Komforto estas ĉio, kio igas la vivadon pli facila, la loĝadon pli oportuna, la hejmon pli ripoziga; ĉio, kio malpliigas penon kaj laciĝon en la ĉiutaga vivo.
« La socio konsolidiĝas antaŭ danĝero kaj degradiĝas en la stato de trankvilo. Psikozoj multiĝas tie, kie regas la paco, higieno kaj komforto. »
« Terapio, ĉu fizika aŭ sociala estas kontraŭincitilo, helpanta konservi ekvilibron de fizikaj organoj, kiu protektas la centran nervan sistemon. Se ĝuo servas kiel kontraŭincitilo (ekzemple sporto, amuziĝo aŭ alkoholo), do komforto estas ekskludo de incitiloj. Ĝuo kaj komforto estas efektive strategioj de subtenado de ekvilibro en la centra nerva sistemo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Mi komprenas bezonon je komforto, profunde kuŝantan en la homo, sed mi ne komprenas kial la vero devas kliniĝi antaŭ tiu bezono. »