Eta burĝo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Eta burĝaro)
Eta burĝo
Aliaj projektoj
Eta burĝo en Vikipedio

Eta burĝo estas membro de malsupra tavolo de burĝaro, karakterizata de limigitaj enspezoj kaj strebo imiti la superan burĝan tavolon..

Citaĵoj[redakti]

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« Ĉe ĉiam preta adaptiĝi al estraro burĝo estiĝas splitiĝo inter lia ekonomia pozicio kaj lia ideologio. Lia vivo pasas en materiale limigitaj cirkonstancoj, sed en sia strebo imiti la mastrojn li nemalofte iĝas ridinda. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Adaptiĝema psikologio ebligas trovi konkretan diferencon de psikologia strukturo de etburĝo de strukturo de industria laboristo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« En komenca etapo familia situacio de diversaj grupoj de eta burĝaro ne diferenciĝas de ilia senpera ekonomia stato. La familio estas eta mastrumo aŭ entrepreno. (Tio ne koncernas la familiojn de la ŝtatoficistoj). »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Tamen nocioj de “honesteco” kaj “devo” ludas sufiĉe gravan rolon en la vivo de la eta burĝaro. Tion ne eblas klarigi nur per strebo kaŝi la veran krudan materialan bazon. Ĉar malgraŭ la tuta hipokriteco, altaj sentoj elvokitaj de la nocioj “honesteco” kaj “devo” ne estas falsaj. La demando konsistas nur en ilia fonto. Fontojn de tiuj ĉi sentoj necesas serĉi en nekonscia emocia vivo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« En persono de la patro aŭtoritata ŝtato havas sian reprezentanton en ĉiu familio, kaj pro tio la familio transformiĝas je tre grava ilo de ĝia potenco. Aŭtoritata pozicio de la patro spegulas lian politikan rolon kaj malkaŝas ligon de la familio kun la aŭtoritata ŝtato. La patro okupas en la familio la saman pozicion kian okupas rilate lin estro en produktada procezo. En siaj infanoj, speciale en la filoj, li reproduktas tiun sklavecan rilaton al la aŭtoritato. Danke al tiuj kondiĉoj aperas pasive servema rilato de etburĝo al la figuro de führer»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Naciismaj sentoj ne trovis ĉe industriaj laboristoj tiom klaran esprimon kiel ĉe etburĝoj. Tio klarigeblas per diferencoj en la sociaj vivkondiĉoj kaj — sekve — per pli liberaj familiaj rilatoj [...] Kial industria laboristo estas tiom influema al internaciismo dum etburĝo klare emas al naciismo? En objektiva ekonomia situacio tiun ĉi diferencon oni povus difini nur konsiderante la supremenciitan ligon inter ekonomia kaj familia stato de la industria laboristo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Do en medio de kamparanoj kaj etburĝoj, por kiuj kutima afero estas partopreno de la tuta familio en funkciado de eta bienoentrepreno, ekzistas bazo por akcepto de ambicia imperiisma ideologio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ[redakti]