Socia grupo

El Vikicitaro
Socia grupo
Socia grupo
Socia grupo
Aliaj projektoj
Socia grupo en Vikipedio
Socia grupo en Komuneja kategorio

Socia grupo estas organiziĝo de homoj dum siaj interagadoj.

Citaĵo
« La malriĉuloj, kiuj estas anoj de unuiĝinta grupo — ĉu tribo, unueca familio, unueca rasareligia grupo — estas relative liberaj je la sento de malkontento kaj pro tio preskaŭ nesentemaj al la tento de la amasa movado. Ju malpli homo traktas sin kiel aŭtonoman personon, kapablan memstare elekti sian vojon en la vivo kaj memstare porti respondecon pri si, des malpli verŝajnas ke sian malriĉecon li traktos kiel pruvon de sia propra neplenvaloreco. Ano de la unueca grupo havas, tiel diri, pli stabilan “punkton de revoluciemo” ol aparta persono. Por instigi lin al ribelo necesas pli da malfeliĉoj, suferoj kaj humiligoj. Kaŭzoj de revolucioj en la totalisma socio pli ofte estas ne indigno kontraŭ subpremado, ne indigno kontraŭ la suferoj, sed simple malfortiĝo de la totalisma reĝimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Naciismaj movadoj en koloniigitaj landoj parte estas esprimo de strebo al grupa ekzistado kaj fuĝo de la okcidenta individuismo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ju pli forte la persono identigas sin kun grupo, des pli alta estas lia kapablo kontraŭstari perforton»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La senĉesa okupiteco helpas kunigi apartajn personojn je unuiĝintan grupon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Neniam subtaksu la potencon de stultuloj en grandaj grupoj. » « Never understimate the power of stupid people in large groups. »
— Anonimulo (ofte misatribuita al Mark TwainGeorge Carlin)
Citaĵo
« Estas neeble imagi ke la universon gvidas saĝa, justa kaj ĉiopova Dio, sed estas tre facile imagi ke ĝin gvidas komitato de dioj. » « It is impossible to imagine the universe run by a wise, just and omnipotent God, but it is quite easy to imagine it run by a board of gods. »
— H. L. Mencken
Citaĵo
« Frenezo inter unuopuloj estas malofta—sed inter grupoj, partioj, popoloj kaj epokoj la regulo. » « Der Irrsinn ist bei einzelnen etwas Seltenes--aber bei Gruppen, Parteien, Völkern und Zeiten die Regel. »
— Friedrich Nietzsche, Jenseits von Gut und Böse, Trans Bono kaj Malbono