« Anstataŭulo de la patro iĝis iu forta, eble komence ankaŭ timiganta besto. Tia elekto povas ŝajni al ni stranga, tamen abismo, kiun poste la homo fosis inter si kaj la besto, ne ekzistis por prahistoriaj homoj, same kiel ĝi ne ekzistas por niaj infanoj, kies bestofobiojn ni sukcesis malĉifri kiel formojn de timo de la patro. »
« Matriarkeco, kies ekzistado estis pruvita de historiistoj, kongruas ne nur al strukturo de natura laborista demokratio, sed ankaŭ al socio, bazita sur natura sekseco. Aliflanke, patriarkeco havas aŭtoritatan ekonomion kaj ĝia seksa-energia strukturo estas karakterizata de katastrofeco. »
« Laŭ patriarkecaj postuloj, naiva sentemo de matriarkeco akiras formon de lasciva volupto de makabraj fortoj. Dioniza fonto transformiĝas je “peka sopiro”, kiu en patriarkeca kulturo estas traktata kiel ĥaosa kaj “malpura”. Seksaj rilatoj akiras distorditan, lascivan karakteron kaj patriarkeca homo unuafoje trafas katenojn de ideologio, en kiu la seksa kaj malpura, seksa kaj vulgara aŭ demona estas asociataj kiel neapartigeblaj. »
« Tamen la matriarka komplekso kun ĝiaj pozitivaj kaj negativaj flankoj tute ne malaperis de sur scenejo de la nuntempavivo de la Okcidento. Ĝia pozitiva enhavo — principoj de egaleco, netuŝebleco de la vivo, rajto de ĉiuj homoj je partopreno en uzado de la fruktoj de la naturo — speguliĝis en ideoj de la natura juro, humanismo, filozofio de la Klerismo, kaj ankaŭ en la finaj celoj de la demokratiasocialismo. Komuna por ĉiuj ĉi ideoj estas imago pri tio, ke ĉiuj homoj estas idoj de la Patrino-Tero, ke ĉiuj ili havas rajton je feliĉo, je tio ke la tero nutru ilin, kaj neniu devas pruvi tiun ĉi rajton, postulante iun specialan pozicion en la socio. »