Rezigno estas la stato de iu, kiu akceptas sen protesto tion, kio ne povas esti ŝanĝata kaj kiu submetas sin sen plua plendo al la neeviteblaĵo.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
 | | « Dio donu al mi la kuraĝon ne rezigni pri tio, kion mi pensas prava, eĉ se mi pensas, ke ĝi estas senespera. » | | « (angle) God grant me the courage not to give up what I think is right even though I think it is hopeless. » | | — Chester W. Nimitz |
|
|
 | | « Estas malfacile bati homon, kiu neniam rezignas. » | | « (angle) It's hard to beat a person who never gives up. » | | — Babe Ruth |
|
|
 | | « Multaj el la fiaskoj dum la vivo estas de homoj, kiuj ne rimarkis, kiom proksime de sukceso ili rezignis. » | | « (angle) Many of life's failures are people who did not realize how close they were to success when they gave up. » | | — Thomas Edison |
|