Pruvo

El Vikicitaro
Pruvo
Aliaj projektoj
Pruvo en Vikipedio
Pruvo en Komuneja kategorio
Pruvo en Vikivortaro

Pruvo estas argumento aŭ fakto, per kiu oni povas montri la verecon de io.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Estis pli facile koni ĝin ol klarigi kial mi scias ĝin. Se oni petus vin pruvi, ke du kaj du estas kvar, eble vi trovos iun malfacilaĵon, kaj tamen vi tute certas pri la fakto. » « (angle) It was easier to know it than to explain why I know it. If you were asked to prove that two and two made four, you might find some difficulty, and yet you are quite sure of the fact. »
— Arthur Conan Doyle, A Study in Scarlet
Citaĵo
« Homoj preskaŭ nefleksieble alvenas al siaj kredoj ne surbaze de pruvo sed surbaze de tio, kion ili trovas alloga. »
— Blaise Pascal
Citaĵo
« La plej alta pruvo de virto estas posedi senliman potencon sen trouzi ĝin. » « (angle) The highest proof of virtue is to possess boundless power without abusing it. »
— Thomas Babington Macaulay
Citaĵo
« La plej bona pruvo de saĝeco estas konstanta bonhumoro»
— Michel de Montaigne
Citaĵo
« Mi kredas je pruvoj. Mi kredas je observado, mezurado kaj rezonado, konfirmitaj de sendependaj observantoj. Mi kredos je io ajn, kiom ajn stranga kaj ridinda ĝi estu, se estas pruvoj pri tio. Ju pli stranga kaj pli ridinda ĝi estas, tamen des pli fortika kaj pli solida la indico devos esti. » « (angle) I believe in evidence. I believe in observation, measurement, and reasoning, confirmed by independent observers. I'll believe anything, no matter how wild and ridiculous, if there is evidence for it. The wilder and more ridiculous something is, however, the firmer and more solid the evidence will have to be. »
— Isaac Asimov
Citaĵo
« Neniu pli malgaja pruvo povas esti donita de viro kun sia propra malgrandeco ol nekredemo al grandaj homoj. »
— Thomas Carlyle
Citaĵo
« Ni pruvas tion, kion ni volas pruvi, kaj la vera malfacilaĵo estas scii, kion ni volas pruvi. »
— Émile Chartier
Citaĵo
« Por ke unu homo amu alian: tio estas eble la plej malfacila el ĉiuj niaj taskoj, la fina, la lasta provo kaj pruvo, la laboro por kiu ĉiuj aliaj laboroj estas nur preparo»
— Rainer Maria Rilke

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Komparo ne estas pruvo. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]