« …psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
« [pri psikanalizo] Freuda malkovro de la metodo de liberaj asocioj celis kompreni, kio okazas profunde de via persono, malkovri kio vi estas efektive. La nuna konversacio kun afabla aŭskultanto havas kontraŭan, kvankam malkaŝe ne anoncitan celon: ĝi devas igi la homonforgesi kio li estas (se li ankoraŭ havas ian memoron), liberiĝi je iu ajn streĉiĝo, kaj samtempe de iu ajn sento de memeco. »
« La resto iĝis hodiaŭ signifa elemento. Nome sur la resto baziĝas nova difinaro. Venis la fino al la memfida logiko de diferencigaj opozicioj, kie malforta elemento ludis rolon de la resta elemento. Hodiaŭ ĉio invertiĝas. Psikanalizo mem estas la unua granda teoriigo de la restoj (misparoloj, sonĝoj kto). Nin gvidas jam ne politikaekonomio de la produktado, sed la ekonomia politiko de reproduktado, recirkulado — ĉio kio ligiĝas al ekologio kaj poluado de la medio — la politika ekonomio de la restaĵoj. »
« Psikanalizo starigis en la ĉefan lokon unu aspekton de nia vivo kaj kaŝis de ni la alian. Ĝi trotaksis unu el niaj naskiĝoj, biologian kaj genran, sed forgesigis alian, iniciacian naskiĝon. Ĝi forgesis ke krom du estaĵoj, kiuj difinas nian biologian naskiĝon, ĉiam apudas ankaŭ aliaj, tiuj kiuj nin tentas (ili povas esti la samaj), kaj certagrade ili estas niaj iniciaciaj gepatroj. »
« Se psikanalizo (la Leĝo, la Patro ktp) estas tio, kio elŝiras vin el la sinkreta deziro de la Patrino por fordoni vin al la povo de nia propra deziro, do la tento estas tio, kio elŝiras vin el nia propra deziro por fordoni vin al la povo de la mondo. »
« …la nuntempa analizo jam delonge rivelis mankojn de la determinisma klarigo de la mondo kaj naskis aleatoran mondon danke al objektiva kaŭzeco, do ĝi ĉion traktas de la vidpunkto de hazardeco kaj samtempe ĝi vekis atenton al aliaj tipoj de ligo — ne kaŭzaj kaj pli kaŝitaj (ekzemple psikanalizo kaj ĝia traktado de nekonscio forigis hazardecon de misparolo, eraro, sonĝo, frenezo). »