Interŝanĝo

El Vikicitaro
Interŝanĝo
Interŝanĝo
Interŝanĝo
Aliaj projektoj
Interŝanĝo en Vikipedio
Interŝanĝo en Komuneja kategorio
Interŝanĝo en Vikivortaro

Interŝanĝo estas ago de iuj, kiuj interŝanĝis, kaj ties rezulto.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Libereco ne estas interŝanĝo - ĝi estas libereco. »
— André Malraux
Citaĵo
« Valoroj ne estas laŭmodaj eroj, kiuj estas hazarde interŝanĝitaj» « (angle) Values are not trendy items that are casually traded in. »
— Ellen Goodman

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Homoj ne sentas ĉarmecon eĉ de la plej floro, se ĝi estas kampa kaj kostas nenion, ĉar kompare al rozo ĝi ne havas interŝanĝan koston. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« En la kapitalisma socio interŝanĝo transformiĝis en la celo en si mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La interŝanĝo perdis sian racian destinon kiel simpla rimedo por atingi ekonomiajn celojn, ĝi iĝis la celo en si mem, eliris la limojn de ekonomio kaj penetris la aliajn sferojn de la vivo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« …manio de la interŝanĝo venis anstataŭ manio de la posedado. La homo aĉetas aŭtondomon, intencante ĉe la unua ebleco vendi ilin. Tamen pli grava estas ke strebo al la interŝanĝo montriĝas ankaŭ en la sfero de la interpersonaj rilatoj. La amo ofte montriĝas nenio alia ol konvena interŝanĝo inter du homoj, ricevantaj maksimumon de tio, kion ili povas atendi, konsiderante sian prezon en la merkato de la personoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Nekonscio estas la “entombigita”, subpremita kaj senfine disbranĉiĝinta strukturo. Teritorio estas malferma kaj limigita. Nekonscio estas loko de senfina ripetado de subpremado kaj fantasmoj de la subjekto. Teritorio ja estas loko de finita ciklo de parenceco kaj de interŝanĝoj sen la subjekto, sed ankaŭ sen escepto: la ciklo besta kaj planta, ciklo de bono kaj abundo, ciklo de parenceco kaj daŭrigo de la speco, ciklo virina kaj rita — la subjekto mankas, kaj ĉio troviĝas ĉi tie en konstanta interŝanĝo. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Nenio pli similas al tiu ekcirkulado de la ostaĝoj, tiu absoluta formo de la homa konvertebleco, tiu pura formo de la neebla interŝanĝo ol cirkulado de la eŭro- kaj naftodolaroj kaj aliaj flosantaj valutoj, kiuj tiom malteritoriiĝis, estas tiom ekster la limoj de la ora ekvivalento kaj naciaj valutoj, kio efektive ili praktike ne interŝanĝiĝas, sed interverŝiĝas unu en alia en orbita ciklo, enkorpigante abstraktan deliron de la neebla tutmonda interŝanĝo… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Fari interŝanĝon kaj signojn de la interŝanĝo estas la sola vojo eviti la sorton kaj sensencajn signojn. Nenia amomiksturo, neniu defio. Nek pasio, nek tenero. Tiel la vivo protektas sin kontraŭ mortigaj formoj de artefariteco kaj ofereco»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Kiam la sekso kaj amo airas laikan formon de la hejma ekonomio, ili povas iĝi objektoj de la interŝanĝo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La terorismo nenion inventas kaj nenion malkovras. Ĝi simple kondukas ĉion ĝis ekstremo, ĝis paroksismo. Ĝi akrigas certan ordon de la aferoj, certan logikon de perforto kaj malcerteco. La sistemo mem danke al spekulacia vastiĝo de ĉiuj specoj da interŝanĝo, aleatoraj kaj virtualaj formoj, kiuj trudiĝas ĉie, danke al minimumigo de la rezervoj kaj vagantaj kapitaloj, la deviga movebleco kaj akcelo, kaŭzas tion ke la ĉefa principo iĝas la principo de malcerteco, kiu ja spegulas la terorismon en malcerteco de ĉiu pri sia propra sekureco»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]

Vidu ankaŭ[redakti]