Saltu al enhavo

Ŝanco

El Vikicitaro
Ŝanco
Aliaj projektoj
Ŝanco en Vikipedio
Ŝanco en Komuneja kategorio

Ŝanco en matematiko estas la ebleco, ke okazas (favora) evento, kies probablo estas inter nul kaj unu.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kiam oni iam plene eniris la regnon de amo, la mondo -kiom ajn malperfekta ĝi estu- fariĝas riĉa kaj bela, ĝi konsistas nur el ŝancoj por amo. »
— Søren Kierkegaard
Citaĵo
« Dum mia vivo mi dediĉis min al tiu ĉi lukto de la afrika popolo. Mi batalis kontraŭ blankan regadon, kaj mi batalis kontraŭ nigran regadon. Mi ŝategis la idealon de demokrata kaj libera socio, en kiu ĉiuj homoj vivos kune en harmonio kaj kun egalaj ŝancoj. Ĝi estas idealo, por kiu mi esperas vivi. Sed, mia sinjoro, se necesas, ĝi estas idealo por kiu mi pretas morti. » « (angle) During my lifetime I have dedicated myself to this struggle of the African people. I have fought against white domination, and I have fought against black domination. I have cherished the ideal of a democratic and free society in which all persons will live together in harmony and with equal opportunities. It is an ideal which I hope to live for. But, my lord, if needs be, it is an ideal for which I am prepared to die. »
— Nelson Mandela
Citaĵo
« Opinioj ne povas pluvivi, se oni ne havas ŝancon batali por ili. »
— Thomas Mann
Citaĵo
« Kiam oni iam plene eniris la regnon de amo, la mondo - kiom ajn malperfekta - fariĝas riĉa kaj bela, ĝi konsistas nur el ŝancoj por amo. »
— Søren Kierkegaard, La Verkoj de Amo (The Works of Love)
Citaĵo
« Libereco ne nur signifas, ke la individuo havas kaj la ŝancon kaj la ŝarĝon de elekto; ĝi ankaŭ signifas, ke li devas porti la konsekvencojn de siaj agoj.... Libereco kaj respondeco estas nedisigeblaj. »
— Friedrich Hayek
Citaĵo
« Ĉio kion ni diras estas donu ŝancon al paco.[1] » « (angle) All we are saying is give peace a chance. »
— John Lennon
Citaĵo
« La anomalio de milito estas, ke la plej bonaj viroj mortigas sin, dum ruzaj viroj trovas sian ŝancon regi en maniero kontraŭa al justeco»
— Émile Chartier
Citaĵo
« Riĉeco ofte forprenas ŝancojn de viroj kaj ankaŭ malriĉecon. Neniu povas diri al la riĉulo plu strebi, ĉar riĉulo faras la leĝon, kiu sanktigas kaj malplenigas sian propran vivon»
— Seán O'Casey
Citaĵo
« La rekompenco pro laboro bone farita estas la ŝanco fari pli. » « (angle) The reward for work well done is the opportunity to do more. »
— Jonas Salk

Referencoj

  1. Emblemo de la Kampanjo por Nuklea Malarmado, kaj poste la "Paca simbolo" en marŝo de la Rekta Agada Komitato Kontraŭ Nuklea Milito (Direct Action Committee Against Nuclear War), la 4an de aprilo 1958.