« Posedo estas zorgigo kaj fiero de la subjekto, sed ne de la objekto, kiu ne interesiĝas pri tio, same kiel pri sia liberiĝo. La objekto volas nur tenti — tiel ĝi priludas sian mutecon, kiel ŝtonoj priludas sian indiferentecon, kiel la virinoj ludas per sia rigardo, kaj ĝi ĉiam gajnas. »
« Ĉar la produktiloj estas la kolektiva verko de la homaro, la produkto estu la kolektiva propraĵo de la homaro. Individua proprigo estas nek justa nek utila. Ĉio apartenas al ĉiu. Ĉiuj aferoj estas por ĉiuj homoj, ĉar ĉiuj bezonas ilin, ĉar ĉiuj laboris laŭ sia forto por produkti ilin, kaj ĉar ne eblas taksi ĉies parton de la produktado de la riĉeco de la mondo. »
«Manio de akumulado kaj posedado efektive iĝis signo de la plej postrestinta parto de la loĝantaro — de la malsupraj tavoloj de la meza klaso; ĉe tio trovi ĝin en Eŭropo estas oble pli facile ol en Usono. »
« [pri la unua duono de la 20-a jarcento] Fortiĝo de la rolo de gigantaj entreprenoj estis akompanata de plia ekstreme grava progresanta procezo: la administrado ĉiam pli apartiĝis de la posedado […] en grandaj, do plej influaj kompanioj videblas preskaŭ kompleta apartiĝo de la akcia posedaĵo de la administrado […] Ju pli granda estas kompanio, des malpli granda estas parto de la akcioj, posedata de la administracio […] »
« Ĉe antaŭa pozicio ekzistis certa sento de amanta posedo, liginta la homon kun lia posedaĵo. Ĝi ĉiam pli plaĉis al li. Li fieris pri ĝi. Li tutforte zorgis pri ĝi kaj por li estis malfacile kiam finfine necesis disiĝi kun tiu ĉi posedaĵo pro tio, ke ne eblis plu uzi ĝin. En nia tempo de tiu sento de la posedo restis malmulto. La homo ŝatas novecon de la aĉetita aĵo, sed li pretas ŝanĝi ĝin kaze de apero de io pli nova. »
« […] manio de la interŝanĝo venis anstataŭ manio de la posedado. La homo aĉetas aŭton aŭ domon, intencante ĉe la unua ebleco vendi ilin. Tamen pli grava estas ke strebo al la interŝanĝo montriĝas ankaŭ en la sfero de la interpersonaj rilatoj. La amo ofte montriĝas nenio alia ol konvena interŝanĝo inter du homoj, ricevantaj maksimumon de tio, kion ili povas atendi, konsiderante sian prezon en la merkato de la personoj. »
« [Pensoj de Markso pri “kruda komunismo”] Tio iĝas speciale klara ĉe analizado fare de li de la tiel nomata “kruda komunismo”, tio estas komunismo, en kiu la ĉefan signifon oni donas al nuligo de la privata posedo pri la produktorimedoj. “Senpera fizika posedado estas imagata de ĝi kiel la sola celo de la vivo kaj de la ekzistado; kategorio de laboristo ne nuliĝas, sed disvastiĝas al ĉiuj homoj […] Tiu komunismo, neanta ĉie homan personon, estas nura sinsekva esprimo de la privata posedaĵo, kiu estas tiu neado […] Kruda komunismo estas nur la fino de tiu ĉi envio kaj de tiu ĉi niveligado, eliranta el imago pri iu minimumo […] Ke tiu nuligo de la privata posedo tute ne estas ĝia ekproprigo videblas ĝuste el abstrakta neado de la tuta mondo de kulturo kaj civilizo, le reveno al nenatura simpleco de malriĉa, kruda kaj ne havanta bezonojn homo, kiu ne nur ne altiĝis super la nivelo de la privata posedo, sed eĉ ankoraŭ ne atingis ĝin”. Karlo Markso. Letero al Jules Michelet. januaro 1860. »
« Malgranda aŭ granda, ĉiu posedanto estas koruptita, definitive fuŝita. Li ĵetas ombron sur iun ajn malgravaĵon, kiun li tuŝis kaj alproprigis. Kiam oni minacas lian “bonhavon”, kiam oni prirabas lin, konscio de la posedanto funkcias kun tia akreco, je kia ĝi ne kapablas en normalaj cirkonstancoj. Por revenigi al li homan aspekton, la tiel nomatan animon, necesas ruinigi, necesas ke li agnosku sian ruiniĝon. Kiel helpo venas la revolucio. »
« […] koŝmaro estas komenca punkto de la metafizika vekiĝo. Kaj detrua influo de la revolucio estas garantio de ĝia utileco. Malgraŭ ĉiuj malbonoj ĝia pravigo estas je unu: nur ĝi havas kiel rezervon teruron, kapablan ŝoki la plej kontraŭhoman el ĉiuj eblaj mondoj — la mondon de la posedantoj. Ĉia formo de posedo — ni ne timu agnoski tion — humiligas kaj fuŝas la homon, dorlotante la monstron, dormantan en ĉiu. »
«Posedo, familio, eklezio, ŝtato estis grandegaj edukaj formoj de la homa liberigo kaj disvolviĝo — ni eliras ilin ĉar ni ne plu ilin bezonas. »
« Собственность, семья, церковь, государство были огромными воспитательными формами человеческого освобождения и развития — мы выходим из них по миновании надобности. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Unua letero [la 15-an de januaro 1869]
« Ne tion necesas pruvi al la posedantoj kaj kapitalistoj ke ilia posedo estas peka, senmorala, kontraŭleĝa (nocioj, prenitaj de tute alia mondkoncepto ol la nia), sed tion ke [grandega monopolo ilia — damaĝa kaj akuzita] estas absurdaĵo [bezonanta grandegajn] kontraŭfortojn por ne fali, ke tiu ĉi absurdaĵo estas ekkonsciita de malhavuloj pro kio ĝi iĝas malebla. Al ili necesas montri ke lukto kontraŭ la maleblo estas sensenca elĉerpado de la fortoj kaj ke ju pli obstina kaj longa ĝi estas, des pli grandajn perdojn kaj pereojn ĝi sekvigos. Remparon de la posedo kaj kapitalo necesas trafi per kalkulo, duobla librokontado, klara bilanco de la debeto kaj kredito. La plej despera avarulo ne preferos droni kun la tuta varo, se li povus savi parton de ĝi kaj sin mem, forĵetinte la alian trans la ŝiprandon. Por tio necesas nur ke la danĝero estu same evidenta por li kiel ebleco de saviĝo. »
« Не то надобно доказать собственникам и капиталистам, что их обладание грешно, безнравственно, беззаконно (понятия, взятые из совсем иного миросозерцания, чем наше), а то, что [современная монополь их — вредная и обличенная] нелепость [нуждающаяся в огромных] контрфорсах, чтоб не рухнуть, что эта нелепость пришла к сознанию неимущих, в силу чего оно становится невозможным. Им надобно показать, что борьба против неотвратимого — бессмысленное истощение сил и что чем она упорнее и длиннее, тем к большим потерям и гибелям она приведет. Твердыню собственности и капитала надобно потрясти расчетом, двойной бухгалтерией, ясным балансом дебета и кредита. Самый отчаянный скряга не предпочтет утонуть со всем товаром, если может спасти часть его и самого себя, бросая другую за борт. Для этого необходимо только, чтоб опасность была так же очевидна для него, как возможность спасения. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Unua letero [la 15-an de januaro 1869]