Ĵaluzo estas sento de iu, kiu estas ĵaluza, do sentanta doloran maltrankvilon pro la timo pri perdo aŭ difekto de iu sia posedaĵo, kiun oni pro tio fervore prizorgas.
« Karaktera trajto de tia universala pasio kiel la amo estas tio, ke ĝi estas individua kaj ke ĉiu en ĝi trovas nur sin mem. La tento havas dualan karakteron: mi ne povas tenti, se mi jam ne estas tentita, neniu povas tenti min, se li ankoraŭ ne estas tentita. Neniu povas ludi sen alia, tio estas principa regulo. Dume ami mi povas sen reciprokeco. Se mi amas kaj oni ne amas min, tio estas mia problemo. Se mi ne amas vin, tio estas via problemo. Se iu ne plaĉas al mi, tio estas lia problemo. Jen kial ĵaluzo estas natura trajto de la amo dum ĝi fremdas al la tento — la emocia ligo ĉiam estas malcerta dum la pakto pri la signoj estas nediskutebla kaj deviga. Krome tenti iun ne signifas ke oni investas en li aŭ psikologie absorbas, la tento ne konas tiun teritorian ĵaluzon, kiu propras al la amo. »
« Eble la ĵaluzo eĉ antaŭas la amon: origine ĵaluzo estis propra al la grekajdioj, kiuj konis nek la amon, nek sentimentalecon, tamen terure ĵaluzis unu la alian. »