Nasko

El Vikicitaro
(Alidirektita el Naskiĝo)
Nasko
Nasko
Nasko
Aliaj projektoj
Nasko en Vikipedio
Nasko en Komuneja kategorio
Nasko en Vikivortaro

Nasko estas ago de iu, kiu naskas, do eligas el si idon.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La ĉefa trajto de la reakcia seksa politiko estas opinio ke sekseco estas morala nur kiam ĝi servas por infannasko. Ĉio kio malkongruas al la taskoj de infannasko, estas malmorala. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Oni ne naskiĝas per si mem. Oni naskiĝas kun amaso da atendoj, amaso da aliulaj ideoj — kaj vi devas labori tra ĉio ĉi. » « (angle) One isn't born one's self. One is born with a mass of expectations, a mass of other people's ideas — and you have to work through it all. »
— V. S. Naipaul
Citaĵo
« Nenio estas pli malrapida ol la vera naskiĝo de viro. »
— Marguerite Yourcenar
Citaĵo
« Estas tiel dolore eble esti vekita el vizio kiel naskiĝi» « (angle) It is as painful perhaps to be awakened from a vision as to be born. »
— James Joyce, Odiseo
Citaĵo
« Viro naskiĝas sen dentoj, sen haroj kaj sen iluzioj. Kaj li mortas same: sen dentoj, sen haroj kaj sen iluzioj. »
— Alexandre Dumas (patro)
Citaĵo
« Mi ŝajnas esti naskita por ne akcepti aferojn tiel, kiel ili estas donitaj al mi. » « (hispane) Yo parezco haber nacido para no aceptar las cosas tal como me son dadas. »
— Julio Cortázar

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« Al la sonĝoj pri akuŝo apartenas ankaŭ la sonĝoj pri “saviĝo”. Saviĝo, speciale saviĝo el akvo, egalas al naskiĝo, se ĝin sonĝas virino; ĝi havas tamen alian sencon, se sonĝas viro»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« En la bazo de plejparto de la sonĝoj, ligitaj kutime al la sento de timo kaj kies enhavo estas marŝado laŭ malvastaj stratoj kaj naĝado en akvo, kuŝas pensoj pri utera vivo, pri estado en la sino de la patrino kaj pri la naskiĝo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]pa
Citaĵo
« En la sonĝoj, same kiel en mitologio, eliro de la bebo el fetaj akvoj estas kutime bildigata helpe de rea transformiĝo: eniro de la bebo en akvon; inter multaj aliaj, kiel bonaj ekzemploj servas mitoj pri naskiĝo de Adoniso, Oziriso, Moseo kaj Bakĥo»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Al la sonĝoj pri akuŝo apartenas ankaŭ la sonĝoj pri “saviĝo”. Saviĝo, speciale saviĝo el akvo, egalas al naskiĝo, se ĝin sonĝas virino; ĝi havas tamen alian sencon, se sonĝas viro»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Se en momento de tranĉado de la umbilika ŝnuro la bebo povus pensi, ĝi sendube sentus la timon de la morto. Zorgema sorto protektas nin kontraŭ tiu ĉi unua panika timo. Sed ĉe ĉiu sekva paŝo, en ĉiu nova etapo de nia naskiĝo ni ĉiufoje sentas la timon. Ni neniam estas liberaj de du kontraŭluktantaj streboj: unu el ili estas direktita al liberiĝo el la patrina sino, al transiro de besta vivmaniero al la homiĝinta ekzistado; la alia celas revenon al la patrina sino, revenon al la naturo, difiniteco kaj sekureco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉe naskiĝo, la homo (ĉu aparta individuo aŭ la tuta homa gento) eliĝas el la stato de difiniteco, kie ĉio estis tia anticipe difinita kiel instinktoj, kaj eniĝas je la stato de nedifiniteco, nescio kaj sendefendeco. Estas konata nur pasinteco, en estonteco senduba estas nur unu — morto, kiu efektive prezentas en si revenon al pasinteco — al neorganika stato de la materio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Do naskiĝo — en ĝenerale akceptita senco de tiu ĉi vorto — estas nura komenco de la naskiĝo en pli vasta senco. La tuta vivo de individuo estas nenio alia kiel procezo de naskado de sin mem. Fakte ni devus komplete naskiĝi ĝis momento de la morto, sed la sorto de plejparto de la homoj estas tragika: ili mortas sen sukcesi naskiĝi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Naskiĝo de la homo komenciĝis ekde de apero de la unuaj reprezentantoj de la speco homo sapiens, kaj la historio de la homaro estas nenio alia kiel la tuta procezo de tiu ĉi naskiĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Malpli gravan formon de fiksiĝo je la patrino ni trovas en la kazoj, kiam la homo kvazaŭ permesis al si naskiĝi, sed timas fari sekvan paŝon en la procezo de la naskiĝo, timas ke oni forprenos lin de la patrina mamo. La homoj, haltintaj je tiu etapo de la naskiĝo, sentas fortan bezonon ke oni traktu ilin patrinece, ke oni vartu ilin, ke oni patrinece ilin prizorgu; senigitaj je la patrina protekto ili estas ekregataj de la timo kaj necerteco, sed kaze de haveblo — ĉu efektiva aŭ imagita — de la amanta patrino aŭ de iu anstataŭanta ŝin, ili plenas je optimismo kaj aktiveco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La kompleta certeco ekzistas nur rilate tion, ke ni naskiĝis kaj mortos»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Kia naskinto, tiaj naskitoj. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]