Informo

El Vikicitaro
Informo
Informo
Informo
Aliaj projektoj
Informo en Vikipedio
Informo en Komunejo
Informo en Komuneja kategorio
Informo en Vikivortaro

Informo estas la signifo aŭ enhavo atribuata al komunikaĵo per la maniero, en kiu ĝi estas interpretata.

Citaĵoj[redakti]

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Ni troviĝas en la mondo, en kiu estas ĉiam pli kaj pli da informoj kaj ĉiam malpli kaj malpli da senco»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Ekrano, kiun kreas la amaskomunikiloj (informo) ĉirkaŭ ni estas la ekrano de kompleta malcerteco. Kaj temas pri la absolute nova malcerteco, ja tiu ĉi malcerteco devenas el ne malsufiĉo de la informo, sed el la informo mem, el ĝia troeco. Malsame ol kutima malcerteco, kiun ĉiam eblis solvi, tiu ĉi malcerteco estas nesolvebla kaj sekve neniam estos forigita. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ambaŭ fenomenoj respondecas unu al alia: nek amasoj havas opinion, nek informo ilin informas, kaj tio kaj alio supernutras unu la alian — rapideco de cirkulado de la informo kreskigas nur pezon de la amasoj, sed tute ne nivelon de ilia konscieco»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Se aliri la opinisondadojn de tiu ĉi vidpunkto, ni ekvidos le ili funkcias rekte kontraŭe al siaj supozataj celoj. Ili funkcias kiel spektaklo de la informo (la informo estas kiel la revolucio: la popolo postulas nur ĝian spektaĵon), do kiel moko pri la informo, sed precipe ili funkcias kiel moko pri la politiko kaj la politika klaso.
Senintenca humuro de la opinisondadoj (kaj malica ĝojo, kiun ni sentas pro tiu “scienca”fantasmo) originas en tio, ke ili neniigas ĉiam politikan konfidon. Kiu ili estas, tiuj homoj, kiu bezonas opinisondadojn por fari decidojn, ĉe kiuj testado anstataŭas strategion»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La ĉefa funkcio de informo estas erarigo»
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« [pri la Golfa milito] Same kiel tiu milito estas ne milito, ankaŭ informoj (pri ĝi) estas ne informoj. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Same kiel ĉe nivelo de la imagoj kaj informoj ne eblas distingo inter la spektakla kaj la simbola, ankaŭ ne eblas distingo inter la krimo kaj puno»
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Elektra lumo estas pura informo. Ĝi estas, tiel diri, komunikilo sen mesaĝo, se nur oni ne uzas ĝin por anonci iun vortan sciigon aŭ nomon. Tiu fakto, karakterizanta ĉiujn komunikilojn, signifas ke “enhavo” de iu ajn komunikilo ĉiam estas alia komunikilo. Enhavo de letero estas parolo, same kiel skriba vorto servas kiel enhavo de presado kaj presado estas enhavo de telegrafo. Se oni demandos: “Kio estas enhavo de parolo?”, al tio necesas respondi: “Tio estas efektiva pensoprocezo, kiu mem estas neparola”. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Vortoj estas siaspeca restarigo de informo, kiu okazas kun alta rapideco kaj povas ampleksi la tutan medion kaj la tutan sperton. Vortoj estas komplikaj sistemoj de metaforoj kaj simboloj, tradukantaj sperton al niaj elparoleblaj aŭ eksporteblaj eksteren sentoj. Danke al tradukado de senpera sensa sperto al voĉaj simboloj, eblas en unu momento veki kaj restarigi el memoro la tutan mondon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ĉe la elektra teknologio homaj taskoj komplete limiĝas je edukado kaj esplorado… tio signifas ke ĉiuj formoj de okupiteco transformiĝas je “pagenda edukado”, kaj ĉiuj formoj de riĉeco kreiĝas per movado de informoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ĝis aperis telegrafo, mesaĝoj ne povis vojaĝi pli rapide ol mesaĝisto. Antaŭe la vojoj kaj skriba vorto estis forte interligitaj. Nur post alveno de telegrafo informo apartiĝis de tiaj firmaj portiloj kiel ŝtono kaj papiruso, grandparte same kiel antaŭe mono apartiĝis de ledo, valorbriko kaj metaloj, iĝinte finfine papera»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Dum laboro anstataŭiĝas per pura cirkulado de informoj, mono kiel rezervejo de laboro fandiĝas kun informaj formoj de kredito kaj kreditkarto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kiam rapidiĝas aŭtomatigo, evidentiĝas ke ŝlosila varo estas informo kaj malmolaj produktoj estas ne pli ol aldonaĵo al cirkulado de la informoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Reklamaj afiŝoj (kaj informoj pri situacio en valorpaperaj merkatoj) estas la fundamento, sur kiu kuŝas la gazetaro»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En iu ajn tia [komerca aŭ burokrata] strukturo tempoj de kresko de nombro de personaro estas ligitaj ne al plenumata laboro, sed al interna komunikado inter ĝiaj membroj. (Alivorte, la komunikilo estas mesaĝo). La leĝo de Parkinson, se transformi ĝin je matematika formo, diras ke la jara tempo de kresko de personaro varios de 5,17% ĝis 6,56%, “sendepende de iuj ajn ŝanĝoj en la kvanto de laboro, kiun necesos fari (se ĝi entute haveblas)”… Kion Parkinson pene kaŝas de si kaj de siaj leganotj, estas la simpla fakto ke en sfero de cirkulado de informoj la ĉefa “laboro kiun necesos fari” estas efektive la cirkulado de informoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La historiisto Daniel Boorstin estas ekstreme ŝokita de tio, ke en nia epoko de la informoj fameco estas determinata de ne tio ke iu ion faris, sed de tio ke li simple estas fama kiel famulo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …hodiaŭ en la elektra epoko homoj kaj psike kaj socie revenis al la nomada stato. Nun tamen tio nomiĝas kolektado kaj pritraktado de la informoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Aŭtomatigo estas la informo kaj ĝi ne nur eliminas laborpostenojn en la mondo de laboro, sed ankaŭ eliminas fakojn en la mondo de edukado»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Ĉar volumeno de alirebla informo kaŭzas ĝian troon kaj maleblecon pritaksi ĝin komplete kaj tute, aperis abismo inter informo kaj scioj, kaj eĉ pli, inter la scioj kaj saĝeco»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ[redakti]