Mensa sano

El Vikicitaro
Mensa sano
Mensa sano
Mensa sano
Aliaj projektoj
Mensa sano en Vikipedio
Mensa sano en Komuneja kategorio

Mensa sano estas nivelo de psikologia bonfarto, aŭ foresto de mensa malsano; ĝi estas la psikologia stato de iu kiu estas funkcianta je kontentiga nivelo de emocia kaj konduta alĝustigo.

Citaĵoj[redakti]

Viktor Frankl[redakti]

Citaĵo
« Mensa sano aŭ mensa malsano de “posedanto” de iu mondrigardo ne pruvas kaj nek malpruvas spiritan verecon aŭ spiritan erarecon de la mondrigardo. Ĉar du oble du estas kvar eĉ se tiu ĉi vero venas de skizofreniulo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« [...] celo de psikoterapio estas mensa sano, celo de religiosavo de la animo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« […] mezurilo de la psika sano estas ne individua adaptiĝo al respektiva socia ordo, sed iu ĝenerala kriterio, valida por ĉiuj homoj — kontentiga solvo de la problemo de la homa ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Sed kiu ajn estus responda reago, aserto ke la homo povas vivi en preskaŭ ĉiuj kondiĉoj veras nur parte; al ĝi necesas aldono: se la homo vivas en kondiĉoj, kontraŭaj al lia naturo, al ĉefaj postuloj de lia evoluo kaj psika sano, li ne povas ne reagi al ili; li devas aŭ degradi kaj perei, aŭ krei kondiĉojn pli konvenajn al lia bezonoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Interalie oni povas rimarkigi, ke la efektiva problemo de la psika vivo konsistas ne tiom en kial iuj homoj iĝas psikaj malsanuloj, kiom en kial plejmulto sukcesas eviti tion. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Bezono de unuiĝo kun aliaj vivaĵoj, kunaparteno al ili estas grava bezono, de kies kontentiĝo dependas psika sano de la homo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉar kaze de manko de la sento Mi ne eblas konservi psikan sanon, la homo devas fari preskaŭ ion ajn nur por akiri tiun ĉi senton. Nome tiu ĉi bezono kaŝiĝas malantaŭ pasia strebo atingi socian pozicion kaj samtempe ne diferenciĝi de la aliaj, ĉe tio foje ĝi estas eĉ pli forta ol la bezono je fizika postvivado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankau[redakti]