« Nia problemo pri edukado kutime suferas pro unuflanka interesiĝo pri la aŭspiciata infano kaj same unuflanka malaltento al la needukiteco de la plenkreska edukisto. Ĉiu finlerninto estas apriore konsiderata esti tute edukita, do plenkreska. »
« ...nian nuntempan pedagogian kaj psikologian ekscitiĝon pri la infano mi suspektas je senhonesta komploto: oni parolas pri la infano, sed evidente supozas la infanon en la plenkreskulo. En la plenkreskulo fiksiĝis nome la infano, eterna infano; io ankoraŭ evoluanta, neniam finita, bezonanta ĉiaman flegadon, atenton kaj edukadon. »
« [pri Disneyland] Tiu ĉi mondo pretendas esti infana por konvinki ke la plenkreskuloj troviĝas en alia loko — en la “reala” mondo — kaj kaŝi ke vera infaneco estas ĉie, speciale inter tiuj plenkreskuloj, kiuj venas ĉi tien por ludimiti infanojn por erarigi sin mem rilate sian propran infanecon. »