Simio

El Vikicitaro
Simio
Simio
Simio
Aliaj projektoj
Simio en Vikipedio
Simio en Komunejo
Simio en Komuneja kategorio
Simio en Vikivortaro

Simio estas mamulo el la ordo de primatoj, subordo de antropoidoj, kun antaŭendirektaj okuloj kaj reduktiĝintaj dikfingroj, plej simila al homo, tre lertmova kaj inteligenta.

Citaĵo
« Simio al simio plaĉas pli ol ĉio. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« La mano ŝuldas sian estiĝon al la vivo sur arboj. Ĝia unua signo estas apartigo de la dikfingro… Danke al tio iĝis ebla moviĝi laŭ arboj en iu ajn direkto; je ekzemplo de la simioj videblas por kio necesas la mano. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Eĉ la superaj simioj, revenintaj de sur la arboj surteren, ne perdis tiun ĉi gravan kapablon — unuecon de la manoj. Pri tio klare memorigas vaste disvastiĝinta kutimo, reprezentita en la tuta homa gento: la komerco. Ĝi konsistas en tio, ke la homo, ricevanta ion, redonas ion anstataŭe. Unu mano firme tenas la aĵon, kiu allogas partneron. La alia ja estas postuleme etendita por la alia aĵo, kiun oni deziras ricevi interŝanĝe kontraŭ la sia. Tuj post kiam ĝi tuŝis ĝin, la unua mano malpremiĝas. Sed nepre ne antaŭe, ĉar tiukaze ĝi povos seniĝi je ĝi, nenion ricevinte anstataŭe… En nenio alia la homo ĝis nun tiom proksimas al la simioj kiel en komerco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Inklinon al la detruado ĉe la simioj kaj ĉe la homo oni povas trakti kiel ekzercon pri firmeco de la manoj kaj fingroj… Do, la manoj havas propran inklinon al la detruado, ne ligitan senpere kun ĉasado kaj murdo. Ĝi havas pure mekanikan naturon kaj trovis sian evoluon en mekanismaj inventoj. Ĝi iĝis speciale danĝera nome pro sia senkulpeco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]