Sadismo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Sadisto)
Sadismo
Sadismo
Sadismo
Aliaj projektoj
Sadismo en Vikipedio
Sadismo en Vikivortaro

Sadismo estas psika tendenco akiri ĝuon el suferigodolorigo, ss en seksa rilatado, vs en ĉia rilatado.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Mi proponus nomi la komunan celon de sadismo kaj masoĥismo simbiozo. Simbiozo en psikologia senco de la vorto estas unio de iu persono kun alia persono (aŭ alia ekstera forto), en kiu ĉiu flanko perdas tutecon de sia “mio” tiel ke ambaŭ iĝas tute dependaj unu de la alia. Sadisto same forte bezonas sian objekton kiel masoĥisto la sian. En ambaŭ kazoj propra “mio” malaperas. En unu kazo mi diluiĝas en ekstera forto — kaj mi ne plu ekzstas; en alia — mi diskreskas koste de enkorpigo en min de alia homo, akirante ĉe tio forton kaj certecon, kiuj antaŭe mankis al mi mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Homo ne estas nur sadisto aŭ nur masoĥisto; inter aktiva kaj pasiva flankoj de simbioza komplekso ekzistas konstantaj ŝanceliĝoj kaj ofte malfacilas difini, kiu el tiuj ĉi flankoj agas en tiu ĉi momento, sed en ambaŭ kazoj individueco kaj libereco estas perditaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« […] sadismo kaj detruemo estas ne identaj, kvankam ofte estas interligitaj. Detruema persono strebas al detruado de objekto, do al seniĝo de ĝi; sadisto ja strebas regi la objekton kaj pro tio suferas kaze de ĝia perdo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La impotenteco — se apliki tiun ĉi terminon ne nur al la seksa sfero, sed ankaŭ al ĉiuj sferoj de la homaj eblecoj — kaŭzas sadisman strebon al la dominado. Dum kaj ĉar individuo estas forta, do kapabla realigi siajn eblecojn surbaze de libereco kaj tuteco de sia persono, li ne bezonas dominadon super la aliaj kaj ne strebas al potenco. La potenco estas perverso de forto, same kiel seksa sadismo estas perverso de la seksa amo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Por grandega parto de malsupraj tavoloj de la meza klaso en Germanio kaj en aliaj eŭropaj landoj, sadismo-masoĥisma karaktero estas tipa; kaj, kiel estos montrite, nome en karakteroj de tiu ĉi tipo trovis plej viglan reagon la nazia ideologio. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« En la aŭtoritata filozofio ne ekzistas nocio de egaleco. La homo kun aŭtoritata karaktero povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia profito — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan sencon, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La mondo konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. Sadismo-masoĥismaj streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al dominado aŭ subiĝo; li ne povas senti solidarecon. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas genroraso — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« En “Mein KampfHitlero plurfoje montris sian sadisman strebon al potenco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« […] homo povas provi atingi unuecon kun la mondo helpe de regado super ĝi, transformante la aliajn je parto de si, elirante ekster la limojn de sia individua ekzistado pere de dominado. Komuna por subiĝo kaj dominado estas tio, ke kunaparteno en ambaŭ kazoj montriĝas kiel simbiozo. Ambaŭ partoprenantoj de tiaj rilatoj perdas siajn tutecon kaj liberecon: ili dependas unu de la alia kaj vivas unu danke al alia, kontentigante sian strebon al proksimaj rilatoj, sed suferante pro malsufiĉo de interna forto kaj certeco en si, por akirado de kiuj necesas libereco kaj sendependeco; krome al ili ĉiam minacas konsciatanekonsciata malamikeco, kiu nepre estiĝas ĉe rilatoj de simbiozo. Realigo de la strebo al subiĝado (masoĥisma tendenco) aŭ de strebo al dominado (sadisma tendenco) neniam alportas kontentiĝon… Finfine tiaj streboj kondukas al fiasko»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« Forigu la maskon de edukado kaj antaŭ vi aperos ne natura komunikemo, sed nur perversa, sadisma tavolo de la karaktero»
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]
Citaĵo
« Danke al procezo de forpremado la sekseco ne atingas naturan kontentiĝon kaj pro tio strebas al diversaj anstataŭaĵoj de la kontentigo. Tiel ekzemple sekve de perverso la natura agresemo manifestiĝas forme de kruda sadismo, kiu okupas gravan lokon en la amaspsikologia bazo de la imperiismaj militoj, incitataj de malmultnombra grupo de homoj»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« [pri kombino de religia mistikismo kaj sadisma krueleco] Tiuj kontraŭaj sentoj ŝuldas sian aperon al unusola fonto — nesatigebla nerva strebo, kiu estas kaŭzata de seksa bremsado kaj ne havas eblecon de natura kontentigo. Do tiu ĉi strebo povas realiĝi unuflanke forme de sadismaj muskolaj malŝarĝiĝoj, aliflanke (danke al ekzistantaj kulposentoj) — forme de religia-mistikaj spertoj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Sadismo aperas surbaze de nekontentigitaj orgasmaj logoj. Sur fasado estas skribitaj vortoj kiel “kamaradeco”, “honoro” kaj “propravola disciplino”. Tamen malantaŭ la fasado sin kaŝas nevedebla protesto, depresio sojle de eksplodo, kaŭzitaj de subpremado de ĉiu ajn manifestiĝo de persona vivo kaj speciale de sekseco»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ[redakti]