Edipa komplekso

El Vikicitaro
Edipa komplekso
Edipa komplekso
Edipa komplekso
Aliaj projektoj
Edipa komplekso en Vikipedio

Edipa komplekso estas teorio de Sigmund Freud, laŭ kiu ĉiu vira infano en sia disvolviĝo pasas „Edipan fazon“, en kiu li sentas seksan deziron al sia patrino kaj malamon al sia patro.

Citaĵoj[redakti]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« Ni plu subtenas hipotezon, laŭ kiu la homa kulposento devenas de la Edipa komplekso kaj estis akirita post la murdo de la patro fare de unuiĝintaj kontraŭ li filoj. Tiam la agreso estis ne subpremita, sed realigita — la sama agreso, kies subpremado ĉe la infano estas fonto de la kulposento. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Nun al ni tute klare videblas ankaŭ komplico de la amo je apero de la konscienco, kaj fatala neeviteblo de la kulposento. Ĉe tio ne gravas, ĉu efektive okazis la patromurdo aŭ oni sin detenis. La kulposento estas trovebla en ambaŭ kazoj, ĉar ĝi estas esprimo de la ambigua konflikto, de eterna lukto inter Eroso kaj la instinkto de la mortodetruemo. Tiu ĉi konflikto ekflamas tuj post kiam antaŭ la homo estas starigata tasko kunekzisti kun la aliaj. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« [...] heroo kaj ĥoruso en la greka dramo reprezentas tiun ĉi heroon-ribelulon kaj bandon de la fratoj [...] »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« [...] kristana rito de la sankta komunio, kiam la kredanto konsumas la sangon kaj karnon de la Savinto, ripetas enhavon de la malnova totema dramo — certe nur en ĝia milda, estima, ne agresema senco»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Kun la origina peko, laŭ Paŭlo, al la mondo venis la morto. Efektive la morta krimo estis murdo de diigita poste prapatro. La murdo mem tamen ne restis en memoro, anstataŭ ĝi estis elpensita ĝia fantazia elaĉeto, tiel ke iĝis ebla proklami tiun ĉi fantazion kiel savan sciigon (Evangelion). Dia Filo kiel senkulpulo permesis mortigi sin kaj per tio prenis sur sin kulpon de ĉiuj. Sur scenejon devis eniri nome la filo, ja la murdo estis farita rilate la patron. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Vidu ankaŭ[redakti]