Unueco

El Vikicitaro
Unueco
Unueco
Unueco
Aliaj projektoj
Unueco en Vikipedio
Unueco en Vikivortaro

Unueco estas eco de tio, kio estas nur unueca; eco de tio, kies ĉiuj partoj harmonie kunligiĝas por samtempa kaj samcela agado.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La amasaj kristaloj mi nomas etajn kruelajn grupojn da homoj, kiuj havas klaran limon, altan stabilecon kaj servas por ekscitado de la amasoj. Gravas ke tiuj grupoj estas tuj videblaj, ĉiun el ili facilas kapti per unu rigardo. La unueco en ili pli gravas ol grandeco… La amasa kristalo estas stabila. Ĝi neniam ŝanĝiĝas je grandeco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La soldatoj kaj monaĥoj estas la plej gravaj formoj de la amasaj kristaloj. Uniformo ĉi tie klarigas, ke la anoj de la grupo-kristalo setliĝas kune: eĉ kiam ili aperas unuope, tamen estas konsciata strikta unueco, al kiu ili apartenas — monaĥejotrupo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kolektivajn unuecojn, konsistantajn ne el homoj kaj tamen perceptatajn kiel la amasoj, mi nomas la amasaj simboloj. Tio estas tiaj unuecoj kiel grajno kaj arbaro, pluvo, sablo, vento, maro kaj fajro. Ĉiu en tiuj ĉi fenomenoj enhavas tre gravajn ecojn de la amaso. Kvankam ĝi konsistas ne el homoj, sed ĝi similas al la amaso kaj simbole anstataŭigas ĝin en mitoj kaj sonĝoj, paroladoj kaj kantoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La amasaj kristaloj kaj la amaso en la nuntempa senco de la vorto devenas de iu origina unueco, kie ili ankoraŭ koincidis — de la grego. Ĉe malgrandaj triboj, migrantaj je grupoj po dek — dudek homoj, tio estas disvastiĝinta formo de la komuna ekscitiĝo. Por la grego estas karaktera neebleco de la kresko. Ĉirkaŭ ĝi estas malpleno, eblas aliĝi al neniu. La grego estas la grupo da ekscitiĝintaj homoj, sopirantaj ke ili multiĝu»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En la grego, kiu de tempo al tempo elkreskas la grupo kaj plej trafe esprimas senton de ĝia unueco, aparta homo neniam malaperas komplete kiel tio okazas al la nuntempaj homoj en iu ajn amaso. Li ĉiam — iel ajn formiĝu konfiguracio de la grego, en dancojmarŝoj — troviĝas rande. Li estas ene kaj samtempe rande, rande kaj samtempe ene. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la nacioj kaj iliaj reprezentantoj] La unueco, al kiu li vere sentas sin ligita, estas ĉiam amasoamasa simbolo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La nacia unueco de Svislando estas nediskutebla. Patriotismo de la svisoj estas pli forta ol ĉe multaj popoloj, parolantaj en unu lingvo… Cetere ili havas la komunan amasan simbolon, ĉiam starantan antaŭ la okuloj kaj neŝancileblan kiel neniu alia el la naciaj simboloj: la montoj… En siaj pintoj disigitaj unu de la alia, malsupre la montoj konsistigas unuecan grandegan korpon. Ili estas unu korpo, kaj tiu ĉi korpo estas la lando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Unueco donas forton» « L'union fait la force. »
— Francaj proverboj
Citaĵo
« Iam Ameriko havos voĉon de la kontinento, voĉon de unuiĝinta popolo. Voĉo respektata kaj aŭdata ĉar ĝi estos la voĉo de popoloj posedantaj sian propran destinon» « (hispane) Algún día América tendrá una voz de continente, una voz de pueblo unido. Una voz que sea respetada y oída porque será la voz de pueblos dueños de su propio destino. »
— Salvador Allende
Citaĵo
« Obstino unuigita al forto preskaŭ ĉiam produktas maljustecon, perforton kaj tiranecon»
— Isabelle de Montolieu

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: