcisismo kaj malamikeco al la aliaj. »
« Sed eĉ sadistoj tamen kapablas al kunekzistado: ili strebas regi la aliajn homojn, sed ne ekstermi ilin. Sekva ŝtupo estas jam nekrofilio. La nekrofiliulo havas unu celon — transformi ĉion vivan je malviva materio; li strebas detrui ĉion kaj ĉiujn, inkluzive sin mem; lia malamiko estas la vivo mem. »
« En nenormala evoluo de la personeco videblas jen sinsekvo: “normala” anusa karaktero — sadisma karaktero — nekrofilia karaktero. [...] nekfilion oni povas difini kiel malignan formon de la anusa karaktero. »
« Efektive nova tipo de la homo kaj lia karaktero ne enspaciĝas je la kadro de malnova tipologio: ilin ne eblas kvalifiki je terminoj de orala, anusa aŭ seksorgana karaktero. Mi iam provis trovi por tiu ĉi nova tipo fundamenton en merkatikaj terminoj; tiel mi nomis ĝin “Marketing-Charakter” — merkata personeco. Por la merkata personeco la tuta mondo transformiĝis je objekto de aĉeto-vendo — ne nur la aĵoj, sed ankaŭ la homo mem, lia fizika forto, lerteco, scioj, konoj, opinioj, sentoj kaj eĉ rideto. De historia vidpunkto tia tipo de personeco estas tute nova fenomeno, ĉar tio estas produkto de evoluinta kapitalismo, kie la centran lokon okupas merkato — merkato de konsumvaroj, merkato de servoj kaj merkato de laborforto; principo de tiu ĉi sistemo estas akiro de maksimuma profito per sukcesa komerco kaj interŝanĝo. »
« Koncerne cibernetikan homon, li vivas en tia fremdigita stato, ke li eĉ propran korpon traktas sole kiel ilon (rimedon) por atingi sukceson. Tiu ĉi korpo devas esti juna kaj aspekti sana kaj tiam en labormerkato li ricevos altan pritakson kaj okupos respektivan postenon. »
« Tiun ĉi novan homan tipon interesas finfine ne kadavroj aŭ ekskrementoj; inverse li povas tute malakcepti la kadavrojn kaj havi timon antaŭ ili (kadavrofobio), kiujn li tiom lerte sekcias ke la mortulo ĉe li aspektas pli viva ol dumvive. [...] li transformas ĉion vivan je objektoj, aĵoj, inkluzive sin mem kaj siajn homajn ecojn. [...] tion kio antaŭe ĉe la homo nomiĝis amo kaj tenero, li plejparte fordonas nun al tekniko (maŝinoj, aparatoj). »
« [...] multaj fakuloj asertas ke eblas fari roboton, kiu preskaŭ tute ne diferencos de la homo. Tia atingo apenaŭ mirigis nin pli ol tio ke la homo mem nun ofte aspektas tute kiel roboto. »
« Ĉe esplorado de la karaktero ekstreme fremdiĝinta, de cibernetika homo, en neniu kazo preteratentindas plia grava fakto: skizoidaj aŭ skizofreniaj trajtoj de tiu ĉi homo. La unua kio trafas la okulojn estas verŝajne disŝiriteco de la personeco, malkongrueco de la sentoj, racio kaj volo (nome tiu ĉi disfenditeco iĝis bazo por elekto de la nomo de la malsano: Eugen Bleuler simple uzis grekajn vortojn schizo — fendi, disŝiri kaj phren — psiko, animo). »
« Cibernetika personeco sin gvidas sole per raciaj kategorioj, ĉe tio tian homon oni povas nomi unucerba — homo de unu penso (“unu dimensio”). Lia tuta rilato al la ekstera mondo (kaj al si mem) havas pure racie-esploran karakteron: li deziras scii kiel aperis la aĵoj, kiel ili aspektas interne, kiel ili funkcias kaj ilin regi. »
« Rimarkindas ke ĝuste elstaraj sciencistoj — Einstein, Schrödinger, Heisenberg — apartenas al malplej fremdiĝintaj kaj “unucerbaj” personecoj. Iliaj sciecnaj interesoj neniam havis ion komunan kun skizoidaj inklinoj de la plimulto. Kaj atentindas ankaŭ ke filozofiaj, moralaj kaj religiaj pozicioj kaj valoroj ĉe ĉiu el ili organike interplektiĝis, formante stabilan tutecan strukturon de personeco. Ili montris ke sciencaj vidpunktoj, konceptoj per si mem ne nepre kaŭzas fremdiĝon. Pli probable transformiĝo de sciencaj ideoj al tiuj skizoidaj estas kondiĉita de socia atmosfero. »
« [...] unucerban personecon karakterizas specifa formo de narcisismo, ĉe kiu objekto de intereso (memcelo) iĝas sia propra Mio: sia korpo, kapabloj, lertoj — ĉio kio venigas sukceson. Unucerba personeco tiel forte estas enkorpigita je aŭtomatizita sistemo, ke mekanismoj, kreitaj per la homaj manoj, ankaŭ iĝas objektoj de lia narcisismo (li adoras la maŝinojn kiel sin mem); fakte inter ili formiĝas simbiozaj rilatoj. »
« Alia karaktera trajto de cibernetika personeco estas lia emo al elprovitaj, stereotipaj modeloj de konduto, kio speciale klare manifestiĝas en skizofrenia “sin trudemo” (ripetiĝantaj senintencaj agoj aŭ gestoj). Mirigas simileco de unucerba homo kaj skizofreniulo. Eĉ pli mirindas ke en tiu ĉi tipo de personeco tre fortas elementoj de infana “aŭtismo” (tiu sindromo havas ion komunan kun skizofrenio, kvankam ne komplete koincidas kun ĝi). »
«Margaret Mahler, esplorane infanan skizofrenion, konstatis jenajn trajtojn de aŭtisma sindromo: 1. Perdo de origina kapablo distingi la vivan materion kaj la malvivan — la fenomeno kiun Monakov nomas “protodiakrizo”. 2. Alligiteco al malvivaj objektoj (ekzemple al ludilo aŭ seĝo) kaj samtempa malkapablo havi varmajn sentojn al la homoj, speciale al la patrino... 3. Persista bezono denove kaj denove rigardi esploreme la saman objekton (Kanner nomas tion klasika signo de “infana aŭtismo”). 4. Akra deziro de kvieto (infano kun aŭtisma sindromo demonstracie rifuzas ĉiujn provojn de homaj kontaktoj). 5. Uzado de lingvo (se tiuj infanoj entute parolas) je manipulaj celoj, ne kiel de ilo de interpersonaj ligoj (“infano suferanta je aŭtismo helpe de signaloj kaj gestoj transformas plenkreskulon je aŭtomato por plenumado de siaj deziroj, siaspecan malŝaltilon”...). »
« Mi opinias ke ni plenrajte povas paroli pri “mensmalsana socio” kaj speciale starigi demandon kio okazas al psike plenvalora homo en tia malsana socio. »
« Unuflanke detruemo pli ofte manifestiĝas ĉe homoj (speciale ĉe junularo), kiuj estas ankoraŭ ne komplete subigitaj de la sistemo, nek komplete inkluziviĝis je la socia procezo kaj nek perdis mekanismon de rezistado. »
« [...] ne forgesindas ke aŭtismaj (skizoidaj) kaj neaŭtismaj (neskizoidaj) procezoj ne estas du apartaj kategorioj, ke ili trakteblas kiel du polusoj de la sama kontinuo. Ene de ĝi troviĝas amaso de interaj formoj, kaj la nocioj “aŭtisma” kaj “skizoida” estas du ekstremaj, polusaj, artefaritaj formoj sur tiu ĉi rekto, kiuj fakte en pura formo preskaŭ ne renkonteblas, sed manifestiĝas en formoj, jam kondiĉitaj de sociaj influoj. »
« Mi opinias ke ne ekzistas pli konvena loko sur la tero, kie estus pli da ŝancoj por nova firmigo de la vivo, ol la altevoluinta teknika Usono. Por la usonanoj, kiuj jam ricevis eblecon ĝui fruktojn de nova “paradizo”, espero pri progreso alportanta feliĉon transformiĝis je iluzio. Kiu scias, ĉu eblas ĉi tie fundamentaj ŝanĝoj? Tiel grandegaj fortoj kontraŭas ilin, ke estas malgranda bazo por optimismo. Tamen mi opinias ke ankaŭ por despero mankas kialoj. Ni esperu. »
« De pozicioj de klasika psikanalizoknabo je aĝo de kvin-ses jaroj elektas sian patrinon kiel unuan objekton de siaj seksaj (falusaj) inklinoj (“falusa fazo”). Laŭe al ekzistanta familia situacio, la patro transformiĝas por la infano je rivalo (cetere ortodoksaj psikanalizistoj ege troigis malamon de la filo al la patro). Ja esprimon kiel “Kiam la patro mortos, mi edziĝos al la panjo” tute ne necesas trakti laŭvorte, ĉar en frua infanaĝo ankoraŭ ne ekzistas kompreno de reala morto, ĝi estas imagata simple kiel “foresto”. Krome la ĉefa kialo de profunda malamikeco de la knabo al la patro estas ne en rivaleco kun li, sed en ribelo kontraŭ reprezalia patriarkeca aŭtoritato. Ŝanas al mi ke parto de la propre “Edipa malamo” en detruema karaktero de personeco estas relative malgranda. »
« [pri viroj forte ligitaj al patrino] [...] tiaj homoj estas terure ĵaluzaj (ili deziras konservi sian esceptan pozicion) kaj samtempe ili estas tre malcertaj je si mem kaj angoraj, kiam necesas plenumi konkretan taskon. »
« [...] estas delonge pruvite ke sekslogo estas sufiĉe malstabila kaj ne fiksita strikte je unu objekto; tio kio kapablas fortigi allogecon de konkreta persono kaj fari ĝin longa kaj stabila, estas ligita al la emocia sfero (kaj plej grave — al sento de sia kapablo kontentigi deziron de partnero). Tie kie ligiteco al patrino daŭras ankaŭ post seksa maturiĝo kaj konserviĝas dum la tuta vivo, kialon de tiu ĉi amo necesas serĉi nur en emocia sfero. »
« Surbaze de la sperto de klinika praktiko, mi povas aserti ke ĉe homoj oble pli ofte renkontiĝas timo de detrua povo de la patrino ol timo de punanta patro (aŭ minaco de kastrado). Kreiĝas impreso, ke la minacon venantan de la patro oni povas “forkonduki”, mildigi per obeemo (subiĝemo) dum de detruemo de la patrino mankas saviĝo. Ŝian amon ne eblas ekmeriti, ĉar ŝi starigas neniujn kondiĉojn; sed ankaŭ ŝian malamon ne eblas eviti, ĉar ankaŭ ĝi ne havas “kialojn”. Ŝia amo estas graco, ŝia malamo estas damno, ĉe tio adresito povas ŝanĝi nenion, tio simple ne dependas de li. »
« Biofilio estas pasia amo al la vivo kj al ĉio viva; tio estas deziro asisti disvolviĝon, kreskon kaj disfloron de ĉiuj formoj de la vivo, ĉu tio estas planto, besto aŭ ideo, socia grupo aŭ aparta homo. Homo kun biofilia pozicio prefere faros ion novan ol subtenos aŭ restaŭros ion malnovan. Li pli orientiĝas al ekzistado ol al posedado. Li plenforte estas dotita je kapablo miri kaj pro tio eble li preferas ekvidi ion novan ol konfirmadi kaj pruvadi ion jam delonge konatan. Aventuroj por li pli gravas ol sekureco. De la vidpunkto de perceptado de la ĉirkaŭa medio por li pli gravas vidi tuton ol ĝiajn apartajn erojn, lin pli interesas komplekso ol ĝiaj elementoj. Li strebas kreadi, formi, konstrukcii kaj manifesti sin en la vivo per sia ekzemplo, saĝo kaj amo (ne per forto, detruemo aŭ burokratismo, kiu supozigas traktadon de la homoj kvazaŭ tio estas sensentaj pupoj aŭ simple aĵoj). Li ne reagas al logaĵo de reklamo kaj nek aĉetas novajn aĵojn en buntkoloraj pakaĵoj, li amas la vivon mem en ĉiuj ĝiaj manifestiĝoj, diferencaj de konsumismo. »
« Fundamenta alternativo, kiun trafas ĉiu viva estaĵo, konsistas je diĥotomio: amo al la vivo aŭ amo al la morto. Nekrofilio kreskas tie kaj tiom, kie kaj kiom haltas evoluo de biofilio. La homo denaske estas dotita je kapablo al biofilio, tia estas lia biologia statuso; sed de vidpunkto de psikologio li havas ankaŭ alternativan eblecon, tio estas li povas ĉe certaj kondiĉoj fari elekton sekve de kiu li iĝos nekrofiliulo. »
« Tre gravas kompreni ke komplete nekrofiliaj karakteroj tamen renkonteblas relative malofte. Kaj tiajn homojn necesas trakti kiel grave malsanajn kaj serĉi genetikajn radikojn de tiu ĉi patologio. »
« [pri Hitlero] La ĉefa simbolo de la patrino iĝis por li Germanio mem. Lia fiksiĝo je la patrino (= Germanio) kondiĉis lian malamon al “veneno” (judoj kaj sifiliso), de kiu li devis ĝin savi; tamen en pli profunda nekonscia tavolo de la psiko radikis repuŝita deziro pri detruado de la patrino (= Germanio). Kaj li per siaj agoj pruvis tion kaj realigis tiun ĉi sian deziron — ekde 1942, kiam li jam sciis ke la milito estas malgajnita, kaj ĝis la lasta ordono en 1945 pri kompleta detruado de ĉiuj provincoj, okupitaj de malamiko. »
« Resumante necesas diri ke patrino de Hitlero neniam estis por li objekto de amo kaj tenera alligiteco. Ŝi estis por li simbolo de diino-gardistino, digna je admiro, sed ankaŭ diino de ĥaoso kaj morto. Samtempe ŝi estis objekto de lia sadisma sopiro de potenco kaj dominado, kiu transformiĝadis je furiozo se li en io ajn alfrontis rifuzon. »
« [pri Hitlero] Li sin kaŝis de la vivo, kreinte por si imagon de “pentristo”. Revo iĝi iam granda pentristo anstataŭis por li realon, kaj la fakto ke li neniam serioze laboris por efektivigo de tiu ĉi revo, pruvas ke tiu ĉi ideo estis nura fantazio. »
« [pri Hitlero] [...] li ne nur ne interesiĝis pri lernejaj studobjektoj, sed ĝenerale interesiĝis pri nenio. Li por nenio penis — nek tiam, nek poste (ni renkontos tiun abomenon de laboro ankaŭ en la tempo kiam li studis arkitekturon). Li estis pigra ne pro tio, ke li havis malgrandajn kapablojn, li ne estis ordinara gedonisto, kiu ne havas difinitan vivocelon. Inverse, li havis akran ambicion, sopiron de potenco — tion kio igas la homon agi. Krome li havis grandegajn vivofortojn, iu viva energio tenis lin je konstanta streĉiteco, li ĉiam estis “batalpreta”, kaj stato de trankvila ĝojo estis simple nekonata al li. Tiuj ĉi trajtoj grave diferencas Hitleron de la ĉefa amaso de pigruloj, forlasantaj lernejon. Tiuj el ili kiuj havas la saman ambicion kaj strebas al potenco sen havi iujn ajn seriozajn vivinteresojn, estas vera danĝero por la apuduloj. »
« Se iu opinias ke manko de konstanta laboro formas revoluciulojn, li eraras. Kapablo streĉe labori, sinforgeso, koncentriĝo — jen kio konsistigas la esencon de la vera, evoluinta personeco (inkluzive la personecon de revoluciulo). »
« [pri Hitlero] Ne iĝinte pentristo, li ne plu havis pravigojn. Li alfrontis rifuzon ĝuste en la sfero, kiu, laŭ lia konvinko, promesis al li grandan estontecon. Kaj por li restis nenio alia ol akuzi profesorojn de la Akademio, la socion kaj la tutan mondon. Tiam evidente ekfirmiĝis lia malamo al la vivo. Ĉe tio narcisismo igis lin ĉiam pli kaj pli forturniĝi de realo. »
« En krizaj situacoj plej ofte narcissulo ne kapablas restariĝi post la bato. Ĉar lia interna mondo (subjektiva realo) kaj tiu ekstera (objektiva realo) komplete malkongruas, estiĝas kompleta duiĝo de la personeco, pro kiu li laŭvorte freneziĝas. Foje narcisulo trovas iun azilon en reala vivo. »
« Nemalofte demagogo, troviĝanta rande de psikozo, saviĝas de frenezo per tio ke laŭaspekte “frenezajn” ideojn li prezentas kiel “raciajn”. Kaj ŝajnas ke en politika lukto iuj sin gvidas ne nur per strebo al potenco, sed ankaŭ per neceso saviĝi de frenezo. »
« Finon de la [Unua] mondmilito li perceptis kiel sian personan novan malsukceson: malvenko kaj revolucio. [...] Venko de la revoluciuloj donis al detruemo de Hitlero definitivan kaj senrevenan formon. Revolucio atencis lin mem, ĉiujn liajn valorojn kaj vantajn revojn. Li identigis sin mem kun Germanio. Li sentis sin eĉ pli humiligita pro tio ke inter partoprenintoj de la Munkena puĉo estis judoj, kiujn li jam multajn jarojn konsideris siaj plejaj malamikoj kaj kiuj nun devigis lin amare observi fiaskon de liaj naciismaj, etburĝaj idealoj. De sento de tiom terura humiliĝo eblis liberiĝi nur per fizika ekstermado de ĉiuj, kiujn li konsideris kulpa. »
« [pri Hitlero] Ĉiu fiasko pli profunde vundis lian narcisismon, eĉ pli profunde lin humiligis; kaj je la sama grado je kiu kreskis liaj malsukcesoj, fortiĝis lia venĝaj fantazioj, blinda malamego kaj nekrofilio, kies radikojn necesas serĉi en lia maligna incesta komplekso. Kiam komenciĝis la milito, ŝajnas ke venis fino al liaj malsukcesoj. Sed ne estis tiel, lin atendis nova humiligo: malvenko de la germanaj armeoj kaj venko de revoluciuloj. Sed ĉi-foje Hitlero havis eblecon identigi sian personan humiligon kaj malvenkon kun malvenko kaj humiligo de la tuta socio, nacio ĝenerale: tio helpis al li forgesi sian personan fiaskon. Ĉi-foje ne li estis frakasita kaj humiligita, sed Germanio. Kiam li venĝadis kaj savadis Germanion, li venĝadis sin mem; forviŝante malhonoron de Germanio, li forviŝadis ankaŭ sian propran malhonoron. Nun li ne plu celis iĝi granda pentristo, li havis alian celon — iĝi granda demagogo. »
« Ju pli dubinda iĝadis por Hitlerovenko en la milito, des pli forte en li manifestiĝis detruaj tendencoj. Ĉiu paŝo direkte al malvenko estis akompanata de ĉiam pli novaj sangaj oferoj. Finfine venis tempo ekstermi la germanojn mem. Jam la 27-an de januaro 1942, tio estas pli ol unu jaron antaŭ Stalingrado, Hitlero diris: “Se la germana popolo malpretas batali por sia postvivado, ĝi devas malaperi”. »
«Malvenko kaj morto de Hitlero devis esti akompanataj de la morto de ĉiuj, kiuj ĉirkaŭis lin, de morto de ĉiuj germanoj, kaj se tio estus je lia povo, do ankaŭ de detruo de la tuta mondo. Fono por lia pereo povus esti nur totala detruado. »
«Hitlero sendube malamis la judojn, sed ni ne pekus kontraŭ la vero, dirinte ke samtempe li malamis la germanojn. Li malamis la homaron, malamis la vivon mem. »
« [pri Hitlero] Plia trajto, perfidanta en li nekrofiliulon, estas enuo. Klara manifestiĝo de tiu ĉi karaktera trajto de senviveco estis liaj ĉetablaj konversacioj. »
« Alivorte, farante detruajn ordonojn, Hitlero estis konvinkita ke liaj intencoj estas noblaj kaj ke li simple plenumas sian “devon”. Sed li obstine repuŝadis el sia konscio propran strebon al detruado, evitante per tio neceson alfronti verajn motivojn de siaj agoj. »
« Pli efika maniero de repuŝado estas certaj reagaj formiĝoj. Tiu ĉi fenomeno estas bone konata en klinika praktiko: homo kvazaŭ neas iujn trajtojn de sia karaktero, evoluigante en si rekte inversajn trajtojn. Ekzemplo de reaga formiĝo povas esti vegetarismo de Hitlero. Ne ĉiu vegetarismo plenumas tiun funkcion. Sed ĉe Hitlero tio evidente estis ĝuste tiel, ĉar li ĉesis manĝi viandon post sinmortigo de sia nevinoGeli Raubal, kiu estis lia amatino. Kiel montras lia tuta konduto en tiu periodo, la evento elvokis ĉe li akran kulposenton. [...] Rezigno je viandaj manĝaĵoj estis sendube elaĉeto de la kulpo kaj “pruvo” de lia malkapablo je murdo. Eble tio klarigas ankaŭ lian malŝaton de ĉasado. »
«Hitlero partoprenis neniujn kunpuŝiĝojn kontraŭ politikaj kontraŭuloj antaŭ ol li kaptis la potencon (escepte eble de unu kazo). Li neniam ĉeestis la murdojn aŭ ekzekutojn. »
«Generaloj malsukcesis konvinki Hitleron veturi al la fronto. [...] Kaj tion kaŭzis ne manko de kuraĝo, kiun li montris ankoraŭ dum la Unua mondmilito, nek kompato al la germanaj soldatoj — al ili li havis ne pli da varmaj sentoj ol al iu ajn alia. Mi opinias ke tiu ĉi fobio — timo ekvidi mortajn korpojn — estis defenda reago: efektive li timis konscii propran detruemon. »
« [pri puremo de Hitlero] Tia simptomo en malpeza (Hitlero havis malpezan formon), same kiel en peza formo de konstanta obseda lavado kutime havas la saman funkcion: forviŝi malpuraĵon kaj sangon, kiuj simbole algluiĝas al la manoj (aŭ al la tuta korpo). Ĉe tio trovo de sango kaj malpuraĵo estas repuŝata; konsciata estas nur bezono je “pureco”. »
« [pri Hitlero] Tri aliaj trajtoj de lia karaktero, proksime interligitaj, estis lia narcisismo, fuĝo de realo kaj absoluta manko de kapablo ami, donaci varmecon kaj kunsenti. »
« [...] arkitekturo estis la sola sfero, al kiu Hitlero sentis veran intereson, la sola sfero ekster lia propra personeco, kie li povus efektive vivi. »
« [pri Hitlero] Multaj aŭtoroj asertas ke li estis samseksemulo, sed respektivaj atestoj mankas kaj ŝajnas ke ne estis tiel. Aliflanke nenio konfirmas ke lia seksa vivo estis normala kaj ke li entute ne estis impotentulo. »
« [pri Hitlero] Unuavice necesas rememori pri tio, kion oni kutime nomis lia magnetismo, kies fonto, laŭ opinio de plejparto de la aŭtoroj, estis liaj okuloj. Estas priskribitaj multaj kazoj, kiam homoj, kiuj traktis lin kun antaŭjuĝoj, subite ŝanĝis sian vidpunkton post lia rekta rigardo. [...] Sed ĉiuj atestantoj konsentas ke la okuloj de Hitlero estis malvarmaj — same kiel malvarma estis lia vizaĝesprimo ĝenerale — kaj ke al li estis fremdaj iuj ajn varmaj sentoj. Tiu ĉi trajto povas forpuŝi — kaj ĝi efektive forpuŝadis multajn — sed ĝi povas esti ankaŭ fonto de magnetisma forto. Vizaĝo, esprimanta malvarman kruelecon, elvokas timon. Sed iuj preferas al la timo admiron. Ĉi tie plej konvenas la vorto “tremado”: ĝi absolute prezice transdonas la estiĝantan en tia situacio miksiĝon de la sentoj. La tremado kombinas teruron kaj respektegon. Same duecan signifon havas en la hebrea vorto “noraĥ”. En la judisma tradicio oni markas per ĝi atributon de dio, esprimantan arkaikan pozicion de la konscio, en kiu samtempe ĉeestas teruro kaj admiro — timon de dio. »
«Hitlero havis ankaŭ gravan por demagogo kapablon: simplecon de la parolo. Li neniam ŝarĝis la aŭskultantojn per nuancoj de intelektaj aŭ moralaj rezonoj. Li estis prenanta faktojn, konfirmantajn liajan tezojn, krude metanta ilin unu al alia kaj ricevanta tekston, sufiĉe konvinkan, almenaŭ por homoj ne ŝarĝitaj per kritika kapablo de racio. Krome li estis brila aktoro kaj sciis ekzemple tre precize transdoni mimikon kaj intonacion de plej diversaj tipoj. »
«Hitlero estis plejparte trankvila, ĝentila kaj modera. Eksplodoj de kolerego, kvankam sufiĉe oftaj, estis tamen escepto en lia konduto. Sed ili povis esti tre intensaj. [...] Sed estante intensaj ili tamen tute ne estis nekontroleblaj. Hitlero tre bone sciis kiam venis tempo stimuli emociojn de aŭskultantoj kaj nur tiam li malfermadis digon, kiu detenis lian malamon. »
« Pli rimarkinda kapablo de Hitlero estis lia escepta memorkapablo. [...] Ne mirindas ke liaj generaloj foje estis sincere ŝokitaj de profundeco de liaj scioj, kvankam efektive tio estis nur eco de mekanika memoro. »
«Hitlero efektive povis vigle rezoni kun aspekto de kompetenta homo laŭvorte pri io ajn en la mondo kaj ĉiu kiu legos “Ĉetablajn konversaciojn” povos facile konvinkiĝi je tio. »
« Se provi objektive ekrigardi “Mein Kampf”, ni apenaŭ povos kvalifiki ĝin kiel verkon, faritan de efektive erudicia homo. Tio estas verŝajne inteligente — kaj tre malhoneste — farita propaganda pamfleto. »
« Ĝenerale legado de Hitlero limiĝis evidente je populara literatiuro (inkluzive pamfletojn) en kiu li eltrovadis citaĵojn el pli seriozaj fontoj, ekmemoris ilin kaj reproduktis en ĝusta momento, kreante impreson ke li konas la originajn fontojn. »
« = [pri Hitlero] [...] li havis megalomanion kaj aĉan guston. Kiel rimarkigis Speer, Hitlero preferis la stilon de novbaroko de la 1880-aj — 1890-aj jaroj, speciale en tiu dekadenca formo de ĝia esprimo, kiun ŝatis kaj bonvenigis kaiseroVilhelmo la 2-a. Ne mirindas ke en arkitekturo la gustoj de Hitlero estis same primitivaj, kiel en aliaj sferoj, ja la gusto estas neapartigebla de la karaktero. Hitlero estis kruda, primitiva, sensenta naturo, li estis blinda al ĉio kio ne rekte koncernis lin kaj pro tio li apenaŭ povus havi fajnan guston. »
«Analizo de la karaktero de Hitlero estus nekompleta, se ni preteratentus ke tiu ĉi turmentata de pasiojhomo estis amikema, ĝentila, modera kaj preskaŭ hezitema. Li estis speciale ĝentila rilate la virinojn kaj neniam forgesis sendi al ili florojn kaze de iu solenaĵo. Li prizorgis ilin ĉe la tablo, proponis al ili kukojn kaj teon. Li staris antaŭ ol eksidis liaj sekretariinoj. [...] Tiun ĉi rolon de amikema, bonkora, sentema homo Hitlero sciis ludi tre bone. Kaj ne nur pro tio ke li estis bonega aktoro, sed ankaŭ pro tio ke al li plaĉis la rolo mem. Por li estis grava trompi siajn plej proksimajn apudulojn, kaŝante la profundecon de sia detruemo kaj unuavice trompi sin mem. »
« [pri Hitlero] Li malamis la mezan klason ĉar li devis pruvadi ke li ne apartenas al ĝi. Hitlero estis la homo sen radikoj kaj ne nur pro tio ke li estis aŭstro, ŝajniganta germanon. Li havis radikojn en neniu socia klaso. Li ne estis laboristo, nek burĝo. Li estis solulo en socia, ne nur en psikologia senco. La sola afero kiun li sukcesis trovi en si estis la plej arkaikaj radikoj — radikoj de raso kaj sango. »
«Admiro kiun elvokis ĉe Hitlero supera klaso estas sufiĉe ofta fenomeno. Tia pozicio — kutime profunde repuŝita — renkonteblas ankaŭ ĉe aliaj socialistaj agantoj de tiu periodo, ekzemple ĉe Ramsay MacDonald. Estante devenuloj el malsuperaj tavoloj de la meza klaso, tiuj ĉi homoj je profundo de sia animo revis esti “akceptitaj” en la supera klaso — klaso de industriistoj kaj generaloj. Revoj de Hitlero estis eĉ pli malmodestaj: li deziris igi la potenculojn kundividi kun li potencon kaj eĉ ekstari pli alte ol ili kaj komandi ilin. Hitlero, ribelulo, gvidanto de laborista partio, ŝategis la riĉulojn kaj ilian vivmanieron, malgraŭ paroli kontraŭ ili multajn malplaĉajn vortojn, antaŭ ol li enpotenciĝis. »
« [pri Hitlero] Lia volo estis nematura kaj neformita, kiel ĉe sesjara infano (laŭ preciza rimarko de Speer). Infano, ne scianta kio estas kompromiso, kapricas kaj histerias. Certe oni povas diri ke li tiel montras sian volon. Sed pli korekte estus tamen rigardi tion alie: li blinde sekvas siajn pasiojn sen scii direkti frustriĝon al konvena vojo. »
«Malforteco de la volo de Hitlero manifestiĝis je lia nedecidemo. Multaj el tiuj kiuj observadis lian konduton, atestis ke en situacio, postulanta fari decidon, lin subite ekregadis duboj. Li havis kutimon, propran al multaj homoj kun malforta volo, atendi dum evoluo de la eventoj momenton, kiam jam ne necesos fari decidon, ĉar ĝin trudas cirkonstancoj mem. »
« [pri Hitlero] Aspektas dubinde ke li anticipe pripensadis ideon de konkero de Pollando, ĉar li kun simpatio traktis la reakcian kolonelon Beck, kiu regis la polan registaron. Sed kiam Beck rifuzis relative mildajn postulojn de Hitlero, tiu ekfuriozis kaj komencis altigi streĉitecon je rilatoj kun Pollando. Finfine la sola eliro el la situacio iĝis milito. »
« Krom malforta voloHitlero havis alian trajton, kiu malebligis al liaj kapabloj malfermiĝi plenforte — rompitan senton de realeco. [...] La mondo de fantazioj estis por li pli reala ol la realo mem. [...] La homoj ankaŭ ne estis realaj por li. Li vidis ilin kiel nurajn ilojn. »
« [pri Hitlero] Atesto de la kompleta perdo de la sento de realeco iĝis lia ordono de la 24-a de aprilo 1945 (kiam la tuta scenaro de lia sinmortigo estis jam kreita). Li ordonis “raporti al führer ĉiujn gravajn decidojn tridek ses horojn antaŭ ilia plenumo”. Tio ĉi estis subskribita de li du diurnojn antaŭ la planita morto. »
«Hitlero estis ludanto. Li ludis la vivojn de ĉiuj germanoj, ludis ankaŭ sian propran vivon. Kiam ĉio estis perdita kaj li malgajnis, li ne havis specialajn kialojn domaĝi la okazintan. Li ricevis tion, kion li ĉiam strebis: la potencon kaj kontentigon de sia malamo kaj de sia pasio al detruado. Tiun ĉi plezuron li ne perdis pro la malvenko. La maniulo kaj detruanto ne malgajnis. Kiu efektive malgajnis, tio estis milionoj da homoj — germanoj, reprezentantoj de aliaj nacioj kaj naciaj malplimultoj — por kiuj morto en batalo ofte estis la plej facila formo de sufero. Sed Hitlero ne konis kompaton, do la suferoj de tiuj ĉi homoj alportis al li nek doloron, nek plej etajn konsciencriproĉojn. »
« [pri Hitlero] Oni povas ne senbaze suspekti ĉeeston ĉe li de psikozaj kaj eble skizofreniaj trajtoj. Sed ĉu tio signifas ke Hitlero estis “frenezulo”, ke li suferis pezan psikozon aŭ certan formon de paranojo (kiel oni nemalofte tion opinias)? Respondo al tia demando, mi pensas, devas esti negativa. Malgraŭ ĉiuj nenormalaĵoj, kiuj sendube ĉeestis en lia karaktero, li estis tamen sufiĉe sana homo por agi celkonscie kaj foje sukcese. [...] Mankas duboj ke se Hitlero ekstarus antaŭ juĝejo, eĉ la plej senpartia, oni neniam agnoskus lin jure senrespondeca. Sed kvankam de klinika vidpunkto li ne estis frenezulo, de la vidpunkto de homaj rilatoj li sendube ne estis ankaŭ sana. »
« Mi dezirus atentigi pri populara eraro, kiu malebligas al ni rekoni en nia medio potencialajn führerojn antaŭ ol ili montros sian veran vizaĝon. Ni ial opinias ke malvirta, detruema homo devas esti la diablo mem kaj aspekti kiel diablo. Ni estas konvinkitaj, ke li povas havi neniujn meritojn kaj ke metita sur lin Kain-stampaĵo devas esti evidenta kaj distingebla por ĉiu. Tiaj diablaj naturoj ekzistas, tamen ili estas ege maloftaj. Kiel ni jam havis eblecon vidi, detruema personeco montras al la mondovirton: ĝentilecon, avertemon, amon al familio, amon al infanoj, amon al bestoj. Sed la afero estas eĉ ne en tio. Apenaŭ troveblos homo, tute sena je virtoj aŭ almenaŭ je bonaj intencoj. Tia homo troviĝas rande de frenezo aŭ, kio fakte estas la sama afero, estas “morala kriplulo”. Antaŭ ol ni rezignos je kliŝa imago pri la malvirto, ni ne lernos rekoni realan malbonon. »
«Hitlero ne estis geniulo kaj liaj kapabloj ne estis supernaturaj. Vere unika estis la socia-politika situacio, en kiu li povis atingi tiomajn altecojn. Ne ekskludeblas ke inter ni vivas centoj da potencialaj führeroj, kiuj povos enpotenciĝi, se venos ilia historia horo. »
« Se honeste ekpensi pri la homo kaj lia estonteco, tio estas interesite kaj “respondece”, povos estiĝi nur du tipoj de reagoj: kredo aŭ despero. Racia kredo, same kiel racia dubo, sin bazas sur fundamenta kritika kono de ĉiuj faktoj, kiuj havas signifon por postvivado de la homaro. Bazo de la racia kredo je la homo estas ekzistado de reala beleco de lia savo; bazo de la racia dubo estus konsciado de tio, ke tia ebleco mankas. »
«Optimistoj estas tiuj, kiuj dogme kredas je konstanteco de la “progreso”. Ili alkutimiĝis identigi la homajn atingojn kaj teknikajn atingojn, ili komprenas liberecon de la homo kiel liberecon de senpera devigado, kaj ankaŭ liberecon de konsumanto elektadi varon el la amaso de “konsumvaroj”. Ilin tute ne interesas kategorioj kiel digno kaj honoro, kunlaboreco kaj bonkoreco (kiujn havis prahistoriaj homoj); ilin impresas nur nocioj kiel posedo, persistemo kaj teknikaj atingoj. [...] La optimistoj (almenaŭ en nia tempo) havas sufiĉe bonan vivon kaj ili povas permesi al si lukson esti “optimistoj”. »
« Koncerne “pesimistojn”, ili fakte malmulte diferencas de la optimistoj. Ilia vivo estas same komforta kaj agrabla, kaj la sorto de la homaro ilin same ne interesas. »
« La aŭtoro de tiu ĉi libro staras je pozicioj de la racia kredo je kapablo de la homo liberigi sin de kaptitejo de la iluzioj kaj konvencioj, kiujn li mem kreis por si. Tio estas pozicio de ĉiuj, kiujn ne eblas listigi inter la “optimistoj”, nek inter la “pesimistoj”. Tio estas pozicio de “radikaluloj”, kiuj konservas “racian kredon” je kapablo de la homo preventi tutmondan katastrofon. »
« Kredi signifas kuraĝi, tio signifas kuraĝon pensi la nepenseblan kadre de reala ebleco. Kredo estas ĉiutaga paradoksa espero pri alveno de mesio, sed samtempe tio estas scipovo kaj kuraĝo ne perdi sin kaj nek desperi, se je destinita horo li ne aperos. Tio estas ne pasiva kaj pacienca atendado, sed tute inverse — aktiva serĉado kaj uzado de ĉiu ajn reala ebleco agi. »
« Nuntempe stato de la homaro estas tro serioza por ke ni povus permesi al ni aŭskulti demagogojn (kaj plej malmulte detruemajn demagogojn) aŭ sekvi tiajn gvidantojn, kiuj sin gvidas en la vivo nur per racio, sen partoprenigi la koron, nek la emociojn. Radikala kritika racio estas fruktodona nur tiam, kiam ĝi agas unuece kun la valorega homa doto kies nomo estas amo al la vivo. »