Papero

El Vikicitaro
Papero
Papero
Papero
Aliaj projektoj
Papero en Vikipedio
Papero en Komunejo
Papero en Komuneja kategorio
Papero en Vikivortaro

Papero estas substanco, fabrikata el pastigitaj ĉifonoj aŭ el diversaspecaj vegetalaj fibroj, prezentata sub formo de pli-malpli grandaj folioj k uzata por skribi, presi, paki k.a.

Citaĵo
« Plumo ne sentas, papero silentas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne ĉiu papereto estas banka bileto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ĝis aperis telegrafo, mesaĝoj ne povis vojaĝi pli rapide ol mesaĝisto. Antaŭe la vojoj kaj skriba vorto estis forte interligitaj. Nur post alveno de telegrafo informo apartiĝis de tiaj firmaj portiloj kiel ŝtono kaj papiruso, grandparte same kiel antaŭe mono apartiĝis de ledo, valorbriko kaj metaloj, iĝinte finfine papera. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Nome papero el Ĉinio, laŭgrade kreante al si vojon tra Proksima Oriento al Eŭropo, komencis ekde la 9-a jarcento senhalte akceli edukadon kaj negocon kaj kreis fundamenton de la “Renesanco de la 12-a jarcento”, populariginte gravuraĵojn kaj ebliginte finfine je la 15-a jarcento libroeldonadon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ[redakti]