Nekonscio

El Vikicitaro
Nekonscio
Aliaj projektoj
Nekonscio en Vikipedio
Nekonscio en Komuneja kategorio
Nekonscio en Vikivortaro

Nekonscio estas parto de la homa psiko konsistanta el infanaĝaj aŭ eĉ praavaj instinktoj, fremdaj al ĉia morala leĝosocia konveneco, kiuj estas repuŝataj de la [cenzuro]] kaj tamen potence influas la individuon.

Citaĵoj[redakti]

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Historio estis forta mito, eble lasta granda mito kune kun nekonscia. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Historia respondo al la defio de la frenezo iĝis hipotezo pri nekonscio. Nekonscio estas logika sistemo, ebliganta pripensi la frenezon (kaj ĝenerale iun ajn strangan aŭ nenormalan aĵon) en la sistemo de la senco, vastigita ĝis limo de sensenco, anstataŭigita per teruraĵoj de la frenezo kaj ekde nun komprenebla danke al uzado de certa diskurso: psiko, nekonscia impulso, subpremado ktp. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« …se antaŭe supereco de la Homo baziĝis sur monopolo de konscio, do hodiaŭ ĝi baziĝas sur monopolo de nekonscio. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Vagado de la bestoj estas mito kaj nuntempa imago pri nekonscio kaj deziro de iu vaganta kaj nomadanta apartenas al la sama ordo. La bestoj neniam vagadis kaj neniam estis malteritoriigitaj»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Nekonscio estas la “entombigita”, subpremita kaj senfine disbranĉiĝinta strukturo. Teritorio estas malferma kaj limigita. Nekonscio estas loko de senfina ripetado de subpremado kaj fantasmoj de la subjekto. Teritorio ja estas loko de finita ciklo de parenceco kaj de interŝanĝoj sen la subjekto, sed ankaŭ sen escepto: la ciklo besta kaj planta, ciklo de bono kaj abundo, ciklo de parenceco kaj daŭrigo de la speco, ciklo virina kaj rita — la subjekto mankas, kaj ĉio troviĝas ĉi tie en konstanta interŝanĝo. Sindevigoj havas ĉi tie absolutan karakteron, renverseco estas totala, sed ĉi tie neniu spertas la morton, ĉar ĉio spertas metamorfozojn. Nek la subjekto, nek la morto, nek nekonscio, nek subpremado, ĉar estas nenio kio obstaklus la sinsekvan evoluon de la formoj.
Ĉe la bestoj mankas nekonscio, ĉar ili havas teritorion. Ĉe la homoj nekonscio aperis nur post kiam ili perdis teritorion. Ĉe ili estis forprenitaj samtempe la teritorio kaj la metamorfozoj — nekonscio estas tiu individua funebra strukturo, kie senĉese kaj senespere reludiĝas tiu ĉi perdo — kaj la bestoj elvokas nostalgion pri ĝi. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« En nekonscio nenion eblas fini definitive, en ĝi nenio pasas, nenio forgesiĝas. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« La sonĝo starigis antaŭ si taskon subigi liberigitan inciton de nekonscia sistemo al dominado de la sistemo antaŭkonscia [...] »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« …la ŝtataj kaj ekleziaj institucioj tute ne havas tiun ĉionpovon, kiun oni aljuĝas al ili kaj pro kiu ili de tempo al tempo subiĝas al atako flanke de reprezentantoj de progresisma movado de ĉiaj ajn tipoj, ĉar tiu subpremanta nin potenco estas nekonscie kuŝanta en ni mem, nome en la plu ekzistanta kolektiva menso, heredaĵo de la barbaro»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …nekonscio ja estas tiu psika instanco, en kiu kombiniĝas je grupoj kaj kuniĝoj ĉio kio en la konscio estas disigita kaj kontraŭstarigita; tiuj grupoj kaj kuniĝoj, venigitaj tiel al lumo de konscio, laŭ sia naturo montras elementojn same de unu kaj de alia flankoj, ne apartenante tamen nek al unu, nek al alia kaj pretendante je la memstara, meza loko. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …simbolo ne plenigas eo ipso [per si mem] spacon, sed restas en la sfero de nekonscio la tutan tempon ĝis energia pezo de konsciaj enhavoj superas kreeman pezon de la nekonscia simbolo. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …malpleno en la konscio aŭ respektive la nekonscia stato, estiĝas per sinko de libido en la nekonscian sferon. En la nekonscio jam kuŝas pretaj relative elstaraj enhavoj, nome kompleksoj de rememoroj pri la individua pasinteco, kaj unuavice la gepatra komplekso, identa al la infana komplekso ĝenerale. Danke al respektego, do sinko de libido en la nekonscian sferon, la infana komplekso denove vekiĝas, sekve de kio reviviĝas ankaŭ la rememoroj de infanaĝo kaj unuavice rilato al la gepatroj. Fantazioj, elvokitaj per tia vekiĝo, donas pretekston al estiĝo de la patraj kaj patrinaj dioj; ili ja vekas ankaŭ la religian rilaton al Dio Patro kaj respektivajn infanajn sentojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …”reflekta”, pensema naturo de la introvertulo kompenciĝas je nekonscia arkaika vivo de pasioj kaj sensaĵoj. Oni povus diri ke la homo nome pro tio alproprigis la introvertan konstitucion, ĉar li bezonis altigi sian arkaiko-impulseman, pasian naturon ĝis la fidindaj altaĵoj de abstrakcio por de sur tie regi malobeemajn, sovaĝe tumultemajn afekciojn. »
Citaĵo
« …tiom profunde radikanta afekcia vivo de la ekstravertulo estas pli facile diferencigebla kaj hejmigebla ol nekonscia pensado kaj fantazia sento, kiu kapablas havi danĝeran influon sur lian individuon. Nome pro tio tia homo ĉiam strebas vivi laŭeble pli aferece kaj emocie zorgi laŭeble malpli por ne rekonsciiĝi, ne ekkonscii siajn malbonajn pensojn kaj sentojn. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …tio, kion la kreemaj animoj eligas sur surfacon el la kolektiva nekonscio, tio efektive troviĝas en ĝi kaj pli aŭ malpli frue manifestiĝos kiel fenomeno de la amasa psikologio»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Do ni ne povas trakti indiferente kreadon de la poetoj, ĉar ili en siaj ĉefverkoj kaj en sia profundega inspiro ĉerpas el profundaĵoj de la kolektiva nekonscio kaj elbuŝugas tion, pri kio aliaj nur sonĝas»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« La plej fortan kaj senperan sugestan efikon havas tiu poeto, kiu povas esprimi en konvena formo la plej supran tavolon de nekonscio. Ju pli profunde penetras rigardo de la krea spirito, des pli fremda ĝi iĝas al la amaso kaj des pli forta iĝas kontraŭstaro de tiuj, kiuj almenaŭ iom malsamiĝas disde la amaso. La amaso ne komprenas lin, sed nekonscie vivas per tio, kion li eldiras; kaj ne pro tio, ke li tion eldiras, sed pro tio ke ĝi vivas el tiu kolektiva nekonscio, en kiun li rigardis. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …profetaĵoj estas laŭsence proekcioj de nekonscio, antaŭsentanta venontajn eventojn. Ĉar la solvo estas malracia, do ankaŭ apero de Savinto estas ligata al neebla, do malracia kondiĉo, nome al gravedo de Virgulino [Jesaja, 7:14]. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …mi konsideras rilaton de nekonscio al konscio kiel rekompencan. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Ankoraŭ en 1918 mi rimarkis specifajn perturbojn en la nekonscia sfero de miaj germanaj pacientoj, kiujn ne eblis klarigi per ilia individua psikologio... La observitaj de mi arketipoj esprimis prahomajn instinktojn, perforton kaj kruelon... tiun staton neniukaze oni povas konsideri la pure teŭtona fenomeno. Atako de la primitivaj psikologiaj fortoj havis pli aŭ malpli totalan karakteron. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
Citaĵo
« Mallumo kaj malbono ne disiĝis kvazaŭ fumo, ili simple restas nekonsciaj ĝis la konscio estas en ordo. »
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
Citaĵo
« Infanaĝo kaj maljuneco certe grave diferenciĝas, tamen ili havas unu komunan trajton — sinkon je la nekonsciaj psikaj statoj. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo

Vidu ankaŭ[redakti]