Hebrea lingvo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Hebrea)
Hebrea lingvo
Hebrea lingvo
Hebrea lingvo
Aliaj projektoj
Hebrea lingvo en Vikipedio
Hebrea lingvo en Komuneja kategorio

Hebrea lingvo (hebree: עברית) estas okcidenta semida lingvo el la Afrikazia lingvaro, nome la antikva lingvo de la hebreoj aŭ izraelidoj (kaj ties prauloj) en la Biblio, kvankam la lingvo mem ne estas aludita per la nomo Hebrea en la Tanaĥo. La plej fruaj ekzemploj de verkita pra-hebrea datas el la 10a jarcento a.K.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« ...mi tradukis la Psalmaron ne kiel verkon religian, sed kiel gravegan verkon de la homara literaturo. [1] »
Citaĵo
« Mi faris la tradukon kiel eble zorge, havante antaŭ miaj okuloj krom la hebrea originalo ankaŭ kelkajn naciajn tradukojn. Mi antaŭvidas, ke kelkaj legantoj plendos, ke multajn lokojn en mia traduko de la Psalmoj ili ne komprenas. Tial mi atentigas ilin, ke, se ili volas legi ion "tre facile kompreneblan, ili ne legu la Psalmojn. Mi donas nur tradukon, sed ne komentarion, kaj mi ne povas permesi al mi arbitre ŝanĝi la tekston." »
— L.L. Zamenhof, Antaŭparolo al la Psalmaro [2]

Referencoj

  1. pardonpetante ke li ne estas pastro aŭ specialisto pri religio
  2. citita en "L.L.Zamenhof Originala Verkaro" Ferdinand Hirsch & Sohn Leipzig 1929