Bovo

El Vikicitaro
Jump to navigation Jump to search
Bovo
Bovo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Bovo en Vikipedio
Commons-logo.svg Bovo en [[:commons:
Category:Cows|Komunejo]]
Commons-logo.svg Bovo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Bovo en Vikivortaro
Citaĵo
« Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Bovo prenita, koko donita kaj -- kvita. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ĉe riĉulo naskos eĉ virbovo. » « Bogatemu to i byk się ocieli. »
— pola proverbo
Citaĵo
« Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« De unu bovo oni du felojn ne deŝiras »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« De pli granda bovo lernas plugi la pli malgranda. » « A bove majore discit arare minor. »
— latina proverbo
Citaĵo
« Nenia peno nek provo donos lakton de bovo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo. »
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

Vidu ankaŭ[redakti]

bovino, bovido