Saltu al enhavo

Obeo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Obeado)
Obeo
Obeo
Obeo
Aliaj projektoj
Obeo en Vikipedio
Obeo en Komuneja kategorio
Obeo en Vikivortaro

Obeo estas plenumo de ies voloordono.

Citaĵoj

[redakti]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« Ne forgesu ke la homo ŝatas subiĝi, li serĉas ĉiam sur kio apogi sin, malantaŭ kio kaŝi sin, en li mankas fiera memstareco de ĉasbesto» « Не забывайте, что человек любит подчиняться, он ищет всегда к чему-нибудь прислониться, за что-нибудь спрятаться, в нем нет гордой самобытности хищного зверя. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Subigo de persono al la socio, popolo, homaro, ideo estas daŭrigo de la homaj oferoj, buĉofero de ŝafo por pacigo de dio, krucumado de senkulpulo por la kulpuloj» « Подчинение личности обществу, народу, человечеству, идее — продолжение человеческих жертвоприношений, заклание агнца для примирения бога, распятие невинного за виновных. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]

Eric Hoffer

[redakti]
Citaĵo
« Tie, kie la gvidanto povas postuli blindan obeon kiel ekzemple en la amasa movado — li povas agadi laŭ senerara teorio, ke ĉiuj homoj estas malkuraĝuloj kaj traktante ilin laŭe li ricevos necesan por li rezulton. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homo obeema kaj subiĝema. Novkonvertitaj kristanoj, atakintaj la universitaton en Aleksandrio kaj linĉintaj tie profesorojn, suspektitajn pri herezo, estis obeemaj anoj de la unueca eklezio. Komunisto — aktiva partoprenanto de strataj tumultoj — estas servila ano de la partio. Japanaj kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la mondo. Ĉe ni, en Usono, dunganto ofte trovas en fanatikulo-rasisto, inklina al amasa perforto, obeeman kaj kvietan laboriston, en armeo tia homo estas speciale disciplinema soldato»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« [pri la fina fazo de la amasa movado] La “homoj de la vorto” kaj fanatikuloj — partoprenantoj de la movado de la frua periodo — estas kanonizataj. Kaj kvankam ŝtalaj manoj de devigado senteblas ĉie kaj en ĉio: oni akcentas obeemon je disciplino, piaj frazoj kaj arda propagando donas al la devigado ŝajnecon de konvinkado, kaj al kutimo — ŝajnecon de volonteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« [pri la fina fazo de la amasa movado] Koncerne la malkontentulojn, do la movado en tiu ĉi etapo zorgas pri ili, sed ne por uzi ilian malkontenton en la morta lukto kontraŭ nuntempo, sed por pacigi ilin kun nuntempo kaj fari ilin paciencaj kaj obeemaj. La movado proponas al la malkontentuloj esperon pri fora estonteco, revon-fantomon. Tiel fine de sia aktiva periodo la movado transformiĝas je ilo de la potenco por prosperuloj unuflanke kaj je opio por la popolo aliflanke. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La anarkiistoj ne agnoskas partian disciplinon; ili obeeme ne sekvas “estrojn”. »
— Eric HofferVortoj de Kamarado E. Lanti

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Necesas distingi la "statikan" kaj "dinamikan" adaptiĝon. La statika ni nomas tiun adaptiĝon, ĉe kiu karaktero de la homo restas senŝanĝa kaj nur manifestiĝas iuj novaj kutimoj, ekzemple transiro de la ĉina manĝmaniero per bastonetoj al la eŭropa — per forko kaj tranĉilo… Ekzemplo de la dinamika adaptiĝo povas esti kiam infano subiĝas al severa, rigora patro; li tro timas la patron por konduti alie kaj iĝas “obeema”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La germanoj estas mirinde obeemaj. Ili uzas filozofiajn meditojn por pruvi la plej nefilozofian aferon en la mondo: adoradon de la povo kaj timon, transformiĝantan la adoradon je fascino»
— Madamo de Staël

Vidu ankaŭ

[redakti]