Sonĝointerpretado

El Vikicitaro
Sonĝointerpretado
Sonĝointerpretado
Sonĝointerpretado
Aliaj projektoj
Sonĝointerpretado en Vikipedio
Sonĝointerpretado en Komuneja kategorio

Sonĝointerpretado estas interpretado de la sonĝoj.

Citaĵoj[redakti]

Sigmund Freud[redakti]

Sonĝointerpretado [1899][redakti]

Citaĵo
« [pri sia metodo de la sonĝointerpretado] La unua paŝo al aplikado de tiu ĉi metodo instruas ke atentata objekto devas esti ne la sonĝo en sia tuteco, sed nur apartaj elementoj de ĝia enhavo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Timo, kiun ni sentas en la sonĝo, estas nur false klarigebla per ĝia enhavo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [...] neŭroza timo fontas en seksa vivo kaj laŭas al subpremita nekontentigita libido. Tiu ĉi aserto evidentiĝas prava en praktiko. El ĝi oni povas konkludi, ke la sonĝoj de timo estas sonĝoj kun seksa enhavo: libido en ili transformiĝas je timo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Ĝenerale dirite, ni ne povas trakti la sonĝon de alia homo, se li ne deziras klarigi al ni nekonsciajn pensojn, kaŝitajn malantaŭ la sonĝo [...] »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Por homoj kiuj surportas oficiran uniformon, nudeco ofte estas anstataŭigata per malgrava difekto de la uniformo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Homoj, kiujn hontas la dormanto, plejparte estas fremduloj. Neniam en tiuj tipaj sonĝoj observeblas ke defektoj de la vestoj, kaŭzantaj tian hontosenton, estas rimarkataj de iu aŭ kaŭzas iujn sekvojn. Homoj inverse faras tute indiferentajn vizaĝmienojn aŭ, kiel mi rimarkis en unu tre klara sonĝo, ili surportas kvazaŭ solene orgojlajn maskojn»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [pri sonĝoj en kiuj dormanto estas nuda] [...] en bazo de tia sonĝo kuŝas rememoro de frua infanaĝo [...] Infanoj ofte elmontras ekshibiciajn inklinojn. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Alie statas la afero pri sonĝoj, en kiuj aperas morto de proksima kara homo kaj kiuj kaŭzas dolorigan efikon. Tiuj ĉi sonĝoj signifas tion pri kio parolas ilia enhavo — deziron, ke tiu ĉi persono mortu. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Do multaj, kiuj amas nun siajn gefratojn kaj por kiuj ilia perdo estus tre peza, nekonscie portas en si delonge malicajn dezirojn, kiuj povas manifestiĝi en sonĝoj»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [...] sonĝoj pri morto de gepatroj en granda plimulto koncernas personon de la sama genro kiel la dormanto — do viro plej ofte sonĝas morton de la patro kaj virino — morton de la patrino»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« “Timo de ekzameno” ĉe neŭrozuloj estas subtenata de infana timo. Ni jam forlasis la infanaĝon kaj nin ne plu koncernas la gepatroj, edukistoj kaj instruistoj: senkompata kaŭzoligo de la vivo prenis sur sin nian pluan edukadon, kaj ni sonĝas gimnaziajn aŭ universitatajn ekzamenojn ĉiufoje, kiam ni timas ke ni malsukcesos pri iu afero, ĉar ni kulpas pri io, faris ion malĝuste — ĉiufoje kiam ni sentas sur ni premon de respondeco»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [...] sonĝo pri ekzameno observeblas nur ĉe la homoj, kiuj eltenis tiun ekzamenon kaj neniam ĉe tiuj kiuj fuŝis ĝin. La sonĝoj pri ekzamenoj, kiuj kutime observeblas nur kiam subjekto devos sekvan tagon fari gravan agon aŭ havos eblecon de fuŝo aŭ fiasko, elektas kiel sian materialon iun epizodon el pasinteco, ĉe kiu nia timo evidentiĝis senbaza kaj estis refutita per ege sukcesa rezulto. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [pri sonĝo en kiu la dormanto malfruiĝas al trajno] Tiuj sonĝoj estas konsolo pro sentata dum la dormo timo de morto. “Forveturo” estas unu el la plej ofte uzataj simboloj de la morto. La sonĝo konsolas nin: “Estu trankvila, vi ne mortos (ne foriros)” — same kiel la sonĝo pri ekzamenoj: “Ne timu, vi ne malsukcesos”. Malfacileco de kompreno de ambaŭ tiuj sonĝotipoj klarigeblas ĝuste per tio, ke la sento de timo estas ligita al esprimo de konsolo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Mi atentigas pri tre ofta “transloko de malsupre supren”, kiu observeblas kaze de repuŝado de seksaj elementoj kaj helpe de kiu kaze de histerio povas realiĝi sur diversaj korpopartoj sentoj, rilataj al la seksa sfero. Buŝo, lipoj ofte simbolas vaginon, “seksajn lipojn”, nazopenison, haroj sur la kapo — kreskaĵojn sur la generiloj ktp. Nur unu korpoparto estas ne komparebla — dentoj, kaj ĝuste tiu ĉi trajto donas al ili specialan taŭgecon por bildigo sub influo de repuŝado de la seksaj elementoj. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Homoj, kiuj ofte sonĝas ke ili naĝas, kun plezuro disigas la ondojn ktp, kutime suferis infanaĝe enuresis nocturna kaj reproduktas en la sonĝo agrablan senton , kiun ili jam delonge lernis rezigni. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Ju pli longe oni okupiĝas pri la sonĝointerpretado, des pli konvinkiĝas ke plejparto de la sonĝoj de plenkreskuloj havas en sia bazo seksan karakteron kaj nur esprimas erotikajn dezirojn»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Okazas sonĝoj pri lokoj kaj pejzaĝoj, pri kiuj dormanto mem jam dum la sonĝo asertas kategorie: “Mi iam jam estis tie!” Tiu loko ĉiam estas seksa sfero de la patrino; kaj estas mirinde ke pri neniu loko la homo povas kun tia certeco aserti ke li estis tie kiel pri tiu ĉi. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« En la bazo de plejparto de la sonĝoj, ligitaj kutime al la sento de timo kaj kies enhavo estas marŝado laŭ malvastaj stratoj kaj naĝado en akvo, kuŝas pensoj pri utera vivo, pri estado en la sino de la patrino kaj pri la naskiĝo»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« En la sonĝoj, same kiel en mitologio, eliro de la bebo el fetaj akvoj estas kutime bildigata helpe de rea transformiĝo: eniro de la bebo en akvon; inter multaj aliaj, kiel bonaj ekzemploj servas mitoj pri naskiĝo de Adoniso, Oziriso, Moseo kaj Bakĥo»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Al la sonĝoj pri akuŝo apartenas ankaŭ la sonĝoj pri “saviĝo”. Saviĝo, speciale saviĝo el akvo, egalas al naskiĝo, se ĝin sonĝas virino; ĝi havas tamen alian sencon, se sonĝas viro»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [...] mi listigu la plej ofte uzatajn simbolojn: reĝo kaj reĝino bildigas plejparte gepatrojn de la dormanto; princo kaj princino — lin mem. Ĉiuj longaj aĵoj: bastonoj, promenbastonoj, arboj, ombreloj (analogio kun erekcio!), ĉiuj longaj kaj akraj iloj: tranĉiloj, ponardoj, pikiloj servas por bildigo de la vira seksorgano. Uzata, kvankam malmulte komprenebla ĝia simbolo, estas ankaŭ ungofajlilo. Skatoloj, ladaĵoj, kestoj, ŝrankoj, fornoj laŭas al seksa sfero de la virino. Ĉambroj en la sonĝoj plejparte estas virinoj (germane ili sonas simile Zimmer kaj Frauenzimmer). Nocioj “fermitaj” kaj “malfermitaj” evidente havas la saman rilaton. Sonĝo en kiu dormanto saviĝas tra ĉambraro bildigas bordelon. Ŝtuparoj, supreniro laŭ ili kaj malsupreniro estas simbola bildigo de sekskuniĝo»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Ĉiuj komplikaj maŝinoj kaj aparatoj en la sonĝoj estas plejparte seksaj organoj, en kies bildigo simboleco de la sonĝo ĝenerale estas ege inventema. Egale al ili apartenas multaj pejzaĝoj, speciale tiuj kie haveblas pontojmontoj, superkeskitaj per arbaro»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Parencoj en la sonĝo plejparte ludas rolon de seksorganoj»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Pensoj kaj enhavo de la sonĝo prezentiĝas al ni kiel du bildoj de la sama enhavo en du malsamaj lingvoj aŭ, pli ĝuste dirite, enhavo de la sonĝo prezentiĝas al ni kiel tradukaĵo de la pensoj al alia lingvo, kies signojn kaj regulojn ni devas lerni per komparado de originalo kaj tiu ĉi tradukaĵo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« La sonĝo estas malabunda, malriĉa kaj lakona kompare al volumeno kaj riĉeco de la pensoj»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [...] neniam eblas esti certa ke ni sufiĉe interpretis la sonĝon [...] »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Vortoj ĝenerale tre ofte ludas en la sonĝo rolon de aĵoj kaj spertas la samajn kuniĝojn, intermiksiĝojn, anstataŭadojn kaj ankaŭ densiĝojn kiel imagoj pri la aĵoj. Rezulte de tiaj sonĝoj ni trovas komikajn kaj strangajn vortkombinojn. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Vortkombinoj en la sonĝoj similas al tiuj ĉe paranojo; ili ludas certan rolon ankaŭ je histerio kaj je obsedaj imagoj. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Ni povis rimarki ke elementoj, elstariĝantaj en la sonĝo kiel gravaj ĝiaj elementoj, tute ne ludas la saman rolon en la pensoj, kiuj sin kaŝas malantaŭ la sonĝo. Kaj inverse, tio kio en la pensoj havas precipan signifon, povas esti tute ne esprimita en la sonĝo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Mi jam plurfoje menciis ke ĉiuj sonĝoj senescepte bildigas nepre la dormanton mem. La sonĝo estas tute egoisma. Do kie en enhavo de la sonĝo estas ne mia “mio”, sed alia persono, tie mi havas plenan bazon supozi ke mia “mio” estas kaŝita per identigado malantaŭ tiu ĉi persono. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Se mi dubas malantaŭ kiu persono en la sonĝo mi devas serĉi mian “mion”, mi devas sekvi jenan regulon: persono, kiu spertas en la sonĝo afekcion kiun mi spertas dum la sonĝo, ĉiam kaŝas malantaŭ si mian “mion”. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Malagrablaĵoj ne trovas por si esprimon en la sonĝo; malagrablaĵoj en niaj pensoj estas inkluzivigataj en la sonĝo nur se ĝi cedas sian esprimon al plenumo de deziro»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [...] ĉiu elemento de la sonĝo povas signifi en interpretado sian kontraŭon aŭ sin mem. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Dum interpretado ni devas sekvi jenan regulon: ne indas atenti ŝajnan ligitecon de la sonĝo pro ĝia nekonata deveno; en klara, same kiel en implikita sonĝo necesas sekvi rean vojon al malkovro de ĝia materialo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Dum analizo de la sonĝoj de miaj pacientoj mi kutime tre sukcese faras jenan teston. Kiam sciigita sonĝo ŝajnas al mi unue malmulte komprenebla, mi petas rakontanton ripeti ĝin al mi. Ripetado en tre maloftaj kazoj reproduktas ĝin en la samaj vortoj. La partoj, kiuj akiris ŝanĝitan esprimon, tuj prezentiĝas al mi kiel malfortaj lokoj de maskado de la sonĝo, ili servas al mi same kiel servis al Hagen signoj broditaj sur la vestoj de Sigfrido. Ekde ili povas komenciĝi interpretado de la sonĝo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Laŭ penoj, kun kiuj la sonĝo rezistas malkovradon, mi povas juĝi pri skrupuleco kun kiu ĝi estis maskita. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Dum analizado de la sonĝo mi postulas ke sciiganta ĝin persono rezignus je ĉiuj gradoj de certeco pri ĝusta transdono kaj la plej etan supozon ke io aŭ alio okazis en la sonĝo konsiderus nepridubebla vero»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Ĉio, kio estis perdita el enhavo de la sonĝo pro forgeso, povas esti restarigita per analizo [...] »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Plej malfacilas konvinki novulon pri sonĝointerpretado ke lia laboro ne finiĝas kiam li trovas elĉerpan interpreton de la sonĝo, spritan, koheran kaj klarigantan al li ĉiujn elementojn de ĝia enhavo. La sama sonĝo povas ebligi ankaŭ alian interpreton, kiun li ne sukcesis tuj fari. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Al demando ĉu ĉiu sonĝo povas esti interpretita devas sekvi negativa respondo»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [...] deziro, bildigata en la sonĝo, devas rilati al infanaĝo»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Interpretado de la sonĝoj estas via regia [cara vojo] al kompreno de nekonscia en la spirita vivo»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Mi opinias ke romia imperiestro agis maljuste, ordoninte ekzekuti sian regaton pro tio ke li sonĝis murdi la imperiestron. Li devintus unue scivoli, kion signifas tiu ĉi sonĝo; plej verŝajne ĝia senco prezentiĝus al li tute alie. Kaj eĉ se iu alia sonĝo havus tian kriman intencon, estus tamen konvene ekmemori la vortojn de Platono, ke virta homo limiĝas je tio, ke li nur sonĝas tion kion malvirta homo faras. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Signifo de la sonĝo por aŭguro de estonteco? Pri tio kompreneble eĉ ne parolindas. Anstataŭe oni povus diri: por ekkono de pasinteco. Ĉar la sonĝo ĉiam kaj ĉiusence venas el pasinteco. Tamen ankaŭ kredo je tio ke la sonĝo malkovras al ni estontecon ne estas tute sena je la vero. La sonĝo, bildigante por ni plenumon de deziro, translokas nin al estonteco; sed tiu estonteco, kiu ŝajnas al dormanto estanteco, danke al nedetruebla deziro estas kopio kaj reproduktaĵo de pasinteco, »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Vidu ankaŭ[redakti]