Optimismo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Optimisto)
Optimismo
Optimismo
Optimismo
Aliaj projektoj
Optimismo en Vikipedio
Optimismo en Komuneja kategorio
Optimismo en Vikivortaro

Optimismo estas doktrino, laŭ kiu Dio kreis kiel eble plej bonan mondon; tendenco trovi, ke ĉio estas bona en la mondo kaj ĉiam esperi pri sukceso kaj feliĉo.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« La nuntempa homo ŝajnigas kontenton kaj optimismon, sed profunde de la animo li estas malfeliĉa, preskaŭ rande de despero. Li spasme kroĉiĝas al ĉio individua, li deziras esti “ne kiel ĉiuj”, ja mankas pli bona rekomendo por io ajn ol la vortoj “tio estas io specifa”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Malgraŭ ŝajno de optimismo kaj iniciatemo la nuntempa homo estas premita je profunda sento de senpoveco, do li pasive kvazaŭ paralizita renkontas proksimiĝantajn katastrofojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Lola, nun vidu, nur simple disvagis pro feliĉo kaj optimismo tiel, kiel ĉiuj homoj, kiuj sidas sur la bona flanko de vivo, de sano, de sekureco... »
— Louis-Ferdinand CELINE
Citaĵo
« Optimisto estas homo kiu mendas dekduan da ostroj, esperante ke kun la perlo kiun li trovontas li povas pagi. » « Ein Optimist ist ein Mensch, der ein Dutzend Austern bestellt, in der Hoffnung, sie mit der Perle, die er darin findet, bezahlen zu können. »
— Theodor Fontane
Citaĵo
« Ŝanĝo de via sinteno ne ŝanĝos aŭ helpos malkonstrui strukturan maljustecon aŭ la fiaskintan kaj nestabilan ekonomian modelon, kiu servas nur la elitan riĉularon de la mondo, ekspluatante la ceteron de ni, speciale la laboristan klason kaj tiujn, kiuj estas malriĉaj. Laŭ mi pozitiva pensado diable ruinigos vian vivon. "Simple pozitive pensu" estas antaŭaĵo de "la aferoj pliboniĝos," kaj la malfacila realo estas, ke la aferoj nur malpliboniĝados por niaj plej vundeblaj homoj. » « Changing your attitude is not going to change or help to dismantle structural injustice and a failed and unsustainable economic model which serves only the elite rich of this world, and exploits the rest of us, particularly the working class and those living in poverty. As far as I am concerned positive thinking will fucking ruin your life. “Just think positive” is a precursor to “it gets better,” and the hard reality is it is only going to get much, much worse for our most vulnerable. »
— Chloe King, The dangers of radical self-love
Citaĵo
« Pesimisto vidas la dikan fumon, optimisto vidas la transfuman lumon. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Akvo, aero, fajro,...kaj Espero, necesas por la vivo sur la tero. » « Morteza Mirbaghian »